Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Demetu la rapidajn lipojn!

Jarlo Martel-Monto (Jarl Hammarberg): AJN — senvortaĵoj kaj aliaj poemoj. Författares Bokmaskin, Stokholmo, sen jaro. 150 p. 28 x 28 cm.

Karl Krolow, unu el la ĉefaj teoriuloj de la modernismo, vortumas jene: “La migrado de la vorto sur la terenojn de la grafiko kaj tipografio estas eksperimento fuĝi.” Jarlo Martel-Monto mem difinas sian lokon inter la kulturantoj de la “konkreta poezio”, inter ĝiaj teknokrataj praktikantoj. Li rigardas siaj antaŭuloj Hans Arp kaj Kurt Schwitters, konatajn dadaistojn. Tamen li kalkulas siajn praulojn en du artoj: pentrado kaj poezio. Inter la pentristoj ni menciu la kubistajn Picasso kaj Braque, inter la poetoj Max Bill kaj Eugen Gomringer. Li ligiĝas ankaŭ al la svedaj tradicioj, ĉefe al la pentristo-poeto Oyvind Fahlström. Martel-Monto uzas ankaŭ la spertojn de la franca muzikisto Pierre Schaeffer.

Martel-Monto deklaras: “Mia verkista pensmaniero parencas al pensmaniero de moderna pentristo kreanta nefigurativajn bildojn, aŭ de eksperimentanta sonkomponisto.”

La volumo enhavas entute 27 poemojn, el kiuj nur 3 similas iom almenaŭ forme la klasikajn poemojn. Sed la celo ankaŭ ĉe tiuj estas tute malsama: la vortoj liberiĝas el la teksto kaj obeas du leĝojn: tiun de la pli-malpli hazarda kombiniĝo kaj tiun de la konkreta muziko. Ĉi-lasta utiligas la naturajn sonojn kiel ekzemple diversajn bruojn, vagonarfajfon ktp. Ankaŭ la lingvo estas ĉi-kaze “nur” natura sonaro por la poeto. Sekve ni trovas tiajn versojn: “sor! sor! sor! — kriante / trans preter sor / baj baj! tenebre.” Tamen la poeto kelkfoje eniras kaptilojn de la klasika poezio: “Ni kaptas niajn kurantajn ŝuojn / de la somera mateno.”

Por la poeto ĉiuj tekstoj estas krudmaterialo: Esperanto-leciono por svedoj same kiel kolofono.

La alia tipo de liaj poemoj ekiras de la grafika-pentrista flanko. Jen li verkas poemon el ciferoj, krisignoj, dupunktoj, komoj, parentezoj, jen el kvadratoj kaj cirkloj, jen el tajpitaj literoj. En tiu branĉo la plej sukcesa estas — laŭ mi — Poemo el literoj eltonditaj.

Espereble la verkisto havos emon kaj fortojn por vastigi la ĝisnunajn kadrojn, espereble li aplikos muziknotojn, internacie uzatajn signojn, trafiksimbolojn. Eble li malkovros novan eblon en la aplikado de koloroj, eble li uzos ankaŭ la trian dimension kaj ni aŭdos baldaŭ pri skulptaĵo-poemoj, kiuj famigos krom la verkisto ankaŭ Esperanton.

Nia Esperanta literaturo apartenas al la plej konservativismaj de la mondo, eble ĝuste pro tio, ĉar la atento de niaj verkistoj dekomence turniĝis al la klasikaj idealoj. Mi povas subteni tiun ĉi mian opinion per konataj eldiroj de Zamenhof, aŭ per la fakto, ke nia hungara literatura skolo “Nyugat” (‘Okcidento’) pere de Kalocsay fortege influis la tutan Esperanto-literaturan kampon.

Esperanto estas unu el la plej unikaj, mondskalaj lingvaj eksperimentoj, do ĝuste pro tio estas mirinde, ke niaj artistoj ne eksperimentas en la periodo de la diversaj ismoj. En la hungara literaturo la avangarda direkto fortiĝis ĉefe post la falo de la Hungara Konsilantara Respubliko kaj ĉefe inter la elmigrintaj artistoj (la plej elstara reprezentanto estas Lajos Kassák), kiuj vivis en fremdlingva medio en Vieno kaj tie alfrontis gravajn lingvajn problemojn, kaj ĉio ĉi — inter aliaj kaŭzoj — fortigis la strebadojn poemi internacie. Ĉar jes ja, la bildpoemoj aspiras je internacieco. Do ne estas hazarde, ke fine la Internacia Lingvo kaj tiu ĉi internacia arto kunfandiĝis en la arto de Martel-Monto. Ni povas vortumi, ke tiu fenomeno estas historie kondiĉita, ja ambaŭ direktoj serĉas elirvojon el la multlingveco.

Martel-Monto estas — laŭ mia scio — sen prauloj en nia literaturo, kaj li — verdire — ne povas antaŭvidi vastan populariĝon, ja liaj lingvofilozofiaj kaj semiologiaj kialoj estas iom nekutimaj, ĉar la kromvidaĵaj kaj -aŭdaĵaj signifoj estas esoteraj. Ni estimu la kuraĝon de la poeto kaj ni lasu lin eksperimenti.

Fine ni konstatu, ke la strebadoj prezenti la vidan flankon de la poemoj estas preskaŭ samtempaj kun la poezio. Tiu klopodo estas kontinua de la helena Teokrito ĝis la nuntempuloj, ni diru: ĝis la esperantista Martel-Monto. Ĉio ĉi atentigas nin ne simple priridi lian arton pro ĝia nekutimeco. La analizado de tiu literatura branĉo estas unu el la interesaj kaj gravaj taskoj ankaŭ de nia filologio.

Imre Szabó
Hungara Vivo, 5 / 1984

 

Reen al:

Ajn Jarlo Martel-Monto Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo