Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Bertram Potts: Kaverno apud la maro. Novelaro. Eldonis: TK/“Stafeto”, Antverpeno/La Laguna, 1985. 228 p. 22 cm. ISBN 90 6336 025 8. Prezo: 27.00 gld. (390 forintoĵ).

Apenaŭ Bertram Potts povus oferti al la legama publiko enhave kaj kvalite pli varian novelaron, ol estas ĉi tiu. En ĝi bunte kalejdoskopas scenejoj, temoj kaj ankaŭ la Muzo ŝanĝadas sian vizaĝon. La sola afero, kiu komunas al tioma vario, estas la forta, karaktera lingvaĵo.

La aŭtoro, leĝerpluma nov-zelanda ĵurnalisto estas volumhava poeto (Poezia bukedo por geknaboj de la mondo, 1978), debutis kiel lerta tradukisto (Infanoj de la malriĉuloj de John A. Lee, 1972) kaj ne malhavas “metiajn” antaŭaĵojn ankaŭ en la novelarto (Nokto da timo, 1971) kaj ĉe la ridetanta Muzo (Facila skeĉalbumo, 1984). Ĉi tiujn “meritojn” kaj spertojn abunde kaj fojfoje redunde li fontigas en sia novela dekunuopo “Kaverno apud la maro”.

La kolekton uverturas “La ŝtrumpo-reĝo”, trista epizodo el la dua mondmilito. La titolheroo, soldato disportanta ŝtrumpojn al tranĉeanoj devas patroli kontraŭ la kutimrajto en la nokta nenieslando. Lia abrupta, “nejusta” morto igas liajn kamaradojn lanĉi la demandon, kial li devis morti kaj rekonsciigas ilin, obtuzajn pro la ĉiutaga hororo de la milito pri la valoro kaj digno de la homo.

La alian pinton reprezentas la titola novelo, kiu klopodas malplekti la kompleksan ligaĵon inter du bravaj viroj, kiuj reciproke simpatias kaj estimas unu la alian, sed kiuj havas tre diverĝajn aspirojn kaj pro tio ŝajne nepacigeblajn konfliktojn. La foriĝema, solecama “kavernulo” savas la vivon de maristo, kiu pro dankemo kaj el-ena agemo helpeme detruas la emeritan kvieton de la kavernulo. Ĉu eblas kompromisa kunekzistado kaj toleremo laŭ komunaj valoroj? Ĉi tio memorigis min pri nia eterna disputo ĉirkaŭ la “sama ideo” kaj pri la Baghy'a sarkasmaĵo: “Pionirojn mi kritikas, la gvidantojn dorne pikas kaj konspiras kun persisto: estas mi esperantisto.”

Amare kaj samtempe distre lanĉas Potts la demandon, kiomgrade homoj kapablas demeti siajn okulvitrojn kun antaŭjuĝaj lensoj, en la scienc-fikcia novelo “En orbito unu centimetron”. Oni ne kredas al Tom Follage, ke li kapablas superforti la graviton nur pro tio, ke li estas — ĉi-vidpunkte hazarde — magiisto. Ĉu ankaŭ ĉi-foje parafrazo pri la sama temo? Se io (ekz. Esperanto) ne entrudeblas en pretan kliŝon, ĝi forĵetendas, ĉar pli facilas rubigi ol revalorigi. Konata afero, ĉu? Mi nur bedaŭras, ke la iom arbitraj solvoj de kelkaj situacioj malpliigas la artan valoron de la novelo.

Inter pintoj troviĝas valoj. Ne nur la titolobjekto de la novelo “La muziko de Marko” estas pala, sensuka, sed ankaŭ la novelo mem; griza, seninteresa pri homo griza kaj seninteresa. Burleskaĵo mi pensus kaj multe mi priridus la seriajn misaventurojn de la unuataga, debutfiera vilaĝa policano Leslie Blotter en la novelo “Lia bonŝanca tago”, se Potts ne volus kredigi min penforte pri ilia vereco. En ĉi tiu ĝenro “aŭtentikeco” rompas la sorĉon. Krome, tro multe da salo malbonigas la manĝon, aŭ kiel li diras, kelkfoje pli estas malpli: la gagoj tiom densas, ke mankas paŭzo por spiri. Kaj sen spiro ankaŭ ridi ne eblas.

Potts ekbriligas sian verskrean talenton en “Kiam poeto amindumis”, kie apud filigrane ellaboritaj, memvaloraj ampoemoj nin amuzas ankaŭ perfektaj mekmekaĵoj, kiel: “La pluvo falis el la nubo, pri tio ne ekzistas dubo; malseka ĉiu guto estis, ĉar miaj vestoj ĝin atestis!” Sed menciindas ankaŭ la ironia psikologia analizo de la protagonisto, primitive ruzeta labortedito vivanta sur alies koloj kaj ŝveliganta sin per fremdaj (ankaŭ aŭtoraj) plumoj.

Kiuj prenas la libron por ridi, abunde kompensiĝas legante “Guto da oleo” kaj “La statuo” (ĉi lasta pri Esperanto-klubo), skribitajn per plumo trempita en liberigan humuron. “La ŝrumpiĝinta kapo” — kia titolo! — kondukas nin al nokta aventuro en fremda mistera domo. “La vilaĝa spicisto” — jam serioza temo — biografias la diverĝon de modela entreprenemo kaj ŝlemilemo, instruan por ontaj soclandaj novkapitalistoj.

El la bunta arta kvalito de la noveloj akre elstariĝas ilia lingvaĵo, daŭriganta la tradiciojn de Schwartz kaj Baghy. Potts uzas nur PIV, nur mal-vortojn, nur akademiaĵojn, sed en tiel esprimiva, sprita kaj ideoriĉa kombino, ke oni inklinas kredi Esperanton Palasa Atena elsaltinta en kompleta armaĵo el la Zeŭsa frunto. Potts uzas abunde — male al la plimulto de originalistoj — frazeologiaĵojn, proverbojn, tropojn, fiksajn komparojn, metaforojn kaj parolturnojn. Plue, li esprimas sin sprite, trafe kaj harprecize. Jen kelkaj Pottsaĵoj el la superriĉo: “aŭskulti gaporele”, “sentaŭga neniofaranto kun maratona elokvento”, “abisma manko de kompreno”, “uzi la nazon bufre”, “li puŝis sin sovaĝe tra la densejo, kiel ŝpruco el sifono”; “puŝis la infanĉaron kiel sieĝan ramilegon sinjorino kun makzelo kaj korpo de amazono, buldozante sian vojon tra la densa trotuaro”.

Mi rimarkis nur malmultajn makuletojn sur la brile blanka tolo: “veni” ne identas kun “iri”, “komforti” ne signifas “anime fortigi”; “da” kelkfoje anstataŭ “de”; “timofrapa” kaj similaj vortkunmetoj ŝajnas ne de-Saussure'aj; “Bakuso” devus esti “Bakĥo” aŭ “Bakko”.

Aparte simpatie estas al mi, ke li evitis la eternan kaptilon de Esperante verkantoj; la steriligan malkonkretecon, “Esperantigon” de lokoj, cirkonstancoj kaj nomoj, kio evidente, kondukas al absoluta malaŭtentikeco.

Potts estas bonega “metiisto” — plus iom pli.

József Kiss Horváth
Hungara Vivo, 2 / 1990

 

Reen al:

Kaverno apud la maro Bertram Potts Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo