Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Ĉu erarinto aŭ makiavelisto?

Éva Tófalvi kaj Oldřich Kníchal: Kiuj semas plorante... Originala romano. Eldonis: Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1984. 107 p. 21 cm. Prezo: 15,– ned.gld. (Por Hungario: 200,– forintoj.)

Tiu ĉi romano dum kvar jaroj estis kvazaŭ fantomo: en 1980 ĝi gajnis la unufojan Premion Raymond Schwartz, kaj ni devis atendi kvar jarojn por legi ĝin. Tiu atendado ordinare utilas al neniu speco de verkoj, kaj tio veras verŝajne ankaŭ en la nuna kazo: la interesiĝo, vekita per la atribuo de la premio, malpliiĝis dum la forpasinta tempo.

La agado de la romano disvolviĝas dum la jaroj antaŭ la dua mondmilito en Hungario. (Kaj ne en Ĉeĥoslovakio, kiel skribis Reto Rossetti en sia recenzo, aperinta en Esperanto 1984 / 71. p. En la romano klare evidentiĝas, ke la ŝtataj organoj estas porfaŝismaj — tio estis karakteriza por Hungario, sed ne por Ĉeĥoslovakio. Ankaŭ la certagrada hezitado inter la itala kaj germana aloj de la faŝismo estis hungara fenomeno.) La aŭtoroj tre interese kaj lerte kombinas en la verko bone konatan, ŝlosilan periodon de la ĉijarcenta historio kun esperantista fono; per tio ili plene certigas por si la atenton de la leganto, kiu volonte vidas sian minoritatan movadon en kunteksto de mondhistoriaj eventoj.

La protagonisto de la romano estas Stefano Bende, tre inteligenta, orfiĝinta burĝido, kiu tamen restas tute sen havaĵo. Kiam li ekscias tion, ankoraŭ kiel infano, li decidas ĉiupreze certigi por si riĉan kaj komfortan vivon. Plenuminte brile siajn studojn, li fariĝas universitata asistento — por kio li pagas per aliĝo al la faŝisma partio, kaj li fariĝas fakte sekreta policagento. Oni taskigas al li ellerni Esperanton, aliĝi al la Esperanto-movado, kaj transdoni al la komisiintoj informojn pri la agado de la esperantistoj. Li plenumas la taskon lerte kaj senskrupule, kaj reciproke li ricevas bele instalitan vilaon kaj sufiĉan monon. Kiel inteligenta persono, li bone vidas, ke la faŝismo ne povos venki, do li preparas sian planon de elsaviĝo, sed la ĉiam sukcesa, makiavele senskrupula Bende nun fiaskas. En la epilogo legiĝas: “Stefano Bende ne eskapis. Ĉe la sanatoria barilo embuskis anoj de la sekureca polico, per maŝo strangolis lin, deprenis lian valizon kun falsa pasporto kaj lian kadavron ĵetis en la riveron.”

“Kiuj semas plorante...” havas ĉiujn atributojn por fariĝi sukcesa romano. Krom la supre jam aluditaj kialoj nepre meritas mencion la lerta redaktado. Bende prezentas sian vivhistorion retrospektive, kio ebligas al la aŭtoroj foje-foje rompi la rigoran kronologion sen tio, ke eĉ sensperta leganto perdu la fadenon. Kaj alifianke, tiu rakontotekniko signife pliigas la streĉitecon, la leganto scivole kurigas la okulojn tra la linioj kaj paĝoj.

Ke la personaĵoj restas ne sufiĉe konturitaj kaj iom stereotipaj, ne multe gravas, krom ĉe la protagonisto, kies anima tutnigreco iom agacas min. Li estas tiel evidente malbona, ke mi ne kapablas eĉ koleri kontraŭ li — por mi li restas nur simbolo de la Malbono, ne erarvaganta malfortulo, kies sorto povus havi instruaĵon ankaŭ por mi, erarema homo. (Tial konsternis min la plurfoje aperinta reklamteksto, kiu diras, ke Stefano Bende “erarvagas sub influo de la faŝisma ideologio.” Bende efektive ne estas tuŝita de la faŝisma ideologio: mankas el li ĉia inklino al romantiko kaj ideologioj. Li simple vendas siajn kapablojn al la faŝismo, ĉar ĝi estis preta pagi bonan prezon por ĝi.)

La lingvaĵo de la romano estas ĝenerale bona, la dialogoj eĉ pli bonaj ol la nivelo de la tuto. Tamen, oni ne rajtas uzi la vorton senriproĉa, kion oni prave atendus de UEA-eldonaĵo. Precipe oftas la manko de la difina artikolo. Jen, kelkaj ekzemploj: “spite al (la) glacikovrita trotuaro antaŭ la universitato”; “ŝriko aŭdiĝis el (la) granda aŭditorio — kaj ties reeĥo sonis dum kelkaj sekundoj en (la) longaj koridoroj”; “mi eniris (la) antaŭhalon” (ĉiuj sur p. 33); “mi povus aliĝi al (la) simpatiantoj de la germana partio” (p. 40); “mia patro perdis (la) laboron” (p. 71). (La interkrampaj artikoloj mankas el la teksto.) Malgraŭ tio, la stilo estas entute agrabla, flua, legiga.

Per “Kiuj semas plorante...” la Esperanta romano fariĝis pli riĉa. Estas aparte bonvena la primovada temo, delonge neglektita de niaj verkistoj. Ni esperu, ĝi ne estos la lasta romano de la sukcese debutinta aŭtora paro.

Vilmos Benczik
Hungara Vivo, 5 / 1984

 

Reen al:

Kiuj semas plorante... Éva Tófalvi Oldřich Kníchal Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo