Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Mikaelo TERNAVSKI: KOLORO. Eldonis Literatura Skatolo 1987. Redaktis: V. Melnikov.

Ankoraŭ ne pasis jaro ke alvenis poemaro sub la titolo Enlumiĝo de amiko Albert GOODHEIR, kaj denove jen plezur’: Amiko Mikaelo TERNAVSKI sendis ĉarman poemvolumon sub la titolo: Koloro.

Precipe tial ĝojigas min ambaŭ volumoj, ĉar ilia lingvo estas vere facile komprenebla, do la publiko ne povas plendi pri la “komplika poezia lingvo”.

La Skotlandan eldonaĵon, kiu ritmajn-rimajn poemojn enhavas, oni jam inde kaj digne taksis. La volumo de la ukrajna poeto escepte de du sonetoj enhavas senritmajn-senrimajn poemojn, do per libera flugado de la pensoj ĝojigas la legantojn la maturiĝinta poeto.

Oni ne atendu, ke mi nun detale envicigos la meritojn de la kajero, kiuj abundas. Mi proponas al la scivolemuloj legi la volumon, eltrovi la belaĵon, kaj oni certe ne trompiĝos.

Tamen tutperfekta homa produkto malofte troviĝas. Mi parolos prefere pri du riproĉindaĵoj, nome la ĝusta kaj prava kritiko multe pli utilas al la afero, ol la plej delikate cizelitaj, sed ne totale dignaj laŭdoj.

La unuan riproĉindaĵon oni trovas sur la 7-a paĝo:

polv’ de voj’, arbusto de sumako.
iras mi, ĉar vokas min vojaĝo.
Ignorante lacon kaj la aĝon
portas mi volonte dorsosakon.

jen videblas fore pajla stako —
atributo de kampar-pejzaĝo.
malvarmigas vento la vizaĝon,
kredu — mi ne pensas pri bivako.

La poeta penso laŭdinde flugas, tamen la vorto sumako haltigas la flugadon, ĝi ne troveblas eĉ en la Esperanta-hungara vortaro. PIV helpas, temas pri kreskaĵo el Rhus-gento, kies anoj estas arboj, aŭ arbedoj. Pro la mankhavaj botanikaj konoj mi devas plu serĉi la sumakon en la katalogo de la hungarlandaj kreskaĵoj kaj malkaŝiĝas, ke la Rhus-specioj estas raraĵoj de botanikaj ĝardenoj, eĉ, se unu specio el ili facile sovaĝiĝas.

Tio jam estas tute certa, ke ne arbusto, sed arbedo estis la kreskaĵo apud la polva vojo, nome la arbustoj estas duonlignecaj, kiel ekzemple eriko kaj rubuso.

Ne plaĉas al mi krome la enuige ripetiĝantaj -o finaĵoj, precipe tial, ĉar en ĉiuj rimvortoj a kaj o asonancas. Pleje ne plaĉas la abortaj rimoj, pri kiuj Kalocsay kaj la lastan fojon sinjoro Benczik (Hungara Vivo 1988/1) sufiĉe konvinke disertaciis.

La malfacile kompreneblan sumakon certe pro rimbezono elminis la verkinto, abortajn rimojn li tial uzas, ĉar li ne tute fidas je la plastikeco de Esperanto. Jen ekzemplo por eviti la multajn -o finaĵojn krome la abortajn rimojn:

Polv’ de vojo ĉe arbar’ de fag’.
Iras mi, ĉar vokas min vojaĝo.
Ignorataj laco kaj eĉ aĝo
kaj portata gaje dorsosak’.

Min atendas fore pajla stak’ —
atributo de l’ kampar-pejzaĝo.
Friska vento blovas al vizaĝo,
kredu, mi ne pensas pri bivak’.

La alia riproĉindaĵo kaŝiĝas en la praktiko, ke oni la derivaĵojn de alia asimiligas al la tabelvortoj, kiel sur la 9-a paĝo en la antaŭlasta linio:

“ja aliel ne eblas...”

Cetere la bela, ĉarma volumeto instigis min por saluti ĝin per akrostiko:

SALUT’ AL POEMVOLUMO KOLORO

Mikael’, ho Mikaelo kara,
Indiĝen’ vi estas de l’ Parnas’.
Kiel vin salutu digne klara
Akrostik’ por nuna ĉi okaz’?
En la manoj nome jen: KOLORO,
Legas la okul’ ĝin kun plezur’...
Oni ne rimarkas: Pasis horo.

Tiris al si min LITERATUR’.
Estas vi havanta la kolorojn
Rakontitajn sur la kvina paĝ’,
Neĝ’ neniam kovros la trezorojn
Al vi donacitajn de l’ viraĝ’.
Vivu en feliĉ’, rikoltu riĉe
Sur la larĝa kampo de l’ rim-mar’
Kaj neniam kaptu — malfeliĉe —
Iun — pro aborta rim’ — amar’.

Miklós Fehér
Hungara Vivo, 4 / 1989

 

Reen al:

Koloro Mikaelo Ternavski Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo