Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Duoble cent donacetoj de Rikardo Ŝulco

Rikardo Ŝulco: La Mago. Agregaĵoj kaj pantunetoj. Eldonis: Esperanto-Centro Paderborno, 1989. 213 p. 21 x 14 cm. ISTB 3-922570-61-5

Estas malfacile preni enmanen ajnan libron de Rikardo Ŝulco sen antaŭjuĝo, ĉu pozitiva, ĉu negativa. Li tro elstaras kiel markanto de la Analiza Skolo, por ke oni povus preteratenti tiun ĉi fakton kaj la flagran batalon post ĝi. Mi konfesas, mi flankenĵetis “Katarino Blum’” post plurfojaj legoprovoj pro ĝia nedigestebla stilo. “La Mago”, male, ĝojigis min per sia kristala klareco (kio post “Til’ Strigospegul’” kaj “Vespero jam fariĝis” cetere ne tro surprizas) kaj iom malkaŝis la subjektivan, senarmaĵan, tial pli ameblan flankon de ĉi tiu senkompromisa analizisto.

Antaŭ ĉio oni ŝuldas klarigon pri la subtitolo. Pantuno estas malaja fiksforma poemo el kvarversaj strofoj kun alternaj rimoj. Du rimantaj versoj regule ripetiĝas tiamaniere, ke la para-liniaj versoj de ĉiu strofo reaperas en la sekva strofo kiel nepara-liniaj, krome la unua linio fermas la poemon kiel lasta verso, kvazaŭ rondigante la pensociklon. La ripetoj donas impulsan ritmon kaj pensan emfazon al la poemo. Ŝulco uzas en ĉi tiu volumo la plej mallongan, ankoraŭ eblan strukturon de la t.n. moderna ĉena pantuno: la tristrofan, kiun li nomas pantuneto. Tia formo postulas plejan disciplinon (cetere ne mankan ĉe tia rigora logikisto), la devigaj ripetoj ja lasas ne multan spacon al distriĝoj kaj pensovakoj. Sed la rezulto kronas per sonete sonora, ferme kompleta, streĉe densa kaj tial frapa formo.

Ĉiun pantuneton akompanas tutpaĝa desegno ne rekte kaj nepre rilata la enhavon. Ili konsistas el kapoj, torsoj, arkitektaj detaloj kun- kaj elkreskantaj aŭ kompletigantaj sin groteske, do “agregitaj” ne per natura kialo, sed per la fantazio de la desegnisto — Rikardo Ŝulco. Ili estas aparte ĝueblaj, mi proponus, ĝuendaj, ili ja simbolas la kalejdoskopecon de la reala vivo kaj etose nuancas la ne tro optimisman atmosferon de la poemcento.

Pri tio lasta oni ne miru: Ŝulco verkas poemojn ne por nura estetiko, sed “elskribas” el si la pezajn sedimentojn de ondanta, lukta vivo — ekde puŝaj mondmilitaj spertoj tra doloroj pro perdita vivkunulino kaj aĝigaj jaroj ĝis amaroj de la analizismaj bataloj kaj ceteraj “civilaj” problemoj, kiel ekologia mizero, homaj kaj homara sortoj, politiko. Post liaj naturbildoj, ofte senpasiaj priskriboj supoziĝas, aludiĝas pli profundaj enhavoj fantazie malkaŝindaj, konjekteblaj sub simbolismaj aŭ alegoriaj vestoj.

La stilo mirigas per fonta klareco (substrekata per samsugesta tipografio kaj puraj rimoj), evito de ĉiu superflua, trorafinita vorto, kio konsiderendas virto ĉe tiom discipliniga formo.

Ŝulco ankaŭ rimportretas, i.a. Helmar Frank, sian mentoron Luis Mimo Espinalt. Ĉi tiuj pecoj ŝajnas plej pali en la kolekto pro sia panegireco kaj simpla listigo de meritoj. Multe pli vivas la sincere intimaj konfesoj, korelverŝoj, kiel en “Kalumnio” ekz.:

“Nun mi, pacema homo, devas lukti.
Neniam kontraŭ vi mi mavon pensis.
Ĉu mi ne rajtas, kiel vi, indukti?

Nur pensoj penon mian ja kompensis.”

Kelkloke li rompas la normon modifante, inversante aŭ demandigante la ripetendan verson, kio frape turnas la atenton al profunde trovebla esenco.

“Rigardu! Kiom pompas/trompas tiu pomo!”
“Mordante ĝin, vi sentos vin feliĉa.”
“Mordante, ĉu vi sentos vin feliĉa?”

La samversoj ĝenerale konfirmas, foje estingas, foje kontraŭdiras iun alian. Oni vidas petolan ludon de formo kaj enhavo, kaprican alternadon de estetiko kaj etiko, vibrigan streĉon de komplementaj valoroj ene de firma kunteno de konserva strofa normo. La poemoj ofte ekas per bildo prinatura, iom simile al hungaraj popolkantoj, kaj transturniĝas al konciza kadenco eksplika, resuma.

Richard Schulz estas ne nur Rikardo Ŝulco, sed ankaŭ delikatsenta, morale pretenda kaj verserĉema poeto. Jam temp’ está rekoni en li la pli mildan Muzon, kaj apreci lin laŭ kompleta valorlisto, kiel Jesuo Kristo konsilis: “Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.” “La Mago” ofertas bonvenan okazon por tio, plus multon pli.

József Kiss Horváth (Hungario)
Hungara Vivo, 3-4 / 1990

 

Reen al:

La Mago Rikardo Ŝulco Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo