Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Al ĉiuj recenzoj

 

Ni, homoj...

Zora Heide: NI, HOMOJ... Originalaj noveloj. Eld.: Dansk Esperanto—Forlag, Åbyhøj, 1970. 72 p., 14x20 cm. Prezo: ned. gld. 4,92.

Zora Heide per tiu ĉi malgranda kolekto fariĝis unu el la malmultaj belaj promesoj de nia originala prozo, kaj ni esperu, ke ni ne longe kaj ne vane atendos la promesplenuman daŭrigon.

Ŝi estas jugoslavino, edziĝinta al dana esperantisto kaj vivanta en Danlando ekde 1960, tamen, en ŝiaj rakontoj aperas la hejma pejzaĝo, kaj precipe la hejmaj homoj. La volumeto enhavas ses rakontojn; ilia historio senescepte disvolviĝas en dalmataj vilaĝoj, kies atmosfero videble estas tre familiara al la aŭtorino. Tamen, tute ne temas pri kutima folkloraĵo, Zora Heide ne kontentiĝas pri la surfaco: ŝin interesas la homo mem, kaj kvankam preskaŭ ĉiuj ŝiaj figuroj estas vilaĝanoj, tamen ili estas enkorpigantoj de ecoj universale homaj. Zora Heide ne nur bone konas, sed ankaŭ amas siajn figurojn, kaj ĝuste tiu amo vivigas kaj varmigas ĉiujn ŝiajn frazojn, ĝi estas kvazaŭ la motoro de ŝia rakonta talento.

Ŝi ne verkas pri eventoj eksterordinaraj, oni ne atendu spirhaltigajn surprizojn, tamen ne temas pri enuigaj, plataj ĝeneralaĵoj. La kerno de ĉiuj rakontoj estas prezento de iu tipe homa eco, sed ĉiam ŝi trovas kredindan kaj ĝuindan historion por kredenci siajn pensojn en decaj rakontaj vestoj. Do, la plej malforta flanko de niaj originalaj prozaj verkoj — la harmonio de unikeco kaj tipeco — ĉi tie estas bonŝance solvita.

La stilo de ŝiaj rakontoj estas flua, eleganta, kvankam foj-foje iom griza. Oni vole-nevole pensas pri la stilo de niaj nordaj verkistoj (Engholm, Adamson ktp.) kaj demandas sin: ĉu la nordlanda vivado tiagrade sobrigis ŝin, aŭ eble ŝia iom tro objektiva stilo fontas el denaska karaktero? Ĉiukaze, tiu objektivemo ne estas plene negativa fenomeno — ĝi inspiras al la aŭtorino tre disciplineman prezentmanieron, kiu rekompencas la leganton por la forrestintaj pli fortaj stilefikoj.

Resume: la legontoj de la novelaro Ni, homoj... dediĉos sian tempon por legi ses originalajn rakontojn, el kiuj minimume unu — Avo Martin — certe eniros la oran libron de la esperanta novelarto.

Vilmos Benczik
Hungara Vivo, 1 / 1976

 

Reen al:

Ni, homoj... Zora Heide Listo de recenzoj en Hungara Vivo Ĉefpaĝo originala literaturo