ADOLESKO

ADOLESKO de Blazio Vaha

eld. HEA - Budapeŝto, 1987
recenzas Nicolino Rossi

114 aug 1988

Romano kia, pri kio? Ĉu 242 paĝoj da brile avangarda prozo, aŭ konfuza kunmeto de ideoj pri katolikismo kaj komunismo? Ĉu romanigita biografio de la aŭtoro, aŭ pledo por iu socireligia pravigo de kunekzisto por katolikoj kaj komunistoj en establita socistrukturo socialisma?

Malfacilas respondi tiajn demandojn, nek la verkisto helpas la leganton orientiĝi tra la paĝoj per klara evidentigo de iu bone difinita temo rakonta.

Unuaimprese temas pri aŭtobiografia rakonto pri la infanaĝo kaj adoleskiĝo engreftataj ĉe katolika familio, kiu vivas en socialisma lando elpensita, sed iel rilatigebla al la hodiaŭa realaĵo.

La protagonisto analize kaj senemocie rakontas sian edukiĝon konfesian, sian rokfirman, adoleskan kredon religian, sian junulan ekdubiĝon pridian, sian finan apostatiĝon. Tio okazas per alternaj surtavoligoj de unuapersonaj impresoj kaj pensesprimoj miksitaj kun triapersonaj pritaksoj kaj aldonoj eksteraj al la aŭtora sinprezento.

La protagonisto influiĝas iam, ial de sia priskribemo pri detaloj kaj okazeroj, kiujn li klopodas idealige kaj vivkoncepte absorbi, sed kiuj ofte lin igas alia ol li estas kaj sentas. Lia naiva religikredo infanjara transiĝas, tra la spertoj knabaĝaj, al firma katolika konvinkiteco adoleska, ĝis la ekdubiĝo de la universitataj studentjaroj kaj la splena, fina decido pri la Dia neekzisto. Pri tio, tamen, malgraŭ la subtilaj argumentoj la aŭtoro ne sukcesas peri kredeblan motivigon.

La rakontostilo aperas taglibreca, detalserĉema, teoriumada, kvazaŭa klopodo vidigi ta vivon kaj la mondon tra strangpersona lupeo, ne malofte malkliŝa. La stilo jen kaj jen memorigas al mi pri la fama romano Die Blechtrommel (La lada tamburo) de Günther Grass. Ĉi ties emo al detaloj, al infanaĝaj okazintaĵoj reaperantaj kaj influantaj psike la adoltan protagoniston, ties ŝajnnaiva frenezetiĝo per kiu li rememore priskribas gravajn viveventojn per pritakso ĉiel eksterkliŝa, iom parencas kaj perceptiĝas ankaŭ ĉe la aŭtoro de Adolesko, kiu povus fariĝi romano avangarda, spitanta ĉian klasikan rakontmanieron.

Spite la strangan aŭtoran sintenon al homonimoj kaj toponimoj, kiuj tra la romano, ŝajne tajperare sed evidente intence, akiras plej kuriozajn vokalajn metamorfozojn, la lingvo klaras gramatike kaj fluas sintakse. Plaĉe efikas, dise tra la paĝoj, kelkaj sukcesaj apudmetoj de vortgrupoj sonsamaj, tamen malsamsencaj, kiuj malmonotonigas la cetere malofte banalan stilon. Tiu lasta estas iom tro spicita per enŝovo de versaĵoj ne ĉiam necesaj kaj ne ĉiam sukcesintaj.

Pri la rakontostrukturo rimarkeblas la kompleta intermikso de tempaj kaj lokaj cirkonstancoj, la surtavoliĝo de malsamaj rakontantoj, kio iel akrigas la senperan kompreneblecon de cetere ne ĉiam kongrue fluanta rakontofadeno. El tio rezultas nekohereco romanstruktura, kiun la aŭtoro ŝajnas intenci por iel etosigi la verkon ekstertradicia kaj futurece avangarda, sed kies rezulta valoro restas dubinda.

La dialogoreto ne aparte reliefas, nek influas la etoson romanan. En la rektaj interparoloj ne uziĝas lingvo pli verva ol en la cetera prozado, kiu ja estas karakterizita per konsekvenca rezonado kaj precizemo priskriba. Naturfenomenoj kaj pejzaĝoj ankaŭ aparte ne reliefas lirike, ili nur evidentiĝas pro neceso detali eventojn. La rolantoj vidiĝas tra la persona interpreto de la protagonisto, kiu ilin karakterizas laŭ siaj vivkonceptoj kaj religiaj konvinkoj. Apartan dorlotan atenton la verkisto dediĉas al avino kaj gepatroj, kiujn li prilumas el pluraj facetoj, precipe romankomence.

Ĉefe elstaras la protagonista angoro pri religia kredo, kiu lin ekdubigas ĉiupaŝe, kiu lin timigas pro pekeblo, kiu lin entrenas iom post iom al starpunkto rekte mala, al konvinkiĝo pri neeblo de Di-ekzisto. Tiu konfliktiga animbarakto pri Dia interpreto laŭ katolika kredaro estas la vera romantemo, eĉ se tion la verkisto nebulume ĉirkaŭvolvas per ekstravaganca manipulado de rakontoteknikoj ĉu biografie memanalizaj, ĉu deekstere pritaksantaj, kiuj ne sukcesas forigi en la leganto la senton pri io nesolvita kaj nedirita ĝisfunde.

 

Reen al:

Adolesko Blazio Vaha Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo