Aminda = am-inda

recenzo de William Auld

Aminda, de Leendert C. Deij, eld LF-koop, Svislando 1997

Sendube la fenomeno lingvo estas esence mistera, malgraŭ la studado far filologoj k.a.

Aparte mistera estas la akirado de lingvo(j) far beboj kaj infanetoj. Oni facilanime supozas, ke ili simple "imitas" la lingvon de la gepatroj kaj aliaj ĉirkaŭantoj. (Sed se estus tiel simple, ili nur papagus, dum efektive ĉiu konstatas, ke ili ankaŭ manovras per la aŭdita materialo - kaj ofte pli logike ol la plenkreskuloj, kaj sekve devas esti "korektitaj".)

La tuta procedo de la akirado dependas de multaj faktoroj, antaŭ ĉio de la evoluo la infana konscio fronte al la vivo, kaj de la progresa fizika reago de la parolorganoj. Ĝis kioma grado rigora observado de la tag-al-taga evoluo de la infanaj kapabloj estas fidinde registrita? Kaj ĝis kioma grado estas ellaboritaj hipotezoj spurantaj kaj klarigantaj la fenomenon?

Tia estas tezo, kiu multe interesas al Leen Deij, kaj inspiris al li verkadon de tiu ĉi romano - jes, romano: ĉar Aminda, la bebo de nederlanda kaj sveda geesperantistoj, neniam fakte ekzistis, sed estis kreita por peri la opiniojn tiurilatajn de la aŭtoro kaj lia kunlaboranto, la fama verkisto Stellan Engholm.

Ŝi naskiĝis nur sur papero, sed por mi kaj por Engholm ŝi vere vivis, same kiel la infanoj en Torento. (p. 11)

Aminda estas denaska esperanto-parolanto, kaj ni sekvas ŝian lingvouzon dum la unuaj kvar-kvin ĵaroj de ŝia vivo, kun abundaj ekzemploj. Ŝi estas verŝajne unika, ĉar esperanto estas ŝia sola lingvo (p. 83). Tio estas ebla, ĉar ne maloftas en la mondo, ke infano parolas nur minoritatan lingvon ĝis post la kvina jaro kaj poste en lernejo lernas iun ŝtatan aŭ oficialan lingvon (ekzemple gaelaj skotoj); tamen Aminda havas en proksimeco geonklojn kaj aliajn infanojn, kiuj uzas kun ŝi esperanton, kio estas nepre maloftaĵo. Kaj kio pri la geavoj? Dum kelkaj semajnoj Aminda loĝis ĉe la nederlandaj geavoj (p. 86). Kiun lingvon oni uzis tie? Aminda ja misorientiĝas pro la vizito, sed pro la ĉirkaŭaĵo, ne pro la lingvo.

Estante unulingva, Aminda malhavas la influon de la dua lingvo, kiun ne malofte spertas realaj denaskaj esperantistoj, ekzemple ĉe la familio de M. C. Butler, kiun Deij laŭdinde citas:

Jeja, la filino de gesinjoroj Butler, uzis esperanton kiel solan, gepatran lingvon proksimume ĝis la tria jaro. Poste ŝi lernis ankaŭ la anglan. S-ro Butler skribis: "La influo de la angla sur esperanto montriĝas plejparte ĉe ofta uzo de prepozicio frazfine. 'Kie vi lernis de?'; 'Vi ne scias, kion vi parolas pri.'; 'Mi havas nenian seĝon por sidi sur'". (p. 56)

Ankaŭ similaj studoj estus interesaj. Sed ĉu ĝia "artefariteco" malpli valorigas la verkon de Deij? Nepre ne.

Aminda nur personigas tre gravajn pensojn rilate al la orda progreso de lingvoakirado ĉe infanoj, kun multaj tre pensigaj konstatoj. La verko liveras tre fortan bazon por pliaj studoj inter gepatroj kaj denaskaj esperantistoj. Ĝis kioma grado aliaj beboj konfirmas la hipotezojn de Deij? Ĝis kioma grado la verko de Deij prilumas la studadon de infanlingvo ĝenerale? Mi opinias, ke ĝis tre valora grado. Dubinda (aŭ eble nur surpriza) mi trovis nur unu aserton: ke Aminda daŭre esprimas negativan sintenon per postmetado de ne al la pozitivo. Tiom mi neniam rimarkis ĉe miaj infanoj kaj nepoj. (Sed lastatempe ĝi iĝis slango ĉe anglalingvaj adoleskanoj: Mi amas vin - ne!).

Cetere kaptas la atenton multaj interesaj hipotezoj, ekzemple: De onklino Marta ŝi lernis la sufikson -et. Onklino Marta ĉiam diras infaneto, buŝeto, kiseto, ktp. Aminda baldaŭ sentis la karesan signifon. Fojfoje, kiam ŝi estas bonhumora, ŝi mem et-umas. sed kiam ŝi havas malbonan humoron, ŝi ne uzas la sufikson. Iun tagon ŝi prenis alumetojn de !a tablo. Patrino rapide reprenis ĝin kaj diris severe: "Alumetoj estas tre malbonaj! Ili mordos Amindan! Ĉu vi ne plu faros?" Poste la infano parolis pri alumoj kaj obstine rifuzis diri alumetoj. (p. 71) Pensige, ĉu ne?

Ĉu do valoras legi ĉi libron? Nepre jes, se vi entute interesiĝas pri la naturo kaj lernado de esperanto. Espereble, ĝin legos ankaŭ la gepatroj, kiuj edukas siajn gefilojn (ankaŭ) en esperanto.

Kaj jen grava konstato, kiun atentu ne nur la kvinjaruloj, sed ankaŭ iuj reformemaj inter niaj literaturistoj k.a.: Kiu tro pekas kontraŭ la komuna lingvonormo puŝas sin ekster la rondon. (p. 73).

 

 

Reen al:

Aminda Leendert C. Deij Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo