Animo drivas en orienta amaro

Animo drivas, de Masayuki Kuroda.
Eldonis JEL, Tokio 1990.

recenzo de Poul Thorsen

Aklamindas apero de originala romano japana. Tamen, ĉu efektive estas romano? La plej granda parto konsistas el replikoj - kaj ne ĉiam naturaj - foje eĉ kun reĝisoraj rimarkoj. Do verko pli simila al dramo.

Rolas grupeto da gejunuloj, loĝantaj aŭ ligitaj al la religifilozofia centro Oomoto, kiu baze de ŝintoismo aktivas por moralo kaj arto - kun esperanto kiel oficiala lingvo en tutmondaj rilatoj.

La junuloj fervore sin okupas pri redakto de ampleksa revuo, entrepreno kiu dum la 1930-jaroj fariĝis suspekta flanke de reakciaj aŭtoritatoj. Supraĵe la junuloj diskutas marksismon, sed prefere sin dediĉas al kanto, muziko kaj poezio. Plurĉapitran pritrakton okupas Utao-konkurso, kies metrikaj kaj metaforaj detaloj onde ekscitas ĉiujn lokajn oomotanojn, ĝis pedante intervenas la Sankta Majstra Moŝto Deguĉi mem. El logika vidpunkto iom mirigas, ke tiuj multnombraj versmodifoj fare de la nekredeble emociitaj formoadorantoj fundamentas sur pure esperanta prozodio. Parnasa Gvidlibro familiare kunludas en la Utao-seanco.

Spite al asketisma eduko kaj intensa "diservado" en la internulejo kompreneble ekflametas enamiĝoj inter la dekkelkjaraj gejunuloj. Malgraŭ mistikismaj moral-revelacioj la naturo ne estas bridebla. Ekstere regas preskaŭ superhoma ĝenemo inter la du seksoj. Ĉu vere japanaj geknaboj sin konstante tiel banas en ĝentilaĵoj kaj sin alparolas sinjoro, fraŭlino, eĉ doktoro aŭ ĉu okcidentano ne komprenas la ironion? Eble ni simple kutimiĝu, ke en oriento oni ne ridas, sed eksplodas en ridoj, aŭ ke eksplodetas amorvekaj flamoj.

Verdire iom malfacilas distingi la personojn en tiu ĉi ekzotika rakonto. Tamen facile rekoneblas la aŭtoro mem en la centra figuro Yukio, inteligenta orfo el proleta deveno. Lin afliktas, krom la sinĝeno, lia absoluta materia malriĉo. Tiu sorto kaŭzas obstinan decidon ĉiel eviti amoron, ĉar ja por li ne ekzistas objektiva eblo edziĝi. Tiel preparitaj ni venas al tragedia kulmino en la lasta ĉapitro. Dissolviĝas ĉiuj komponantoj de la rakonto en intensan erotikan epizodon. Iagrade oni povas profiti per nura lego de tiu 16a ĉapitro! La ina protagonisto rendevuas kun sia adoranto Yukio. Nur tiam ŝi deklaras sian pasion kaj avertas lin, ke ŝiaj familianoj devigas ŝin edziniĝi al fremdulo laŭ ilia elekto. - Adiaŭe la junulino entreprenas interesan provon seksperforti la paralizitan junulon, sed li anime drivas for: "amanto ne devas deflori la amatinon, ĝis geedziĝa ceremonio finiĝis. Alivorte li ja devas transdoni ŝin pure, neniam defloritan al ŝia estonta edzo."

Laŭ tiu filozofio oni komprenas, ke iom malkonvencias la substanco de la rakonto, kaj tiun impreson reliefigas la nekongrua stilo. Ofte la lingvaĵo estas tiel nebezone komplika kiel aspektus tordita maŝintraduko. Neniuj homoj tiel interparolas. Jes ja, iaspeca esperanto paŝas, sed pene, ofte ĝis stumblo. Kial do tiom aparta, erarplena? Sennombre mankas la artikolo la, konstantas lezo al principoj de transitiveco ("mi hontas min mem"). Senmotive aperas germanaĵoj kiel schon, kindergarteno, aŭfhebebla!

Bedaŭrinde tute mankas notoj pri multaj japanaj fenomenoj. Tiaj povus interesi, sed nun drivas kiel enigmoj. Taisyd- kaj Sydwa- epokoj? Ohudesaki? - Modesta epilogo etiome donas aktualizitan kadron almenaŭ pri la aŭtoro kaj lia evoluo de la deksepa ĝis sepdeka jaro. Nepre oni legu tiun postskribon unue!

Leganto ne tro persistema povas tute perdi la plulegemon pro vanta manio "altigi la stilon" per serio da kunmetaĵoj tute superfluaj. Kiam do malaperos el nia literatura lingvo kriplaĵoj kiel malferminte la pordon kvietiginte la paron altabliĝinte ekprenante rizkulerojn...

Sendube kun kompleza intenco la eldonejo enmetis foliegon kun 70 - sepdek preseraroj por korekti. Ho ve, multe pli multaj mankas en tiu hontinda listo, ekzemple, p. 132: muzika fekestro! Tiel la tro malfrua korektemo efikas ofende. Kial la kompatinda leganto funkciu kiel korektisto de presprovaĵo? Pluraj paĝoj aperas kiel rekte ĉerpitaj el la paperkorbo de la aŭtoro.

Masayuki Kuroda havas multajn interesaĵojn por rakonti. Kelkaj eroj por ni en okcidento unikas. Tiom pli gravas ne malhelpi fluan legadon. Ne sufiĉas belaj ekstero kaj preso. Oni respektu elementajn reguloj por deca kompostado.

 

Reen al:

Animo drivas Masayuki Kuroda Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo