Denaska verkisto kaj aliaj rimarkoj

Denaska kongresano kaj aliaj noveloj
de Sten Johansson
eld. Al-fab-et-o, Svedio, 1992

recenzo de István Nemere

Ĝenerale mi ne ĝojas, se oni donas al mi por tralegi libron, kiu temas pri la vivo de esperantistoj. Siatempe mi tuj rezignis pri iu romankonkurso, kiam evidentiĝis, ke oni devigas la aŭtorojn verki ĝuste pri tiu ĉi temo. La interna vivo de esperantistaj rondoj, kluboj kaj kongresoj ĉiam ŝajnis al mi tro strikta robo, en kiu oni malfacile (aŭ tute ne) scipovas moviĝi... Nuntempe oni demandis min ne unufoje, kial miaj romanoj ne temas pri la esperantistoj? Nu, ĝuste, mi malŝatas la striktajn robojn, kaj taskojn.

Tial mi ne ĝojis ekvidinte la titolon de libro de Sten Johansson Denaska kongresano kaj aliaj noveloj... Tamen post trafoliumo de kelkaj paĝoj, kaj leginte la aserton, ke "ne ĉiu verko temas pri interna vivo de verdsteluloj", kun plia emo mi legis ilin.

Jam la unua novelo, La ĉokolada biskvito, agrable surprizis min. Jen la stilo ŝatata de mi: iom da fripona ironio, bona ritmo de la rakonto, kaj pinta-miriga fino. Tiu lasta estu kiel eble plej mallonga, tamen frapa. Kaj Johansson faris ĝuste tiel. La novelo pri teroristoj jam ne tiel plaĉis, tamen en ĝi oni povas rimarki, ke la aŭtoro daŭre kontaktas la vivon nuntempan kaj ĝenerale scias, kio okazas en la mondo.

En la titoldona novelo aperas eĉ du hungaraj vortoj (kompreneble malĝuste skribitaj, sed tion jam konas ĉiu hungaro, kaj anime iom post iom alkutimiĝis tutaj hungaraj generacioj: eksterlande oni ĉiam malĝuste skribas niajn nomojn kaj cititajn vortojn), sed pli grava estas tiu milda ironio, kiun oni sentas el preskaŭ ĉiu frazo. Mi tre bedaŭras, ke tiu novelo, post bona kaj humurriĉa komenco, subite finiĝas senfine. Kvazaŭ domo sen tegmento. Aŭ nur mi sentis tiel, kaj por la aliaj legantoj-legontoj ĝi aspektos kompleta?

Plaĉas al mi la stilo de la verkisto; malofte mi sentastrovas en la teksto ion superfluan. Kaj jen, denove pruvo, ke oni povas verki ankaŭ sen neologismoj! Ne pro tio fariĝas "valora" kaj "literatura" iu teksto, ĉar oni metas en ĝin senmezure kaj ofte senlogike multege da vortoj apenaŭ kompreneblaj por la ĝenerala, "simpla" leganto... Kelkfoje mi don diris jam al intervjuantoj, sed ne tro efike.

La libro de Johansson eble ne nur por mi estos pruvilo, ke pli efikas la volo de verkisto, se li eldiras la eldirindaĵon per vortoj simplaj, por ĉiu kompreneblaj. Pro tio fortiĝas ankaŭ lia voĉo, klaras la celo. Ne ĉiu bezonas kaŝi sin malantaŭ diversaj vortaĉoj - uzitaj pro falsa argumento de "evoluo de la lingvo" aŭ "kolorigo ĝia" - la pura lingvo, komprenebla eĉ por kursanoj de la unuaj dek lecionoj, povas esti literatura kaj stilhava lingvaĵo.

Se iu en pli-malpli proksima futuro denove volus prepari specimenaron el la esperanta literaturo, kaj precipe el noveloj volos traduki nacilingven li/ŝi ne forgesu tiun de Johansson: La viro kiu restos. Klara kiel diamanto lingve kaj sente, kun rekta linio de la komenca litero ĝis la lasta - jen vera novelo, bela kaj enpensiga. Troviĝas en ĝi ĉio, kio donas la esencon de la vivo; bildoj kaj de la soleco, kaj de la komunumo.

Mi ĝojas, ke mi tralegis tiun etan libron, kaj plie ĝojus, se multaj aliuloj farus same.

 

Reen al:

Denaska kongresano Sten Johansson Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo