DUM VI ESTIS KUN NI

DUM VI ESTIS KUN NI de István Nemere

eld. HEA/Mendoservo - Budapeŝto, 1988
recenzas Tazio Carlevaro

122 dec 1989

Eŭtanazio, t.e. "inda morto", estas temo aktuala. Post vivo, ĉu longa, ĉu mallonga, ĉu sukcesa, ĉu malsukcesa, certe venos konkludo. Bedaŭrinde, ofte, post longa, nehomeca, sensenca sufero.

Pri tiu temo rakontas Nemere, en sia plej lasta krimromano. Ŝtatan prokuroron atingas sensubskriba akuzo, laŭ kiu iu juna sinjorino murdis sian patrinon. Ĉar temas pri afero (eventuale) okazinta en lia devenurbo, la prokuroro petas la permeson al sia superulo, okupiĝi pri tiom tikla denunco.

En tiu rakonto plektiĝas kune iamaj memoraĵoj de la prokuroro mem, la simpatia ĉeesto de mense vigla kaj juneca patrino, aktualaj meditoj pri la senco de la vivo.

Jes, ĉar la prokuroro ne aspektas sufiĉe emocie fleksebla, sufiĉe vivosperta. Li rezonas ankoraŭ iel kiel adoleskanto. Li dividas la homaron al du kategorioj: ekzistas homoj morale indaj laŭ agoj kaj intencoj, kaj homoj morale malindaj. Li ne povas imagi, ke ne ĉiam gravas la ago en si mem, sed pli ofte la celo kaj la motivado de la aginto. Eĉ pli: dum lia restado en la naskiĝurbo, oni denuncas al li (ĉiam sensubskribe, kompreneble) aliajn (gravajn) krimojn, rilatantaj ĉefe korupton. Nenion li faras tiokoncerne, nenion li entreprenas.

Se tiu prokuroro estus sviso, kaj se la publiko subite ekscius pri tia hezitemo, pri tia neinteresiĝo pri komunsociaj krimoj, li devus rapide demisii. Sed ja temas pri "papera" prokuroro, pri heroo de psikologia romano. Ankaŭ niaj jurnaloj bruegas pri sango-aferoj (kiuj reprezentas ne pli ol du procentojn de la tuta konata krimaro), kaj diskrete prisilentas la faktan krimaron, ĉar ĝi ne estas sufiĉe interes-altira.

Kiel ajn: mi ne malkaŝos ĉi tie la intrigon de la romano, kiu estas konstrue kaj lingve altira kaj interesveka. En ĝi certe ne okazas fulmrapidaj eltrovoj kaj scenŝanĝiĝoj: psikologio, en la senco de la psikologio de kato kontraŭ senpova rato, estas multe pli grava.

Sed eble, kun la (kaŝ)intenco helpi al onta krimafero de nia hungara prokuroro, jen kelkaj indikoj pri inda morto (eŭtanazio).

Intuicie, estus inde garantii la eblon mortigi iun pro kompato (laŭ lia peto). Sed kriminologo atentigus nin, ke el prikrima ĝeneralpreventa vidpunkto, tiu estus granda eraro. Ekzistus tro multe da situacioj malklaraj kaj nekontroleblaj, en kiuj arbitreco facile povus transformiĝi al fakta krimado.

En mia lando, male, oni iom post iom alvenas al alispeca (parta) solvo de la demando. Kun la konsento de la mortonto (aŭ se tio maleblas, kun la konsento de la familio kaj de la kuracisto, kiu hejme okupiĝas pri la paciento, kaj konsiderante jam esprimitajn opiniojn fare de la mortonto pri tiu temo), oni ĉu forigas iun vivplilongigan terapion, ĉu oni rapide plialtigas medikamentokvanton, kiu, en certa dozo fariĝas toksa. Konkrete, ĉu oni forigas spirig-aparaton, ĉu oni plialtigas rapide i.a. morfinon, ĉu ambaŭ.

La morfin-"terapio" estas tre efika kaj tute ne timiga. En ĝeneva kliniko oni "kuracas" pacientojn en fina stadio per kreskanta morfingutaro (maniero pli homeca ol injektoj). Lastatempe oni eldonis libroforme la procedon. Nature, la paciento mem petis, ke oni kuracu lin tiel.

Caritas, kultura kaj bonfara asocio strikte ligita al la Katolika Eklezio, en lastatempe publikigita studo deklaris, ke tiaj procedoj (nomataj "biologia testamento") estas etike akcepteblaj.

Certe, tio ne solvas ĉiujn demandojn. Tio ne respondas al la demando de la infanoj cerbe grave damaĝitaj, kaj al tiu de longe agoniantaj demencaj maljunuloj (homoj, kiuj ne plu povas vivi, sed ankaŭ ne kapablas morti). Ilia agonio en subhomeca situacio povas daŭri jarojn.

Mi ne scias, kiun solvon ricevas tiuj demandoj. Certe, por ilin alfronti, ni bezonas sperton pri tuto (unuopaj situacioj, aŭ onidiroj, ne sufiĉas); ni bezonas senton pri respondeco por la koncernaj homoj, kaj senton pri respondeco por la socio, en kiu ni vivas. Plue, ni bezonas profundigan diskutadon, kaj ne silentigon aŭ anatemon.

Ke homaj sentoj povas manki, tion tre bone priskribas en sia libro Nemere. La ŝtata prokuroro sentas ja fortan respondecon, sed rilate la formalecon de la leĝoj.

Tamen li nur embrie kapablas imagi, ke, preter tia oportuna respekto, povas ekzisti ankaŭ leĝokritiko, cele al la plibonigo de la ensocia kunvivado.

Mankon de kunhomecaj sentoj montras ankaŭ la ĉefkuracisto, la flegistino, kaj aliaj homoj: ĉu efiko de la hungara socia krizo, kiu kondukas la homojn al tro granda privateco (fuĝe el publikeco)?

Eble, el alkemia krisolo, venos foje harmonia sintezo inter la bezono de jura sekureco, kaj la deziro libere helpi al niaj suferantaj kunfratoj. Unu el tiuj provoj certe estas la jena libro de Istvan Nemere.

 

Reen al:

Dum vi estis kun ni István Nemere Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo