Eks-tremoj aŭ ekstr-emoj?

recenzo de Claus J. Gunkel

en revuo Literatura Foiro 176/decembro 1998

Ekstremoj, de Miguel Fernandez, Jorge Camacho, Goncalo Neves kaj Liven Dek, eld. IEM, Vieno 1997

"Rimarkindas, kiel de tempo al tempo floras en iu aŭ alia lando grupo de verkemaj esperantistoj, kiuj per siaj beletraĵoj suprenpuŝas nian literaturon ŝtupon post ŝtupo." Per tiu ĉi frazo de Fernando de Diego la libro komenciĝas. Kaj ĝi finiĝas per dua enhavolisto, nome laŭtema enhavo kun la punktoj "malfidelo, unua amora sperto, aidoso, amo trans morto, seksa memkontentiĝo, sinmortigo, toleremo, venĝo". Jen komenco kaj fino, la du ekstremoj de libro titolita "Ekstremoj" - kaj jen - ekstreme - preskaŭ ĉio jam estas dirita. Ĉu?

"Ibere libere", la poemaro, kaj nun "Ekstremoj", la novelaro. Ili estas fekundaj kaj majstraj, Fernandez, Camacho (iam Kamaĉo), Neves kaj Gutierrez (plumnome Dek), tiuj kvar iberoj jaraj inter 30 kaj 50.

Nu, tiu vivoperiodo same estas aŭ povas esti aŭ ja estu fekunda kaj majstra por fotri, frandzi, kopuli, midzi kaj vanki, se citi el la glosaro de "Ekstremoj". Kun rigardo al ĝi kaj al la punktoj de l' laŭtema (laŭt-ema?) enhavo, la kara leganto kaj legantino ricevas impreson kial tiu verko nomiĝas "Ekstremoj" (ekstremoj? eks-tremoj? ekstr-emoj?) kaj kial antaŭparole estas parolate pri avangardemo, amamoro kaj Peter Peneter - kaj kial ĉi tie la ideo de "instrumento uzata" ne nur rilatas al la lingvo esperanto, sed same al kaco kaj kundo.

"Ekstremoj" ne nur estas ekstrema rilate "ilojn generajn kaj penetrajn" kaj "parojn cicajn kaj testikajn" (p. 121), sed ĝi estas ankaŭ bonvene ekstrema rilate la plenan gamon de amo. De praknala perversio ĝis softa sindediĉo.

El 28 noveloj konsistas "Ekstremoj", la plej longa estas 18-paĝa, la malplej longa unupaĝa. Ili kidnapas nin al malfidelo kaj ekstrema ĉasto, al la lasta ĉapitro de ekviriĝo, al samseksemo kaj aidoso, al monologo pri amindulino, al letero el monaĥinejo, al du viroj, du vilaĝoj, unu virino kaj unu fabriko, al du virinoj, du gardenioj, forgeso, foriro kaj reveno, al furia malamo kaj venĝo, al "putra putino" kaj nudiga surprizo, al grotula sceno, al papo kaj aidoso, al koŝmareca metroado, al droninto, al alveno, al koito sur kaj fuĝo de ĉapelporta insulo, al enkarniĝo, al fidelo al fidelo, al gimnazianoj kaj longe retenataj libidoj, al malsano de bordelo, al post-Piĉa postiĉo kaj amoro per kaj por si mem, al mistera eksgeedziĝo, al la vivo de fratino(j) post morto de familiano(j), al aidosaj sonĝoj, al paranormala paĉjaĵo, al la potenco de Onan, al amletero kaj al rompita koro.

Ĝi estas libro plena je surprizaj vortelektoj kaj rakontofinoj, ne seniluziiganta la leganton kun adekvata vorttrezoro, kun granda vorttrezoro, kiun oni atendas de tiu ibera kvaropo, tiel ke komencanto ne legu ĝin sen vortaro. Impresas aliflanke agrablaj kunmetoj de vortoj, radikoj kaj afiksoj, tiel ke sperta leganto certe dufoje metos la libron en siajn manojn. Unue por legi ĝin, kaj due por ĝui la fluan melodion de l' silaboj.

La sentoapogeon ĉirkaŭbrakas la lingvo- kaj stiloapogeo. Ju pli torditaj kaj interplektitaj la korpoj en kelkaj noveloj, des pli tiaj la vortoj. "Ŝiaj turgeskaj mamoj kuspiĝis supren - nekredeble! -, ŝiaj cicoj pintiĝis meze de ronde vastaj brunoj punktitaj de roseroj... (p. 22), ĝu-groto, tra kies randoj mi lernis ellangi sismojn kaj gutojn de nektaro... (p. 43).

Nia lingvo unuflanke ebligas tre facilajn kaj simplajn kaj infanlude konstrueblajn tekstojn, sed aliflanke disponas je trafaj kaj melodiaj kaj poetdigne esprimipovaj vortoj kiel la jam vaste konataj, kaj ankaŭ kiel aliaj tiulibre malkovreblaj. Malofte ilia lingvaĵo estas ĉe la rando de l' akceptebla, kiam aperas "alies" (p. 30), "plenumute" (p. 52) kaj "gruzoza" (p. 67), "oza" (p. 71), "haroza" (p. 81), "karnoza" (p. 89), "saĝoza" (p. 143) kun -oz.

La lingvaĵo ne povas kaŝi ilian skolon kun tiomaj izolaj ĉi-oj, kaj "nul" anstataŭ "neniu". La leganto ne miru, ke K. Piĉ kaj R. Haupenthal ne nur estas menciitaj kaj cititaj, sed jen ankaŭ novelo "Litomiksa tombejo" kaj viro kun la nomo Robert Haupal. Krome svarmas ĥooj de "aĥo", "ĥaoso" kaj "ĥimero" ĝis "ĥirurgo", "ĥameleono" kaj "arĥivo". Tre agrable legi novajn vortojn - parte jam bone konatajn - kiel "storio", "intui", "kopuli", "horso", "nifo", "bluĝino", "ĝinzo", "porna", "kaki", "seropozitiva" kaj "komikso", el kiuj ne ĉiuj estas tute glataj: "hamburgaĵo" (= hamburgero), "katsupo" (= keĉupo) kaj "peski" (= fiŝi, fiŝkapti).

Dum mia promenado de ekstremo al ekstremo tiulibre mi renkontis unu falilon. Jen aĉa kamo, kiu ekfunkciigas iom sengustan aksoturnon de postvidviĝa filomorto ĝis pripornaĵa masturbado. Sed tiu ekstremo same apartenas al la verko kiel la avinja amletero.

Kaj ankoraŭ du lingvaj rimarketoj: En unu novelo, legiĝas "saĝaj robertoj" (p. 24), kio rilatas al la vironomo Roberto. Sed tute hazarde "des roberts" en la franca estas familiara vorto por titoj, mamoj.

Same ni trovas la klingonan esprimon por "mi amas vin" (p. 138, 205): "qmuSHa'". Bedaŭrinde jen erareto, ĉar devas esti "qamuSHa'". Analizo: qa- = mi vin, muS = malamas, rifuzas, -Ha' = mal-, invers-.

Fine frandu unu pecon: "Sonorado. Tiel oportuna, merdo! 'Puŝu kaj enpaŝu, Tato. La pordon mi ne riglis!... Sidiĝu... Vi alvenas ĝustatempe por spekti min en peco kaj kafumi...' Ŝi prenis paron da tasoj kaj turnis sin sur la kalkano 'antaŭ ol ni...' Ŝia vizaĝo iluminiĝis. La tasoj defalis sur la plankon. Ŝi fermis la okulojn kvazaŭ en ekstazo de ĝojo kaj delico, mordetis al si la infran lipon, brakumis sin mem. Li!" (p. 66)

Mencii, ke mi rekomendas tiun ĉi libron, estus superflue, ekstreme.

 

Reen al:

Ekstremoj Miguel Fernández Jorge Camacho Liven Dek Gonçalo Neves
Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo