Prozo kiel kristale pura fonto

recenzo de Georgi Mihalkov

Fajrejo, skizoj kaj noveloj, de Johan Hammond Rosbach, eld Gabriella, Plejado, Beletra eldon-serio 25, Italio, 2002

Pli of duonjarcenton Johan Hammond Rosbach ĉeestas en nia originala literaturo kun siaj noveloj kaj romanoj. Sufiĉas mencii la plej popularajn el la deko da libroj, kiujn ne eblas forgesi, ekzemple la novelarojn Homoj kaj riveroj (1957), La mirinda eliksiro (1958) kaj la romanon Fianĉo de l' sorto (1977).

Fajrejo estas bonege elektita titolo. Ĝi aludas la plej karajn rememorojn de la infaneco kaj juneco, la gepatran domon, pri kiu la verkisto gardas neforgeseblajn travivaĵojn. La subtitolo skizoj kaj noveloj, same estas tre trafa; inter ili plimultas la mallongaj skizoj kaj impresoj. Laŭ diversaj difinoj, novelo estas verko, kiu impresas per la rakontita historio. La skizo estas mallonga verko, en kiu la verkisto ne povas pentri reliefajn homkarakterojn kaj tiel en la verko pli gravas la neordinara situacio de la rakontita historio.

Johan Hammond Rosbach havas talenton rakonti alloge kaj interese. Li majstre priskribas la ĉarmon de la norda naturo aŭ li delikate direktas nian atenton al ordinaraj, ĉiutagaj okazintaĵoj, en kiuj la aŭtoro trovas homamon kaj animan, koran varmon.

El la noveloj de Fajrejo radias kompreno al la homoj, kompato aŭ bonkora humoro. Eble la legantoj longe meditos pri la tragedio de la instruisto en La preĝeja ŝlosilo, aŭ pri la sindono de la vera amiko Janus en la samtitola rakonto. Tre ĉarma estas La vazvendisto, en kiu la aŭtoro emfazas, ke ne ĉiam la komuna lingvo gravas. Kiam du homoj havas deziron interkompreniĝi, ili facile povas trovi vojon unu al alia. Tian vojon trovas la greka maljunulo, vendisto de vazoj, kaj la fremdlanda turisto. Simila estas la temo de Salo, en kiu Rosbach priskribas historion kun maljuna greka virino. Kun la verkisto ni profunde travivas la amon de la maljuna profesoro al la studentino Ira en La panorama fenestro.

La stilo de Johan Hammond Rosbach estas klara kiel pura norda lago. Liaj pensoj, meditoj kaj emocioj ravas nin kaj kiel soifaj vagantoj ni trinkas el la kristala fonto de lia brila prozo.

 

Reen al:

Fajrejo Johan Hammond Rosbach Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo