LF n-ro
291 februaro 2018
recenzas Valentin Melnikov
Fontoj plej diversaj
Baldur Ragnarsson, La fontoj nevideblaj, eld. Mondial, 2010
Islandano
Baldur Ragnarsson antaŭ multaj jaroj perpleksis Kalocsay-on per sia unua
avangarda poemkolekto Ŝtupoj sen nomo (1959). Kalocsay rifuzis
verki antaŭparolon kaj eĉ insiste malrekomendis eldoni la libron.
Pasis pli
ol duonjarcento, kaj nun Baldur Ragnarsson mem nomeblas dojeno aŭ, se vi
preferas, patriarko de la Esperanto-poezio. Naskita en 1930, li estas unu el la
plej aĝaj niaj poetoj kaj ŝajne la sola, kiu daŭre aktive
verkas. Post lia plena poemaro La lingvo serena (2007) aperis novaj liaj
poemkolektoj en 2008, 2010, 2013 kaj 2016. Pri li kaj lia poezio ekzistas
ampleksaj eseoj de Nicola Ruggiero (La Ondo de Esperanto, 2012/10 kaj Beletra
Almanako 19) kaj de Mauro Nervi (Libera Folio, 2007). Mia nuna tasko
estas malpli vasta: nur trakti unu el liaj relative novaj poemaroj, La
fontoj nevideblaj (2010).
La
“anstataŭ-prologo” diras, ke jen daŭrigo de la poemaro La neceso
akceptebla (2008) – poemoj bazitaj sur junaĝaj memoroj, historiaj
aludoj, filozofiaj konsideroj kaj legendecaj fantazioj (...) tamen ofte kun
komunhomaj aŭ aktualaj subsignifoj. La poemoj mallongas, preskaŭ
ĉiuj estas nur unupaĝaj.
Vere
nekutimaj poemoj. Ie ĉeestas rimoj – sed ilin necesas “serĉi por
konstati ilian ĉeeston teorie” (
Eble mi –
mem verkinte dekojn da poemoj kaj centojn da librorecenzoj – tute nenion
komprenas en “moderna” poezio? Kvankam tia poezio en la rusa kaj aliaj lingvoj
estas jam jardekojn eksmoda... Eble tuj algalopos brava kavaliro kun anakondo
sur batalŝildo por proklami ke vera poezio nepre devas malhavi ritmon,
rimojn kaj laŭeble ankaŭ sencon, kaj percepti ĝin kapablas nur
elektitoj. Nu, ĉu tamen poezio estas verkata ne por legantoj, sed por
malvasta rondeto de snoboj-samskolanoj?
Invitas
min la vortoj al partopreno, (“Dilemo”, p.30) |
Ŝajne
la poeto tamen fiaskis en solvo de tiu dilemo...
La enhavo
plej diversas. Historiaĵoj antikvaj, repripenso de malnovaj poeziaĵoj
(i.a. plurfoje li revenas al hajko de la japana poeto Issa, verkitan post la
morto de ties infano – nur pli proksime al la librofino ni konjektas, kial tiu
temo doloras por nia poeto), observoj pri naturo, meditoj.
Librofine
troviĝas detalaj notoj (tre utilaj), sed ofte eĉ tiuj ne helpas plene
kompreni ĉion. Multloke vere ne klaras, kion celis diri la poeto – jen
aperas nura rakonto aŭ filozofiuma vortfluo tranĉita je kurtaj linioj,
apenaŭ perceptebla
Antaŭ
dudek jaroj mi jam donis recepton por verki modernajn poeziaĵojn: preni
ajnan mezaĝan, laŭeble kleran viron, ebriigi lin ĝis tia stato,
ke li ankoraŭ povu paroli, sed ne plu klare pensu; paroligi, registri lian
paroladon kaj surpaperigi ĝin, kun ne pli ol po tri vortoj en ĉiu
linio... Kvazaŭ speciale por komparo sur p.81 aperas proza miniaturo
“Orpluvio” (tamen, mankas gloso pri tiu vorto!), kiu perceptiĝas multe pli
bone, ol hakitaj pseŭdopoeziaĵoj.
Kaj certe
ne kun ĉiuj aŭtoraj pensoj eblas konsenti... Tamen individua
mondkoncepto estas bazo de ĉia beletro – sen tio aŭtoro eĉ ne
havus kion diri al publiko.
Vere
spritas kaj imponas la poemo sur p.108: komence kvazaŭkutimaj vortoj pri
“ŝipo ĉe la glacia bordo”, “malfavoraj ventoj kaj pejzaĝoj de
ondopintoj”... kaj subita fino:
... tamen tiaj komparoj |
La plej
bonaj poemoj de la libro miaopinie estas la soneto “Brikoj” (p.39) kaj
hajko-serio “Posttagmezo” (p.88). El repripensoj de aliaŭtoraj poemoj vere
brilas “Ni ĉiuj falas” laŭ Rilke (p.103).
Okaze de la nova invito por kandidatigoj al la literatura Nobel-premio sendita al Esperanta PEN-Centro fare de la koncerna sveda komitato, indis do (re)legi la antaŭlastan poemkolekton de la islanda bardo, pli interesan ol lia lasta titolo, Momentoj kaj meditoj. Ĉiel la legantoj de LF faris sian elekton.
Reen al:
La fontoj nevideblaj | Baldur Ragnarsson | Listo de recenzoj en Literatura Foiro | Ĉefpaĝo originala literaturo |