Daphne Lister: Ĝis nun

El n-ro 37-38, junio-aŭgusto 1976

ĜIS NUN, de Daphne Lister
kun postparolo de William Auld
eld. Esperantaj kajeroj, Manĉestro – 1976
Originalaj poemoj

recenzas Clelia Conterno

Du aspektoj estas konsiderendaj en la verketo nur iom pli ol 50-paĝa de Daphne Lister. Unu, kion ŝi diras; due, kiel ŝi ĝin diras: ĉar la blua modesta kajereto entenas multe pli ol ĝia aspekto promesas.

La sinteno de Daphne Lister al la vivo estas pesimisma. Kuras tra la versoj iu senco nea de la vivo. Sed ĝi ne estas pasiva, ne senreaga; ĝi havas la noblecon de la rekono de la “senfina vano de la ĉio”, sed vidata de ekstere; ŝi ne faras sin la centro de sia pesimisma agnosko de la vivaspektoj. Pro tio, la rekono de nur unu ismo – la abismo, tute ne malpermesas al ŝi rigardi ĉirkaŭ sin kaj trafi, kvazaŭ hazarde, la aspektojn de la realo: virinoj kiuj “eĉ ne babilas, nur ĝentile bruas” en gastejo aŭ ĉe la frizistino, aŭ, pli profunde, junulojn ŝanĝemajn kaj maljunulojn dezirantajn “vidi unu fojon plu la morgaŭon”. Ŝi turnas sin al la aliaj, “silente vokas” kaj “provas komuniki kun malmulto kara”.

Se ne estus pro tiu ŝia klopodo eliri el la memsolo, mi proksimigus ŝin al Leopardi, kiun ŝi tre verŝajne ne konas – sed kies versojn ŝi surprizige reeĥas – jen la printempa “degelo de glacio / kontraŭ racio / kontraŭ espero”; la “mondo remburata nur per tedoj”; la naturo malamika tiel, ke ĝi embuskas, kaj mirigas “ne subita mort’, sed daŭra vivo”; la “nuno efemera”; kaj tiu fina “se katastrofo mankas, mi feliĉas”, kie la “plezur’, fil’ de angoro” Leopardia entute sin kondensas.

Plie, ni retrovas en Daphne Lister la saman kontraŭfluon kiu estas en la Palinodio de Leopardi. Sed, ĉe ŝi, ĝi iĝas ne moka amareco, sed konstanta objektiva sinteno: preskaŭ en ĉiu poemo oni ĝin sentas, aŭ plene, aŭ almenaŭ percepteble, ĉar “el ŝajnoj ni konstruas, / mondon prilaboras, / kaj se la vero ne kongruas / ĝin ignoras”. Tiel ŝi, kontraŭmode, laŭdas la urban bruon, la ŝablonaĵojn de televido kaj transistoroj, la fumon, bruon, premon, kaj ne kredas eĉ al Frateco, eĉ al la Movado, eĉ al Fideleco: “perfiduloj amas la malamikon”.

Kiel ŝi traktas tiel densan materialon? Ni ne konis ŝin kiel poetinon, kaj ankaŭ Auld, kiu konatiĝis kun ŝi persone, miras, en sia postparolo, pri ŝia eco, kiu, ŝajne, ankaŭ por li estas rivelo.

Sed ŝi ne aspektas novulino. La ritmo de la verso, la rimoj kiuj floras sub ŝia plumo preskaŭ neelvokite, la skulpta beleco de la konkludoj jam indikus ŝin plenarta poetino (kaj kiu konas mian recenzistan severecon scias, ke mi ne ofte kaj ne senkaŭze ellasas min al tiaj asertoj).

Ja en kelkaj el ŝiaj poemoj estas kunpremo de konceptoj tia, ke ili fariĝas neklaraj; sed riĉeco de ideoj portis al tio eĉ pli grandajn poetojn ol ŝi.

“Tamen, temas nur pri virino”, diros iu. Sed la miraklo, la arta miraklo, estiĝas ĝuste el tio.

 

Reen al:

Ĝis nun Daphne Lister Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo