Libro enhavanta tiom da ĉio interesa kaj kortuŝa

recenzo de Vinko Ošlak

Hodler en Mostar,

de Spomenka Štimec,

eld. Edistudio,

Pisa, 2006

La plej verŝajnaj aĉetantoj de la romano Hodler en Mostar estos junaj homoj, kiuj lernis esperanton ne plu en societo aŭ klubo, por ne paroli pri lernado en publika lernejo, sed kiel interesan komputilan ludon el interreto. Tre verŝajne ili ne havas en sia hejmbiblioteko Enciklopedion de Esperanto el la jaro 1933, represita de HEA en 1986, en kiu sub la ŝlosilvorto Hodler troviĝas ampleksa prezento de la persono, kiu – efektive tute ne li, sed lia patro, kiu neniam estis adepto de nia lingvo – fariĝis la ruĝa fadeno, oni eĉ povus diri, ne vere troigante, la ruĝa ŝnuro de la libro, kiu per kelkaj paĝoj de sufiĉo apenaŭ pravigas atribui la verkon al la literatura ĝenro de romanoj. Sekve eĉ la Enciklopedio de Esperanto la nuntempan leganton ne helpos multe, kvankam tie troveblas la baza orientiginformo, ke Hector naskiĝis en la sama jaro, en kiu aperis la Unua Libro de Zamenhof, kaj lernis la lingvon samtempe kaj samloke kun alia grandulo de nia lingva historio, Edmond Privat. Hector Hodler kunfondis la centran UEA kaj faris la revuon Esperanto tutmovada organo, redaktante ĝin dum 13 jaroj. Hodler inventis la ĝis nun funkciantan "konsulan" reton de reciproka helpo al esperantistoj, vojaĝantaj tramonde aŭ serĉantaj nepran bezonaĵon. Nun lia ideo realiĝas kiel delegita sistemo ĉe UEA kaj kiel Paaporta servo speciale por gejunuloj ĉe TEJO.

Unu el probable kvin plej gravaj granduloj de la esperanta historio apud Zamenhof: Privat, Waringhien, Kalocsay, Lapenna... Hector Hodler mortis nur du jarojn post sia fama patro Ferdinand, en la jaro 1920. Sian havaĵon li heredigis al UEA.

Por eviti la unuan konfuziĝon, estu al mi permesite mallonge resumi la bazajn historiajn faktojn pri la ĉefa rolulo, eĉ se li fizike aperas nur en la unua triono de la libro kaj poste nur plu spirite kaj memore, kaj paralele de ties filo, kiu almenaŭ al esperanto-veteranoj devas esti konata nomo. Li naskiĝis 14an de marto 1853 cn Berno kaj mortis 19an de majo 1918 en Ĝenevo. Li kreskis en tre maloportunaj cirkonstancoj.

Lia patro, lignaĵisto Johano Hodler, frue mortis pro ftizo. Lia patrino edziniĝis denove al dekorkolorigisto Gottlieb Schüpbach kaj mortis jam en 1867, postlasinte ok orfojn. La plej aĝa filo Hector jam 12-jara transprenis la laborejon de sia duonpatro, kiu pro alkoholkonsumo ĝin ne povis plu mem prizorgi, kaj vivtenis la tutan familion. Estinte 18-jara li fariĝis lernanto ĉe la pejzaĝisto Ferdinand Sommer, translokiĝis al Ĝenevo kaj kopiis klasikaĵojn en la muzeo Rath, kie lin malkovris Barthélemy Menn kaj lin faris sia disĉiplo en pentrado. Li studvojaĝis Hispanion, kie li konatiĝis kun la verkoj de Velázquez. En 1885 li havis en Ĝenevo – Cercle des Beaux-Arts – sian unan personan ekspozicion, la sekva okazis en Berno 1887, kiam naskiĝis lia filo Hector. Lia sukceso venis per la bildo La nokto ( 1889). Dum la mondekspozicio en Parizo 1900 Hodler akiris ormedalon pro tri ekspoziciitaj bildoj. Li fariĝis unu el la plej gravaj pentristoj en Eŭropo kaj la plej grava ĝis niaj tagoj en Svislando. Li fariĝis membro de la viena, berlina kaj munkena secesioj. Sed pro lia protesto kontraŭ la germana bombardado de la katedralo de Reims komence de la unua mondmilito li estis elĵetita el ĉiuj germanaj artaj societoj. Tiom nur skize, por pli facile legi kaj kompreni la libron pri kiu ĉi tie temas.

Por esperantisto de tiarango kiel Spomenka Štimec jam ne povus esti tento sed simpla donitaĵo, fokusigi la vivon kaj pluan spiritan ĉeeston de Ferdinand Hodler tra la lenso aŭ eĉ prismo de lia filo Hector. Ne estis komuneco inter la patro kaj la filo en ilia okupiĝo, sed jes en ilia nobla karaktero. Tamen Spomenka Štimec, antaŭ ol esti aktivulo favore de la lingvo, same kara al ŝi kiel al Hector, estas verkisto, kiu la lingvon uzas por esprimi la mondon normalan, ne tiun miniaturan de la tutmonda esperantistaro. Ŝi en sia libro ne prisilentas la cirkonstancon, ke esperanto fariĝis obsedo de Hector Hodler, sed ŝi tion montras en nur kelkaj ĉapitroj kaj el tio ne tiras konsekvencojn por sia libro. Ŝin ne interesas la sorto kaj perspektivo de la amata lingvo – ŝi ekspluatas ĝin simple, kiel ĉiu nacia verkisto senbride ekspluatas sian gepatran lingvon, ne unuarange por glorigi ĝin, sed por glorigi la vivon en ĝia nekredebla intrigriĉeco. Tiel same Spomenka Štimec, kvankam laŭprofesie esperantkultura organizanto, en sia vera senditeco, helpe de siaj veraj talentoj, ekspluatas 1a lingvon de Zamenhof por esprimi la kapricemon de la vivo, manifestiĝanta per la sorto de Ferdinand Hodler kaj la damo. Kaj tiu damo, Jeanne Charles, fariĝis la fokusa instrumento de 1a verkistino Spomenka Štimec. Ne movada, bonŝance, sed verkista, pure arta elekto! Ne grave, ĉu ŝi konscias, mi supozas ke jes, sed la plej granda komplezo, kiun oni povas fari al iu lingvo, estas: ekspluati ĝin.

Legado de iu ajn libro de Spomenka Štimec finiĝas ne per literaturteoria emo difini la -ismon de ŝia verkadmaniero, tekniko, la skolon, al kiu ŝia arto povus esti atribuita, sed per simpla nedifinebla ĝuo super unu el mil kaj centmil variacioj, en kiuj la homa vivo kaj sorto manifestiĝas surmonde. Ŝia verkista talento estas sufiĉe elstara, por ke ŝi povas riski verkadon en simpla senpretenda kaj sentruka rakontado, kiel iu, kiu vere vidis la mondon, post sia reveno laca de ĉiuj vojoj sidas en sia bone hejtita ĉambro kaj rakontas al siaj familianoj pri la viditaj kaj spertitaj aĵoj. Tiel ŝia lingvo estas natureska, sen neologisma plago, sed same sen la skemisma plago, ĝuste tia por simple, tamen metafore kaj alegorie riĉe rakonti. Mi mem bezonis multajn jarojn kaj spertojn por, tenante la hebrean vortaron de la Malnova Testamento kaj helenan de la Nova enmane, fine ekkoni, ke la riĉo de la rakonto ne paralelas kun la riĉo de la vorttrezoro.

La kvalito de ŝia prozo estas io, kio povas daŭre esti laŭdata ĉe Goethe kaj aliaj klasikuloj de eŭropa prozo, sed ŝajnas eksmodiĝinta nuntempe: la senaltruda kaj senpretenda kapablo instrui, klerigi, pensriĉigi. En germana literaturkritika tradicio, eĉ en la angla, tio nomiĝas Bildungsroman. Ni legu unu el eblaj difinoj: En kleriga romano ankaŭ la leganto, ne nur la heroo de la romano akiru klerigadon – kaj tio okazas per la klersupereco de la aŭtoro. La heroo estas ofte plena de idealoj, naiva kaj juna kaj tiel en kontrasta rilato kun la ĉirkaŭmondo, kies rezulto estas nekomprenemo kaj forpuŝo ambaŭflanke. La renkontiĝo kun malmola realo dum la romanintriga fluo influas la evoluon de la ĉefa rolanto. Fine de tia evoluo estiĝas harmonio inter la rolulo kaj ties medio; li/ŝi fariĝas la parto de la mondo, kiu komence estis kontestita. Plia karakterizo estas, ke je gravaj punktoj okazas retrospektivo, por pli klare atentigi pri la evoluo. (Ralf Gantauer, el interreto)

Multaj elementoj de ĉi tiu difino certe validas ankaŭ por la verkmaniero de Spomenka Štimec, tamen ne la menciita pretendo esti klere supera al sia leganto – ĝuste tion ĉi la aŭtorino el Zagrebo certe nek sentas nek faras. Ni diru sincere: ĉu la klernivelo de nia juna generacio vere estas tiom enviinda, ke oni riproĉu al literatura verko paralelan klerigan efikon?

Hodler en Mostar de Spomenka Štimec fukcias kiel filma muntado. Ni havas scenejojn: Ĝenevo, Mostar, Berno, Ĉikago, Montrealo, Belgrado (la aŭtorino uzas: Beogrado), Niŝ, Sarajevo. La rakonto neabrupte, tamen punktŝanĝe saltas de unu scenejo en la alian, kio sukcese kontribuas al la drama tensio.

Jen la intrigo en kelkaj frazoj – nia mirinda instruistino pri muziko tiamaniere al ni rerakontis la enhavon de la operoj – por pli bone kompreni la sencon de miaj prijuĝoj:

Post la disiro de Ferdinand Hodler kaj Augustine, la patrino de lia filo Hector, li en sia ateljero ekkonis kaj baldaŭ ankaŭ en la biblia senco ekkonis f-inon Jeanne Charles. Ŝi fariĝis por li ne nur la plej grava modelo, sed ankaŭ la plej grava homo entute, lia amatino kaj prizorgulino en ĉiutagaj bezonoj. Tamen iam la kapricemo de ambaŭ roluloj interpuŝiĝas kaj la bela Jeanne simple malaperas el la vivo de la fama pentristo Hodler. Kaj baldaŭ prezentis al sia majstro kaj antaŭa mastro sian edzon, dirigenton Andreo Cerani. Iom poste la modelo Jeanne revenis pozi. Kontraŭ pli alta prezo. Estiĝis junvirina vizaĝo por nova 50-franka svisbankbileto. Efektive, ne nur en la romano. Interakte renkonto de Hodler, entrajne, kun francino Valentine, laŭdire granda amo kaj muzo. En Krakovo admira renkontiĝo de kroata instruistino Antonija Jozičić kun Hector. Ili eksperimentis, kiamaniere funkcias esperanto intimduope. Kongreso en Krakovo; Zamenhof distancigas sin de ĉiuj aŭtoraj kaj gvidaj rajtoj rilate esperanton. Kiu konas tion? Revuo de la unua esperanta elito. Komence de la mondmilito mortis la dirigento, edzo de Jeanne, sinjoro Cerani. Kaj Ferdinand Hodler perdas sian grandan amon Valentine, ilia filino Pauline baldaŭ iĝos orfo. Meze de la milito en la militista hospitalo de Ĝenevo, prizorgita de ruĝkrucanoj, inter ili de la volontulo Jeanne, renkontiĝo kun serbarmea volontulo el Mostar Meho Ćišić kun kuglovundita gambo. El lia parolema buŝo elŝutiĝas la tuta dramo de la serba armeo, fuĝinta tra Greklando kaj Albanio ĝis la insulo Korfuo. En la jaro 1920, du jarojn post la morto de Ferdinand Hodler kaj la jaro, en kiu mortis lia filo, la gravega esperantisto Hector Hodler, Jeanne kaj Meho el Mostar geedziĝas en Ĝenevo. Hodler ĉeestas nur plu per siaj bildoj. Meho Ćišić fariĝas diplomato de nova ŝtato, Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (Jugoslavio). Sekvas serio de diplomataj enposteniĝoj en Usono, Kanado, voko al Belgrado, vizito ĉe la gepatroj de Meho en Mostar en 1938, konatiĝo kun la Malnova ponto (Stari most), konstruita de turkoj en 1566; nova voko al la sudserba urbo Niŝ, denove en Mostar dum la dua mondmilito, kiu tamen ne detruis la markon de la urbo, ĝian antikvan ponton. En 1955 mortis Jeanne. Baldaŭ poste, legante la taggazeton Politika, ĉetable mortis Meho. La nevino de Jeanne, Emina, gvidas ekskurson al Mostar kaj volas montri al siaj klientoj bildojn en la muzeo, devenintaj de iu fama pentristo, kiu pentris ŝian onklinon Jeanne. En 1992 milito en Bosnio kaj Hercegovino. Bombarditaj la institucioj en Sarajevo kaj en Mostar. La ponto detruita de grenadoj. Sed el ruinoj leviĝas la kolekto de Hodler, deponita en la muzeo de Sarajevo, kaj ĉirkaŭiras gravajn galeriojn: Labako (Ljubljana), Zagrebo, fine Svislando.

Jen tio estas la ligo inter Svislando kaj Hercegovino, inter Ĝenevo kaj Mostar. Ligo homa, ligo ama, ligo mortada, ligo iluziplena kaj esperoplena.

Estas vero, ke la filmoanalogia tekniko en la fina parto de la libro ne estas tiom preciza kaj detaloriĉa kiel cetere. Hodler en Mostar estas unu el tiuj libroj, kiu povus esti pli ampleksa sen danĝero fariĝi teda. Leganto probable emus adiaŭi de Hodler kaj lia arto, de la personoj, ligitaj iam kun Hodler, manpreme kun novgeneraciaj homoj, kun kiuj oni povus identiĝi, ne kun iom deekstera raporto. Sed en la kazo de la libro, enhavanta tiom da ĉio interesa kaj kortuŝa ni ne plendu pri eroj, kiuj eventuale mankas. La tuto valoras esti legita ne nur unufoje.

 

 

Reen al:

Hodler en Mostar Spomenka Štimec Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo