HURA!

HURA! de Julio Baghy

eld. HEA-Budapeŝto, 1986 (represo)
recenzas Marc Binche

110 dec 1987

"Hura"! Milfoje "Hura"! Kia majstra leciono! Kia profunda pensulo, tiu Julio Baghy!

Jen leginda kaj neforgesebla verko. Sed kiel ĝin klasifiki? Ĉu romano, ĉu eseo, ĉu rakonto aŭ alia afero? Malfacile tion diri, ĉar oni renkontas ĉiujn ĉi ĝenrojn en la verko de Baghy.

Sub formo de romano, kvankam li mem atentigas nin pri tio - ne romano, li diras, sed grimaco - la aŭtoro priskribas la homan socion kaj ĝian plejsekreton per akraj kaj nerefuteblaj vortoj. Kaj per tio, li atingas la profundecon ĉu de la eseo, ĉu de la tezo.

La historio de la mondfama dresisto Wilhelmo Graŭer kaj la konsekvencoj de lia forpaso estas nuraj pretekstoj por analizi la sintenon de la homoj kontraŭ tiu grava evento, kiu riĉigos lian naskiĝurbon. Sed ili devos plenumi nepenseblajn agojn - kaj kiel ilin eviti sen, tamen, malrespekti la postulojn de la testamento?

La urbestro, la notario kaj ĉiuj eminentuloj de la urbo cerbumadas por scii kion fari, kiel kaj kiam. Kaj, antaŭ niaj okuloj, viciradas ĉiuj tipoj de la socio, kies nura celo estas: la riĉeco! Kaj kiel Baghy bonvolas nin averti: Surventre kuŝantoj antaŭ la mon’, ĉi tiu verko parolas pri vi: ne legu do ĝin!

Sed tiuj, kiuj ĝin legos, renkontos diversajn figurojn kaj, volenevole, ili devos akcepti la grandvalorecon de la verko.

En ĝi troviĝas filozofia etoso, kiam la aŭtoro sin demandas: kio estas la homaro? ĉu besthomoj, ĉu hombestoj? Kaj sekvas sciencoplena rezonado pri la sinteno de la homoj, de la bestoj kaj de iliaj ecoj en komparo. En ĝi troviĝas kritikaj paĝoj koncerne la sintenon de la eminentuloj por proprigi al si la riĉaĵojn de la forpasinto. Kaj en la maniero trakti ĉion ĉi, kia grandega leciono!

Kelkfoje, oni havas ankaŭ la impreson legi spionromanon, eĉ histori-rakonton, kaj eble la miksado de tiom da ĝenroj estas iomete ĝena. Ĝi pensigas pri entenilego, kiun uzas la aŭtoro por enverŝi ĉiujn siajn pensojn. Sed tio ne tro gravas, ĉar la ĉeno de la penso de Baghy, t.e. ke la vivo ne estas mono, retroviĝas dank' al Koŝelev kaj Tamara. En tiuj ĉi figuroj Baghy personigas la kredon en la vivo, la bonkorecon, eĉ ian naivecon. Ili ĉarmigas la verkon kaj, kontraŭ la hontindeco de la aliaj rolantoj, alportas vivodonajn sentimentojn.

Jes, la aŭtoro akre kritikas la socion sed, samtempe, tutkore amas la homojn. Nur por enprofundiĝi en la motivigojn de la aŭtoro, eĉ nur por tio, oni devas legi Hura!

Domaĝe! La prezentado estas neperfekta, kuŝas en la teksto tro da preseraroj kaj la erarlisto montriĝas nekompleta. Ĉiumaniere, kiel eble plej rapide legu kaj legigu la romanon, kaj plengorĝe kriu: "Hura! hura! milfoje hura!"

Dankon, sinjoro Baghy, por viaj grimaco kaj sentoplena lango-montro!

 

Reen al:

Hura! Julio Baghya Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo