Gramatik(l)aj dornoj en roza insulo

Insulo de revoj de Manjo Austin
eld. Edistudio Pizo, 1989 (la romano estis premiita de Esperantlingva Verkista Asocio).

recenzo de Judita Schiller

Ĉiuokaze, la enkonduko estas interesa. Leginte ĝin, oni ekhavas emon por demandi: se la subskribinto havis tiom da duboj, finfine, kial li donacis sian benon al la eldono?

Ni citu lin iom: Ĉu roza, porvirina, senpretenda literaturo? Eble...

Nu, ĉu roza? Mi dirus: jes, temas ja pri bone konata amsituacio. Ĉu porvirina? Mi (virino) nun tuj ofendiĝus; sed se temas pri tio, kiom da spaco en la libro okupas partoj kie Tereza flegas sian korpon; elektadas inter jupoj, bankostumoj, kalsonetoj; estas kapobatata de rozodoroj kaj parfumoj - tiam mi denove jesas. Ĉu senpretenda? Tion ni lasu, niveloj de pretendo estas ja diversaj...

Ni citu plu: Eble kelkaj fajnpalataj kritikistoj sulkigos la brovojn. Fajnpalata kritikisto mi ne estas, nur unu el inter la legantoj (kaj tion mi eĉ emfazas), sed la konsilon, sulkigi la brovojn, mi akceptas. Klarigo tuj sekvos.

Nur unu lasta citajo ankoraŭ: Plurfoje mi min demandis perplekse ĉu la verdlingva beletro pretendas esti supera, pli arta, pli selektiva ol la (grandaj) nacilingvaj. Persone mi estus tre ĝoja se iam ĝi sukcesos esti samnivela. Konsentite...

Kio ne plaĉis do?

Legi pri amo, pasio, virina animo en si mem ankoraŭ ne estus malagrable. Tian libron mi eĉ rekomendus al miaj gelernantoj, por "ruze" alkutimigi ilin al legado. Se nur tiuj ruĝaj rozoj (por esti fidela al la atmosfero de la libro) ne tiom pikus, pli klare: se ĝi lingve ne tiom ĝenus!

Por ĉiuj "tradiciaj" gramatikaj eraroj facile oni trovas ekzemplojn:

...du junulinoj, kiu...

...ŝi reiris al la ĉambro kaj kuŝis sur la liton...

...ŝi...komencis vestigi sin.

Tereza finis la portadon de la teraso...

Li etendis sian brakon kaj tiris ŝin al li (anst. si).

Ridetante li evitis la tukon svingata de Anna-Maria.

Maltrafe, malĝuste elektitaj vortoj jen ridetigas, jen meditigas la leganton:

Mi kolektos vin je la naŭa kaj duono.

...Renato surfaciĝis inter ili...

...estis rave, en tia vetero, meti nur kalsoneton sub la kotona robo.

Jen ankoraŭ frazo kiu certe mobilizas ies fantazion: La potenco estas leviga al mia spirito.

La frazokonstruo estas ofte tro komplika, sekve la frazoj fariĝas pezmovaj, malfacile kompreneblaj:

Mi kredas ke estante li, ankaŭ li vidas en vi pli ol vi opinias!

Mi jam diris pri mia kredo, ke li reciprokas miajn sentojn, kaj tio iomete timigas min, ĉar ŝajnas ke mi havas potencon ĉe li, ke li estas tre vundebla ĉe mi.

De malantaŭ ŝi aperis mano portante la sukeron. Ŝi turnis sin kaj trovis ke estas Renato, kies alvenon sur la terason ŝi ne rimarkis, kiu proponis.

La maniero kiel oni formas frazojn, esence estas jam afero de stilo. Krei atmosferon, reprodukti sentojn, humoron, M. Austin kapablas. Tamen, ofte oni havas la impreson ke la figuroj parolas kvazaŭ ekster sia rolo. Venu emocio, venu neatendita ĝojo aŭ malĝojo, ekscito aŭ pasio - kutime restas la dece findiritaj, pripensitaj, longaj, kunmetitaj frazoj. Interjekcioj, elipsoj - apenaŭ.

Verŝajne estas sekvo de tio ke oni kelkfoje sentas la guston de certaj lingvoinstruaj libroj, kies aŭtoroj evitas uzi ordinarajn frazojn de la vera viva lingvo, timante akuzojn pri malkorekteco. Aŭ ĉu du intimaj amikinoj babilas vere en la sekva stilo?: Nu, sidiĝu, mi petas... Ni deziras ke vi estu tute komforta (!) kaj ĝuu la restadon ĉe ni. Estas vere granda honoro por (!) gastigi vin en nia hejmo.

Aŭ, ĉu paro eĉ pli intima, dum enlita kunesto, konversacias kvazaŭ laŭtlegante toston?: Karulo mia, ambaŭ niaj vivoj estas pli riĉaj pro nia amo. Nia apartiĝo kreos senfinan mankon ĉe ni, sed ĉar tiu amo naskiĝis kaj ekzistas, ĝi ekzistos por ĉiam. Ni sciis, ke ni havos mallongan tempon kune, kaj en tiu tempo ni trovis grandan ĝojon. Ni ne estu tristaj ĉar spirite ni estos ĉiam kune.

La prezentitaj simptomoj supozigas ke la aŭtoro - volenevole - ofte uzis kliŝojn de la gepatra lingvo; aliflanke, verŝajne, ŝi ne havis la kuraĝon pli libere, elaste profiti la eblojn de la parolata esperanto.

Rilate ŝian stilon, mi rekomendus al Manjo Austin ke ŝi ekhavu tiun necesan kuraĝon; rilate ŝian lingvaĵon, ke ŝi invitu multe pli rigoran - kaj certe ne samlandan - lingvan reviziiston.

 

Reen al:

Insulo de revoj Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo