Unua paŝo al plia famo

recenzo de Wolfgang Kirschstein
en Literatura Foiro 170/decembro 1997

Kanto de telegrafistoj, de Josip Velebit, eld. BERO, Berkeley, 1996

Jen libroforma debuto de 85-jara verkisto - tiujn strangaĵojn kapablas produkti la esperanta literaturo. Ĝia verkinto, Josip Velebit, tamen ne estas nekonata en nia kulturo. Liaj verkoj aperis antaŭe dise en antologioj, legeblas sur flaviĝintaj paĝoj de gazetoj kaj nun, finfine, kiel libro.
Velebit verkas ankaŭ en la kroata lingvo. En la libro mankas informoj, bedaŭrinde, pri la rilato inter la nacilingva kaj la esperanta verkado. Estus interese scii, ĉu li tradukas siajn kroatajn verkojn en esperanton (aŭ inverse) aŭ ĉu li verkas rekte.
La temo de kelkaj verkoj estas nepre esperanta, kiel ekzemple "Eppur si muove" (pri vojaĝo al la 44a UK en Varsovio 1959, verkita en 1990).
Tiu movo ne rilatas al steloj, sed al la feniksa rekonstruo de Varsovio post la Dua mondmilito:

"dum staris mi senmove
kun tre tenera pia sentinund',
nur flustravoĉe buŝ': 'Eppur si muove'
eligi povis el animprofund'."

Milito estas ne malofta temo en la poemoj de Velebit. Legu ekzemple la tre densan "Milito", en kiu li kapablas bildigi malvortoze la teruron de la milito kun noktaj sirenoj, homoj hastantaj kelen kaj infana angoro - ĉio en kvin linioj.
"Kanto de telegrafistoj" mem estas ĥorkanto pri mesaĝoj zumantaj tra telegrafoj. Jen unu el tiuj mesaĝoj:

"Al am', al am' soifas niaj koroj,
al ĝia fort' je ĉio plej supera,
por ke la ĝojo ekregu en animo
kaj homo torturita, sur ĉi tero
eksentu iom da ĉiel' surtera."

Ĉu tio estas programo? Iasence jes, sed feliĉe Velebit elĵetas sian kredon tiel afiŝe. Lernanto de la estetiko de Rilke nur malofte permesas tion al si. La graveco de Rilke estas evidenta. Velebit dediĉis eĉ poemon al li:

"Per la soleco sin konsoli [...]
Kaj memorigi sin pri tio:
Ke super mia sort' viglas
Kun mole etenditaj manoj,
En mut' senfina de l' ĉiamo,
La olda Dio."

Do, jen nova temaro de la poemaro: Spleno ("Espero lasta min forlasas"), Aŭtuno ("Aŭtune malsanul' foriras"), Kanto de maljunulo, Noto pri unu tago ("Malĝojo min aŭtune kaptas"), Foriro, Fraŭla deprimo ("Indulgu min, destin' kruela").
Pri tiuj poemoj Velebit ligas sin al tiu literaturo de la 19a jarcento, kiun oni poste nomis dekadenca. "Spleno" ja estas favora vorto de Baudelaire. Sed liaj poemoj tamen ne hantas la plenromantikajn figurojn de Byron kaj Puŝkin. Velebit estetikigas (kiel Rilke) la realan vivon.
Plej sukcesas la senrimaj poemoj de Velebit. La kiraso de la formo, disciplino kaj bridilo, ŝajne ne tro taŭgas por la muzo de Velebit. La rimoj estas tre ofte adasismaj, foje asonancaj. Jen li tordas la vortordon, jen estas ritmaj stumbletoj.
Espereble vi jam rimarkas, ke mi ne ĉasas preserarojn, sed tamen necesas kelkaj vortoj pri la ekstera aspekto de la libro. Ĝi aspektas simpla, sed plaĉa. Tamen mankas vere bona editorado kaj precipe lektorado flanke de Eldonejo BERO. La "Gazelo" sur p. 63 estas tipografie fuŝita. (Kaj cetere: kial "gazelo", se gazalo jam ekzistas en PIV kaj Parnasa Gvidlibro?) Mankas ankaŭ klarigo de kelkaj konceptoj: kiu estas Nabulione (p. 48) kaj de kie scias ne-kroata knabo pri Pepo Klum?
En "Kanto de patrinoj" la poetika efiko dependas de (kroatdevena?) neologismo en la lasta linio.
Velebit ŝatas uzi jun- prefikse, ekzemple jun-ino, kio estas iom strange por mi.
Sed tiuj rimarketoj neniel malgrandigu la grandan lokon en nia parnaso. Tiu kolekto estas espereble la unua paŝo al plia famo de Josip Velebit.

 

Reen al:

Kanto de telegrafistoj Josip Velebit Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo