Nekutima verko releginda

recenzo de Nicolino Rossi

en revuo Literatura Foiro 172/aprilo 1998

Karnavale - maskita rakonto, de Abel Montagut, eld. IEM, Vieno, 1997

Abel Montagut konaĝis al mi per la majstroverka epopeo "La poemo de Utnoa", kiu markis mejloŝtonon en tiuĝenra poezio kaj plue rivelis poezilingvon altgrade kulturitan kaj emociplene vibrantan. La sama aŭtoro nun aperigas 60-paĝan volumeton "Karnavale - maskita rakonto", iaspecan mozaikon de versoj, prinotaĵoj, versklarigoj kaj du "Don Kiĥoto"-noveloj. La tuto, priskribante karnavalfestadon en katalunlingvaj landoj, iel primaskas alegorion pri alilingvigo de difinita kulturo. Kion fakte celas la aŭtoro per tiu "maskita rakonto"?

La rakontoteksaĵo

Karnavalo estas laŭdifine la periodo inter Kristnasko kaj Karesmo. Laŭkutime ĝi startas ĉe Epifanio kaj finiĝas la mardon antaŭ la cindromerkredo, t.e. la karesmokomenco. Tiuperiode preskaŭ ĉiuj landoj kun kristandevenaj kulturfonoj festas karnavalon per distraĵoj, maskeradoj, ludoj, ŝercoj, diboĉoj pli malpli ĝuigaj; sed karnavalo oni nomas plurlande ankaŭ tiun homgrandan pupon, kiu personigas burleske la emojn kaj malvirtojn homajn, laŭ specifaj trajtoj de apartaj landtradicioj. Abel Montagut, kompreneble, fokusigas sian atenton ĉe la karnavalritoj okazantaj en katalunlingvaj teritorioj, de Andoro, tra Hispanio kaj Francio, ĝis la Algero-regiono en la itala Sardinio. Sed, pri tio ni nur ekscie legas en la "postnotoj", ĉar la rakonton teksas blankaj kaj rimitaj versostrofoj, kiuj disfadenigas la rolon de la karnavalorganizaj komitatoj, de ties ĉefroluloj, de la karnavalpupo kun popolaj dancoj kaj kantoj, sed ne laste kaj eĉ ĉefe, substrekas la gravecon de la karnavalperioda alilingvigo de la popolo. Jes ja, alilingvigo: ĉirkaŭ tiu koncepto pivotas la tuta versrakonto priskribanta la bizaran festadon. La karnavalestro ordonas senapelacie, ke la popolo forlasu sian tradician, barbaran lingvon kaj tuj alprenu kaj parolu la noble universalan lingvon Balibalo, plej konatan kiel Pŝkibalo. En ĉi lasta idiomo eĉ aperas tuta poemo pri kies signifo vi ne demandu, ĉar certe mi ne kompetentas pri misteraj kriptolingvoj. Etimologie analizinte la lingvonomon Balibalo, ĉu ne aperas, almenaŭ sone, la etimo "babelo", do iu konfuza intermikso de lingvoj, iu volapukaĵo burleska, ja kunagorda al la burleskaĵoj karnavalaj?

La aŭtoro, tamen, sur la vibroj kaj vojturnoj de burlesko intencas nin konduki al pli serioza prikonsidero de popolkultura alilingvigo, kiu fakte okazas pli malpli rimarkate, kaj verŝajne pli videble, en katalunlingvaj landoj. La karnavalpupo, aŭ karnavalulo, bruligota aŭ enterigota festofine simbolas la nacion, kiun la festanta popolo primaskas kaj banaligas eĉ per ŝajnigo de kompleta alilingvigo. En la nuna kunteksto de agoniantaj lingvoj kaj kulturoj, "Karnavale" reprezentas la volontan forlason de propra lingva identeco fare de senzorge maskita popolo. Dum la karnavalaj ritoj nur la sorĉisto, la vere homa karnavalulo, defendas la nacian idiomon kaj kulturon. Sed kiel la karnavalpupo estos destinita al enterigo aŭ forbruligo, tiel la defendanto de sia nacia kulturo fiaskos aŭ pereos ĉe sia entrepreno, dum la cetera popolo akceptos senzorge maskigon de siaj lingvaj kutimoj. Kontraste kun la temoj pri alilingvigo en la vers-rakonta parto, volumfine aperas du noveloj pri "Don Kiĥoto", kiu tute ne komprenas la alikulturecon kaj alilingvecon de najbara popolo - kion li konsideras sorĉaĵo.

Tiamaniere la du ĉefideoj enlibraj: alilingvigo de iu popolo kaj nekompreno pri la specifeco de alilingva popolo - kontrastiĝas kaj meditigas pri iu rolo de la internacia lingvo.

La rakonta poezilingvo

Abel Montagut bone regas sian poetmetion kaj liveras ĝuindajn versojn, ĉu kiam li blankverse variigas ritmon kaj prozodion, ĉu kiam li per rimitaj versoskemoj kaptas la leganto-atenton kaj nin entrenas en sian poezimondon. De aleksandro al dekunusilabo, de naŭsilabo al libera verso, li ekspluatas riĉan metrikan gamon por enetosigi la karnavalpriskribojn de la kataluna tradicio. Li pledas, ke

"Necesas, do, paroli inde,
nian loklingvon foriginte."

ĉar

"babilos ni en l' idiomo
(odora je matura pomo),
kiu nomiĝas Balibalo
kaj, plej konate, Pŝkibalo."

Ŝerce sed senrefute la aŭtoro mergigas nin en lingvan sorĉaĵon. La tekstobeligaj komparoj, tiom eminente kaj vervstile ekspluatitaj en lia "Poemo de Utnoa", reaperas, foje, ankaŭ ĉivolume por svinge plisonorigi la poemcitron, kiel ĉe ero (278):

"aŭ kiel homo kiu ne protestis
transplanton de la lango ĝisradike,
pri kio li fieras kokerike...
same al ni neniom devas ĝeni
elradikigi nian lingvon tute,
senplende ĝin forgesi absolute..."

Hoj, jen! Denove vorticumas prilingva karnavaltemo! Sed la poeto eĉ kapablas alsori al pli intima kunvibro kun la elementoj kaj kanti pri la ĉirkaŭmondaj fenomenoj laŭ tropoj freŝlingve simplaj, sed des pli efikaj:

"Mateno multemana,
multevoja, hele kanta.
Mi amas vin! Se vi
spilos mian koron
por elfluigi sangon,
vi trovos sole fangon."

El la poeta sorĉistmaniko magie plu elbobeniĝas la kvazaŭ galimatie simplaj popolkantoj, kiuj envortigas fabelojn kaj legendojn de verŝajne pratempaj popolbardoj. Ili kutime priskribas la testamenton de l' karnavalulo kaj ties detruon per taŭgaj kornobatoj aŭ forbruligo. Sed la aŭtora lerto ĉiam sukcesas enplekti verse sian personan poettembron, sian apartan vortsonoron, foje cizelante fajnan juvelon.

Nekutima verketo, re- kaj releginda por spirita ĝuo kaj meditinstigo.

 

Reen al:

Karnavale Abel Montagut Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo