"La krimo" ne puninda,

sed laŭdinda

recenzo de Oleg Izjumenko

La krimo de Katrina, de Sten Johansson, eld. Al fab-et-o, Skövde 2001

Inter aliaj libroj de la "facillega" serio de la sveda eldonejo Al fab-et-o plej laste aperis la rakonto La krimo de Katrina de Sten Johansson. Ĝi ne pretendas estiĝi nova Gerda Malaperis; la aŭtoro mem atentigas ke ĝi ne estas lernolibro, sed rakonto kun la intenco distri tiujn, kiuj lernis la bazan esperantan gramatikon kaj la plej bazan vortaron. La principo de la strukturo estas sama kiel en Gerda: la unuaj ĉapitroj estas la plej facilaj, la lastaj malplej. Kaj kvankam la verko povas ŝajni havanta pli didaktikan ol distran intencon, la rakonto mem estas sufiĉe amuza!

Verdire, mi ne tre volonte eklegis la libreton, ĉar tiutempe mi estis en la mezo de la esperanta traduko de Ga kaptita universo de Harry Harrison. Sed jam post la dua ĉapitro de Katrina mi mem estis kaptita! La rakonto estas vigla, kun oftaj surprizaj turnoj de la historilinio (ekzemple, dum mi legis la trian ĉapitron titolitan Kiu malaperis? mi terurigite pensis: Ho ne, nur ne la sama banalaĵo! Sed la aŭtoro havis sufiĉe da humuro por nur aludi tiajn kvazaŭ evidentajn turnojn, kaj efektive eviti ilin). Fine la rakonto subite fariĝas tute serioza, pensiga eĉ. Kaj laŭ la tuta libro la aŭtoro starigas plurajn moralajn dilemojn kaj metas siajn protagonistojn en etike neklarajn situaciojn. Estas laŭdinde ke la lingvaĵo estas tiu de la praktike uzata, parolata, hodiaŭ vivanta esperanto. Oni povas renkonti eĉ kelkajn neologismojn kaj ne-PIV ajn vortojn en ĝi. Sed ili estas ja nur kelkaj. Ĉefe la ĉapitroj uzas simplajn kaj oftajn vortojn, facilajn gramatikajn formojn kaj frazojn kun simpla strukturo. Post ĉiu ĉapitro la aŭtoro glosis ĉiujn novaperintajn vortojn (kompreneble iliaj klarigoj estas en esperanto - la libro celas internacian legantaron). Tre interesa ŝajnas la proponita de la aŭtoro klasigo de ĉiuj vortoj en la rakonto. Surbaze de tiuj el la Baza Radikaro de la Akademio kaj de 665 plej oftaj morfemoj de parolata Esperanto, ĉiu el kiuj havas proprajn kaj avantaĝojn kaj malavantaĝojn, li sukcesis fari propran klasigon. Sep grupoj de morfemoj estis difinitaj ĉi tiel: A: Grupoj 0-2 el la Baza Radikaro (BR), kiuj estas samtempe inter la 315 plej oftaj parolataj morfemoj (pop). B: Grupoj 3-4 el BR, kiuj estas samtempe inter la 665 pop, plus restantaj el grupoj 0-2 el BR kaj el la 315 pop. C: Restantaj el grupoj 3-4 el BR kaj el la 665 pop. Ĉ: Grupoj 5-6 el BR. D: Grupoj 7-9 el BR. E: Ceteraj radikoj el PIV F: Ne-PIVaj radikoj. La tuta vortprovizo de la verko estas ĉirkaŭ kvin mil unuoj, la plej granda parto da kiuj apartenas al la grupo A, kaj ĉiuj aliaj malpligrandiĝas laŭ la ordo. Gramatike la ĉapitroj 1-2 konsistas nur el mallongaj ĉefpropozicioj kun as- kaj is-formoj de la verboj. De la tria ĉapitro aperas malmultaj simplaj subpropozicioj (ĉefe kun ke), kaj os-formoj de la verboj. Us-formojn oni trovas de la kvara ĉapitro, kaj u-formojn de la kvina. Poste aperas la refleksivo sia, pli multaj subpropozicioj kaj iom pli longaj frazoj. Participoj en la verko tute ne aperas.

Mi kunportis la libreton al unu el miaj lecionoj de la progresiga kurso (ĝin ĉeestas finintoj de diversaj elementaj kursoj de esperanto) kaj ni kune legis unu ĉapitron kaj provis diskuti ĝian enhavon. La eksperimento evidentiĝis sukcesa multaj jam tediĝis pri Gerda kaj ŝatis sperti ion novan des pli pli modernan, dank' al la trafe elektitaj de Sten Johansson situacoj, aperantaj sur la paĝoj de la rakonto. Ĝi vekis intereson ankaŭ inter miaj konataj instruistoj de esperanto ankaŭ ili volus uzi ion freŝan por siaj lecionoj. Do mi opinias ke la libro estas vere taŭga kaj por memstaraj studantoj de la lingvo kaj kiel lernolibro, kondiĉe se la kurs-gvidanto aldonos al ĝi kongruajn ekzercojn kaj demandaron por ĉiu ĉapitro. Kaj ĝi certe valoras kiel suplemento por hejma legado, kiun ĉiu instruisto de esperanto povas rekomendi al siaj lernantoj.

 

Reen al:

La krimo de Katrina Sten Johansson Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo