Promesoj plenumitaj

recenzo de Tazio Carlevaro

De aŭtoro oni povas ekspekti, kion li promesas. Plue, ne ĉiam aŭtoro celas elstarajn verkojn. Ekzistas eĉ por fama aŭtoro momentoj, en kiuj li eble preferas dediĉi sin al malpli kompleksaj temoj. Temas pri demando de emo kaj intenco, kaj ne de kapabloj. Eble indas "legi" la plej lastan esperantlingvan verkon de Nemere tra tiu lupeo.

Fakte, Krokize de mia ĝardeno estas tre belaspekta libro kun ne malpli ol 19 mallongaj noveloj de István Nemere, kiun ĵus publikigis la kooperativo de Literatura Foiro. Temas pri minutodaŭraj verkoj, kiuj esence proponas priskribajn momentojn. Estas normale, ke videoclip ne havas la saman strukturon kiel 90-minuta filmo, sed ĝi celas ankaŭ alian publikon kaj, pro la mallongo, ĝi devas konstruiĝi laŭ aliaj rakont-reguloj.

Kelkaj trajtoj de la mininoveloj de Nemere pensigas min pri aŭtobiografio, aŭ, almenaŭ parte, pri tradiciaĵoj (ekzemple rememoraĵoj pri iamaj famili-membroj, nun malaperintaj, pri kiuj longe oni parolas en familioj). Tion ni trovas ĉefe en noveloj impresionismaj, kie oni priskribas ame, iom nostalgie, ne- aktualajn eventojn, iamajn viv- manierojn, situaciojn en nia nuno preskaŭ komplete malaperintaj. Sen grandaj priskriboj, sen filozofiaj sentencoj. La impresionismo naskiĝas el kelkaj vortoj, el moment- kaj objekt-priskriboj, el ago-rakontoj: peniktuŝoj, kiujn la leganto perfektigos per la propraj sentemo kaj gusto, fantazio, vivsperto.

Kelkfoje la mininovelo eliras el tiu skemo, ĉar ĝi fariĝas pli kompleta. Ĝi alprenas ja finalon surprizan - kaj surprizigan. Temas pri etaj krimnoveloj, kiuj celas evidentigi, ke ne ĉiam racia solviĝo de dilemoj eblas (aŭ indas?). Inter aliaj ni menciu La Kapitano, Fatala amanto, La inferulo. Ambiguaj estas La profeto kaj La sanktulo. Rekte groteska Surdmutulo. De kelkaj el tiuj mininoveloj eblus evoluigi tutan romanon.

Kiu legu la novan libron de Nemere? Ĉiu, kiu deziras legi ion interesan, rakonte altiran, sed rapidan, en esperanto klara kaj bone komprenebla. Ĝin legu ankaŭ kursgvidantoj kaj esperanto-instruistoj, kiuj deziras havi valoran tekston por enkursa studado.

 

Reen al:

Krokize de mia ĝardeno István Nemere Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo