ADIAŬ, KUZKO!

ADIAŬ, KUZKO! de Oldřich Kníchal

eld. HEA - Budapeŝto, 1987
recenzas Georgo Kamaĉo

117 feb 1989

Literatura fenomeno ekmontriĝis jam en la sepdekaj jaroj, kaj nun, proksime al la naŭdekaj, ĝi montras sian plenan manifestiĝon (espereble plian kaj pluan) markante komenciĝon de dua jarcento por Esperanta beletro: lavango da divers-aŭtoraj, -temaj kaj -stilaj originalaj romanoj. Pluraj romanoj el pluraj eldonejoj aperas ĉiujare, kio iom post iom ebligas konkretan grupiĝon de verkistoj kaj ties respektivaj publikoj en kvazaŭajn skolojn kaj partiojn ofte dismordantajn sin reciproke en ridindaj, vanaj kaj foje ankaŭ danĝere malĝentilaj bataloj.

Unu el la romanoj aperintaj en 1987 estas tiu ĉi Adiaŭ, Kuzko!, kiu, kvankam evidente ĝi troviĝas ekster ajnaj valaneskaj aŭ dekdorvalecaj krimleĝeraĵoj, bedaŭrinde ne atingas nivelon de pinta verko, kiel estas ekzemple la kazo de La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ.

Verŝajne la aŭtoro celis produkti novelegon aŭ romaneton ( ĝi ampleksas nur 80 paĝojn) pri vivo de intelekta junulo, kiu transiras de ribelema nereĝimismo al revolucia gerilado en ia sud-amerika (pli konkrete hispanamerika) diktatorio. Tien la aŭtoro povus samtempe verŝi siajn politikan konvinkon, humanisme maldekstrulan mesaĝon kaj, aldone kaj spice, siajn scikonojn pri hispana lingvo kaj siajn vojaĝrememorojn pri hispanamerikaj landoj (mi nur hipotezas), por kuiri tiun tuton laŭ verkreceptoj similaj, precipe, al tiuj de István Nemere. Mi ricevis impreson, ke Kníchal ne sufiĉe kirlis sian materialon, ke lia prozo restas nete malsuper la metia lerteco de Nemere.

Unue, li devus pli asimileme tralegi alies originalajn verkojn por poluri sian polurindan lingvaĵon. Ekzemple ne akcepteblas ĉe originala romanisto fuŝaĵoj, kia Oni neniam prenos nin serioze, ĝis kiam ni ne provos skui la citadelon (p. 26) anstataŭ ĝis ni provos. Paĝoj 25, 28, 42 kaj multaj aliaj instigas min konsili, ke li studlegu artikolojn pri uzo de la artikolo (Makkink verkis pri tio en Sena Gratulatoria in honorem Juan Regulo, volumo Esperantismo). En paĝo 21 li trafe kaj flue prezentas rifuzon de militocela armeservo: Antaŭe li sukcesis eviti rekrutiĝon; per glacimalvarma duŝo li venigis al si akutan astmoatakon, ebligante al la kuracista komisiono glatan decidon. Ja li ne venis hejmen por servuti al goriloj.

Sed, kontraste, paĝo 24 prezentas tro kaĉe, malversimile, ĝangalan pluvegon: Dume super iliaj kapoj eksplodis aŭtenta tropika geheno. El tenebra ĉielo eksturmis vetera hidrofobio kaj torentoj draŝis la teron per klakaj tamburoj.

Abundas ne nur neadekvata lingvaĵo kia la supre montrita. Ankaŭ interpunkcio lamas. Ofte, en dialogoj, oni ne povas scii kiu kiam parolas, nek ĉu entute temas pri parto de dialogo. Plian ĥaoson proponas listo da prononcklarigoj pri kaj transskriboj de ĉefe hispanlingvaj nomoj - ili simple misgvidas.

La fabulo de la romano ne ĉiam klaras; en paĝoj 74-76 konfuze miksiĝas politikistoj, armeestroj, revoluciuloj kaj vicdiktatoroj... kiu do perfidas, apogas, kontraŭas kiun? La komenca ĉapitro, priskribanta la vivon de Ernesto, la heroo, retrotiras nin al isaj situacioj kaj personoj kaj lokoj, kiuj poste ne disvolviĝas, kiuj simple vanuas post la unuaj paĝoj. Kial? Tio nur malekvilibrigas la verkon, komplikas la tempan fadenon kaj malebligas al leganto orientiĝon pri ĝia antaŭeniro.

Finon verdire la romano ne havas. Pli precize, ĝi havas eksplicite malferman finon, kiu nek klare originas en cetero de la romano, nek krone fermas ĝin. Ne estas mia tasko rakonti nun la fabulon; tial mi diru nur, ke ĝia facile ambigua kaj trompe esperiga fino ebligas ne daŭrigon, nur eventualan ripeton de sama ciklo: malkontento - revolucio - fiasko - tamen eblas rekomenci - kaj tiel plu senĉese...

Post Kiuj semas plorante... de Tófalvi kaj Kníchal, laŭmerite diseriĝanta en tombejo de forgeseblaj Esperanto-eldonaĵoj, mi esperis ne retrovi simile naivan bildon pri monda politiko, en kiu komunismo, esperantismo, honesto kaj atakiteco far fifaŝistoj kvazaŭ sinonimas. Eble rakonto pri amatoraj kaj bonkoraj, sinoferemaj gerilanoj kortuŝus min - sed ja ne preskaŭ 100-paĝa presaĵo, kie tiu Ernesto estas malpli persono, ol senhomeca ŝablona pupo. Kníchal konstruis por ni novan Stefanon Bende, t.e. novan nenion. Li, Ernesto, ne tenas senteblajn homajn (amajn, enviajn, kunulajn, hatajn...) rilatojn kun aliuj pro tio, ke nenia duagrada personeco sukcesas klare konturiĝi, iĝi en apartan individuon.

Plia ekzemplo pri tiu ideologia naivo estas lia kriptigo de geografiaj nomoj. Apud argentinano, Bonaero, Ĉilio, Maroko ni trovas strangajn Aztekio, Gvateo kaj eĉ (la) Nordo, (la) Nordlando. Tiu ĉi lasta formo, signifanta Usonon, senigas je sia tuta esprimforto fragmenton pri perfortaj metodoj de Usono vampiri (armee, ekonomie kaj aliel) sudamerikajn landojn (paĝoj 25-26).

Resume, jen modelo de aborte verkita romano. Kial Hungara Esperanto-Asocio, valore kontribuinta al la proza ondo (kiel diras Osmo Buller) per nemereaĵoj aŭ Adolesko de Vaha, decidis eldoni ĝin nematura? Nescieble. Dume, indas tion rememori, pluraj gravaj manuskriptoj atendas ade en forgestirkestoj...

 

Reen al:

Adiaŭ, Kuzko! Oldřich Kníchal Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo