ŜIA LASTA POŜTKARTO

ŜIA LASTA POŜTKARTO de Serĝo Elgo
eld. LF-koop - Svislando, 1988
recenzas Herbert Mayer

114 aug 1988

Kiel ĝenro la krimromano havas specialan lokon en la literaturhistorio de esperanto - pli pro literatur-sociologiaj kaŭzoj ol pure arta pretendo. La unua originala krimromano estis Pro kio? de Argus (Friedrich Ellersiek), kiu imitis la tiamajn detektivajn romanojn, tamen sufiĉe enuige kaj mallerte, almenaŭ por la hodiaŭa gusto. Sed per tia konstato ni tro severas kaj maltrafe aliras la problemon: krimromano estas populara ĝenro, kiu volas plaĉi aktuale kaj ne celas "eternajn artajn valorojn". En tia miskompreno situas ankaŭ la blinde pedanta atakemo flanke de Golden al Valano. La literatur-sociologia graveco de la esperanta krimromano ne ricevas sian legitimon el artismo, sed simple el la fakto, ke ĝi estas ĝenro plej vaste legata en la subkulturo esperanta.

Post Valano, kiu fine de la 70aj jaroj iniciatis ondon da tiaspecaj verkoj, venis aliaj, kiuj jam trovis akceptopretan publikon: Dorval, Nemere, Tavanti, Elgo. Kaj ĉiu aŭtoro alportis ion novan, tiel evoluigante krimromanan tradicion internan, kiu povas kreiĝi aŭtonome sen troa imito de tendencoj en nacilingvaj literaturoj: la krimrimano originala emancipiĝis. La plej aktuala frukto estas Ŝia lasta poŝtkarto de Serĝo Elgo.

Por la kulturigo kaj la flegado de la lingvosento, nia publiko bezonas spritajn, agrablajn legaĵojn, lingve ekvilibrajn. Ĝuste pri tia romano temas: ĉio fluas ĝue glate, ne estas stumbloblokoj, la lingva strukturo koincidas kun la natura ritmo de la efektive parolata lingvo. Bone rimarkeblas, ke la aŭtoro certe havas daŭran kontakton kun la viva esperanto-parola komunumo kaj ne estas tiu tipo de aŭtoro, kiu volas krei ĉiutagan lingvon sur sia izolita skribotablo. Tamen etan reformĉevalon ankaŭ (pardonu: anke) Elgo rajdas: li anstataŭas la adverban -aŭ per -e: anke, ankore, balde, morge... sed anstataŭ restas, ĉar tio ja estas prepozicio. Tiu ŝanĝo estus tute konvena kaj bone integriĝus en la esperanta lingvosistemo. Mi nur dubas pri la reago de la publiko, kiu - tra alies ekstremaj klopodoj transformi nian lingvon laŭ privataj gustoj - komencas bedaŭrinde malfidi ĉiun nekonvencian elementon. Ĉar nova tiu uzo efektive ne estas, ĝi ekis jam en la lasta jarcento.

Ĉiujn krimromanajn ingrediencojn vi trovos: malapero de persono, strangaj uloj, misvojantaj policanoj, duone putra ina kadavro, neatendita fino. Kaj ĉio prezentiĝas en bone strukturita rakontmaniero, kiu bildigas la aferojn el diversaj vidpunktoj, ĝenerale el tiuj de la esplorantaj policanoj Kramer kaj Waddi, kiuj reliefas tute nuancite kaj senŝablone. Vivaj figuroj ili estas, same kiel la aliaj rolantoj de la romano: sinjorino Hanĉo, la iama putino kaj nuna grand-damo, Marĉelo, la de la sorto neglektita ulo, por kiu la mondo ekster sia medio restas nekomprenebla, aŭ la marĝenuloj vivantaj proteste ekster la socio... Ĝuste tion Elgo alportis al la krimromana tradicio de esperanto: pentron de la socia kondiĉigo de la individuo. En tiu punkto la romano certe transpaŝas aktualan valorecon.

Grava elemento de populara ĝenro estas ĝia periodeco: la ŝatanta publiko volas kontentiĝi regule kaj ne emas atendi tro longe novan legaĵon. Valano tion konsciis, kreante tutan "ĉu-serion". Ni esperu, ke Serĝo Elgo en tio imitos lin.

 

Reen al:

Ŝia lasta poŝtkarto Serĝo Elgo Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo