LULKANTO AL TEMPO TURMENTATA

KEHTOLAULU KIUSATULLE AJALLE / LULKANTO AL TEMPO TURMENTATA de Reino Eriksson
eld. IS-Yhtyma Oy
- Iisalmi, 1984
recenzas Jouko Lindstedt

100 dec 1986

La dua dulingva (finna-esperanta) poemaro de Reino Eriksson estas zorge organizita verko. Ĝi konsistas el ok cikloj, el kiuj la unua estas enkonduka kaj la lasta, samnoma kiel la poemaro mem, prezentas duversaĵan konkludon por la tuto. En la ses interaj cikloj la poeto esploras la mondon en sia maniero kontempla, eĉ kvazaŭ timema.

Fine de sia antaŭa kolekto (Kiven testamentti/La ŝtona testamento, 1981) Eriksson atingis koncepton pri "la ekzisto", absoluta, ĉion inkluzivanta, antaŭdestinita. Sed evidente tiu kristaliĝo estis nur provizora: nun ĉio aperas denove necerta, demandiga. En la nova poemaro ripetiĝas la ideo pri la mondo kiel la sonĝo de Dio, kaj ĝi ne estas nura metaforo - la poeto serioze klopodas konstrui sian propran metafizikon. Metafizika poezio estas tamen malfacila ĝenro, oni bezonas konkretajn bildojn por priskribi abstraktaĵojn. Kelkloke la kontemplaĵoj de la poeto ŝajnas tro nudaj, tro senfortaj, pro la manko de konkretaj bildoj, aŭ pro la tro artefaritaj bildokombinoj.

Plej sukcese Eriksson aliras metafizikon pere de la finna naturo kaj la virino. Birdoj kaj floroj portas saĝon, ĉiu laŭ sia specio (kaj la poeto konas multajn speciojn). Li permesas al si eĉ iom da surrealismo, kiel ezokon birde kantantan, kvankam ĝuste tiu bildo ne estas novaĵo en la finna poezio.

La ciklo "Fiŝisto kaj Afrodita" plej plaĉis al mi. Ĉi tie la bildoj estas naturaj, ili funkcias. Aperas la virino, foje la suda Afrodita, adorata ĉe olivarboj kaj vitejoj, sed plej ofte la virino norda, reala, materia. La praa karelia fiŝisto ligas nin kun la pasinto, lia reto kaptas tempon. Pere de tiuj konkretaj bildoj la poeto ricevas rajton alparoli Dion. Absoluton. Poste, la konkluda ciklo kondukas la teran tempon al ripozo en la trunko de olivarbo kaj en la ombro de sorpo. Tiel la poeto revenas kaj al la lulilo de la eŭropa civilizo kaj al la finna pasinto - la sorpo ja estis la sankta arbo de la finnoj.

La dulingveco de ĉi tiu poemaro estas iom problema afero. Efektive temas pri finnlingva poemaro, tradukita esperanten de la aŭtoro mem. Mi kompreneble ne scias, ĉu la finnaj versioj ĉiam naskiĝis la unuaj, sed plurloke la esprimoj estas bedaŭrinde pli palaj en la esperantaj versaĵoj. Tio estas natura afero, ĉar bildoj el la finna realo facile organiziĝas laŭ la finna lingvo, kaj la aŭtoro ne kapablis ilin reordigi por egale konkrete esprimi ilin en esperanto (kiel Leppäkoski faris en Kalevala). Ĉe la esperanta flanko ĝenas ankaŭ kelkaj misaj vortelektoj, kaj la ritme fuŝitaj versoj en la enkonduka kaj konkluda cikloj. Tamen la esperanta parto plene funkcias kiel memstara poemaro, oni ne bezonas scipovi legi la finnan por kompreni Eriksson.

La poemaro aperas en grafike bela vesto, kun altkvalitaj ilustraĵoj de Tuula Tamminen-Patja. Ili estas teme memstaraj kaj iel pli duraj ol la milda poezio de Eriksson, sed tamen sufiĉe proksimaj al ties meditema mondo.

 

Reen al:

Lulkanto al tempo turmentata Reino Eriksson Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo