Futuras sonĝe pasintec'

recenzo de Nicolino Rossi

en Literatura Foiro 171/februaro 1998

Luna pado, de Nikolao Stranĝanski, eld. Mecenatizdat, Burgas, 1994

Sesdek tri-era sonetaro povas esti defio al la arto poetika. "Luna Pado" de Nikolao Stranĝanski emus lanĉi tiun defion, ĉar la sonetaro de la bulgara aŭtoro multsurprize tiklas, por ne diri ŝokas, la orelojn de leganto kiel mi, tiom alkutimiĝinta al la belsona fluo de itallingvaj sonetoj de Petrarko aŭ Pascoli, aŭ al tiuj esperantlingvaj de Geraldo Mattos, Kalomano Kalocsay aŭ Lajos Tarkony, kiuj tiom eminente brilas esprimive spite la rigidajn regulojn pri fiksforma metriko kaj ripetiĝanta rim-aranĝo. Stranĝanski tute ne emas resti ĉe la klasika soneto kun du verskvaroj kaj du verstrioj kaj kun versmetriko sep ĝis dekunu-silaba. Lia soneto alprenas tute personan trajtaron, kies strof- kaj rimorganizo estas submetita al lia persona kriterio de poezia disvolviĝo. Ćar mi ekde ĉiam konsideras la soneton juvelo, ia perlo neimitebla kaj neimitinda, artverko de koncizo kaj esprimivo, iu alpintiĝo de formo, metriko, verssonoro kaj signifodenso, mi tute ne povas preteratenti la formon kaj metrikon elektitajn de Stranĝanski por la sonetaro.

Unualege mi tute malhavis la impreson, ke mi legas/aŭdas soneton. Mi substrekas "aŭdas", ĉar la sonetforma poezio devas esti altgrada, se ne perfekta, kunfandiĝo de enhav-valoro kun vortsonoro, kie metaforoj kaj vortoritmoj devas harmonie celi pli kaj pli alten al arta esprimpovo. Jam de la unua soneto "Luna Pado", kiu transdonas la titolon al la tuta verko, oni ricevas la impreson legi pli larĝspiran, ritman prozon ol sonetan poezion. El kio fontas tiu unua impreso? Nu, re- kaj relegante, ni baldaŭ malkovras la esencon de tiu impreso kaj jen elnodiĝas la tekniko versa: Stranĝanski regule komencas siajn sonetojn per strofo el kvar dudekdusilabaj versoj, sekvas du strofoj el kvar dekunusilabaj versoj kaj konklude enviciĝas du versoj dudekdusilabaj. Jen la tubero en la afero! Refoje traleginte la unuan soneton mi fine komprenis, kial la poemo de Stranĝanski ne sonas al mi sonete. Ja lia soneto fariĝas sone/aŭde dudekversa poemo, anstataŭ la klasika dekkvarversa. Kial tio? Ĉar la unuaj kvar kaj la du finaj versoj dudekdusilabaj, estas simple nuraj duoblaj dekunusilaboj, kio ja estas la plej klasika sonetmetriko! Per tiu sinteno verkista la aŭtoro tute renversas la klasikan ritmon kaj almasonas sian tute personan soneton, kiu ja ĝuste pro tio ekhavas ian apartan guston kaj allogon. Li eĉ sukcesas enmeti internan kvazaŭrimon en ĉiun longan dudekdusilabon, markante fortan cezuron ĉe la versomezo, ĝuste post la dekunua silabo (mi markas la cezuron per //):

"kaj min surverŝas akvofalo varma//, Ŝarĝante fajre miajn vejnojn virajn.
Enverŝas dionizajn fortojn ĉarmajn//en nin folifalado sunsubira!"

La rimoj, kiel ĉe multaj slavdevenaj, precipe bulgaraj poetoj esperantlingvaj, ne estas perfektaj finaĵrimoj (pri kiuj ni italoj estas tre sentemaj), sed ofte radik-rimoj malsamfinaĵaj:

"enormaj/dormas - maro/tartare - estis/keston".

Se versforme iom bizare ennoviga pro duobligo de klasika versmetriko kaj rime adhera al slavecaj skemoj, la aŭtoro neniel perdigas al sia prozodio la elokventon kaj esprimivon de sentoj kaj suferoj, de impresoj kaj menskonkeroj, de tenero kaj pasio.

Jam lia unua soneto reeĥas la simfonion pri amo hieraŭa al belulino sopirata, mergita en la lunlume trempita naturo, kies mistera dolĉeco vortas per la sonoj insektaj kaj la parfumoj herbodoraj (p. 3):

"Lampir' sekaltigete sur l'altaĵo,
enreviĝinta pro la grilsopiro
kaj timianodoro, ĝermas draĵe,
futuras sonĝe pasintec' kaj miro... "

Kaj la poeto sopiras al tiu sorĉa naturo kaj kurta feliĉo kaj alvokas krie: "redonu al mi l'horojn!... de la perdita amo". Sed li prikantas ankaŭ la viran bravecon kaj la patrujamon, la popolsuferojn kaj la popolan anhelon al libero kaj gajo, tra vino, luktoj kaj la vilaĝanaj prakutimoj Triptike li versas al la bela Helena, virina figuro enkorpiĝinta ĉiun bulgarinon per belo, ĉarmo kaj delogaj ampromesoj, solene konstatante la tempoforkuron:

"GriziĜas miaj tagoj senbezonaj, en ili ĉar okuloj miaj mankas.
Heleno, al vi estas je dispono la kor' vidinte vin en l' nokto blanka!"

(p. 10), kaj (p. 11)

"Sen am' estintus nun malplena groto
la poezio - fermo primavera,
la poezio - ĝojo kaj Golgoto
la poezio - pan' kaj dev' severa!"

Se pro la poezio foje li suferegas, per la poezio li prikantas sian landon, sian patrujon, la prabulgarajn heroojn, tiun tribestron "Mesambria", kiu heredigas la bravecon al viroj kaj la belecon al virinoj tra la jarmila tavoliĝo de gentoj tramigrantaj la teron bulgaran. Aŭdiĝas kante la pravoĉo (p. 17):

"Se la tago estas por konstruo, estas la vesper' por ampasio.
Ni bruligu fajron por la besto - oferaĵo al la traca dio."

Sed ankaŭ pri la multe pli proksima, pasintjarcenta liberiga batalo li aludas en sia soneto "Nepra Ordono" himnante al la bulgara kuraĝo, eltenemo kaj patrujfidelo (p. 36):

"Kaj kliniĝas la bulgaroj ne
hazarde
al la ĉerizujo - pafilegĥimero,
al la silk', ŝanĝata ĉiam
je standardo..."

Nu, ne ĉiam nebulgaro povos kompreni aludojn pri faktoj kaj eventoj de la bulgaraj historio kaj kulturo, ĉar ja mankas en la volumeto ĉiu klarigo pri propraj nomoj kaj historiaj citaĵoj. Tiuj notoj estus nepra bezonaĵo por internacilingva legantaro, kiu ofte malkonas la kulturfonon de la verkisto. Lastpaĝe oni ekscias, ke Stranĝanski adaptis sian bulgarlingvan sonetaron esperanten el du bulgaraj poemaroj "En la sunsubiro de acera folifalado" (1992) kaj "Ĉevaloj iras sur la lunan padon" (1994). Jen nuran ekzemplon: kiel mi komprenis la suprecititan verson "al la ĉerizujo - pafilegĥimero"? Leginte la faman romanon de Ivan Vazov "Sub la jugo" en bela esperanta traduko, mi eksciis, ke la bulgaraj konspirantoj fervore laboris por konstrui kanonon el ĉerizuja trunko, kiu fiaskis miseksplode. Do, jen la ĉerizujo fariĝis ĥimera pafilego! Sed pri pluraj aliaj aludoj mi cerbumas, kaj pri apartaj vortoj neklarigitaj mi scivolas, eĉ se foje mi dubas, ke temas pri preseraraj monstretoj.

Sed ĉu vera eraro, se la vorto nekomprenita reaperas en sekvaj versoj? Pri kia muziko temas en "...la muziko alrauna..." (13-a verso, sur p. 3); kaj "Somere inter l' alraunoj..." (5-a verso, p. 63). Tiun leksemon "alraun-" mi ne sukcesis deĉifri. Svarmas preseraroj aŭ misskriboj de vortoj, ĉeestas kelka transitiva uzo de netransitiva verbo kaj inverse, kelkfoja uzo de pasiva participo anstataŭ la aktiva, sed ĉio pardoneblas, kvankam atenta redaktado de la manuskripto fare de alilanda esperantisto povintus forigi la makulojn.

Ion tamen mi vere ne sukcesas pardoni al Nikolao Stranĝanski, kial liaplume tiom kulpas nia bedaŭrinda artikolo "la"? Nia aŭtoro tiom ofte ĝin elizias, miselizias, diselizias ĝis langotordo, gorĝsufoko kaj orelgrinco, ke kelkaj vere belaj versoj iĝas neprononceblaj! Ĉu vere tiom abunda artikoleliziado vere necesas pro kompreno kaj metriko? Ofte tuta forigo de la artikolo, se ne eblis, pro metriko, lasi ĝin kompleta, neniel modifus la klarecon versan:

"De supre lumas l' hufo de la luno.." ("De supre lumas hufo de la luno...")

kaj

"En l' ruĝa sang' de ĉiu rozo..." ("En ruĝa sang' de ĉiu rozo...")

kaj

"Pluvega akvo en l' rivero..." ("Pluvega akvo en rivero...").

Kial tordigi la legantolangon, kiam poezio estu antaŭ ĉio destinita al aŭda/parola ĝuo, kaj nur duaŝtupe al skriba/lega plezuro? En pratempo poezio ekestis kiel simpla ritma kanto kun muzikakompano, do sonoro kaj ritmo estu plu la esenco de poezio, kial ni ĝin princigu per absurdaj sonkunmetaĵoj kiel "sur l' strato", "kun l' vivo", "sed l' kapo" kaj simile?

En reeldono de la enhave valoraj sonetoj de Stranĝanski, konsilindus pli akurate redakti ĉiun soneton, forigante pres- kaj elizi-erarojn, kiuj multe deprimas la nunan aŭtoran esprimivon.

 

Reen al:

Luna pado Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo