N-ro 136 / aprilo 1992

de Nikolaj Lozgaĉev

Pri la magio de Rikardo Ŝulco

Kion diri pri la magio de Rikardo Ŝulco? Jes, la libro estas specifa kaj pli ol stranga. Tre frapas la skrupulo de apenaŭ arta karaktero. Do, la pantuneton la aŭtoro prezentas kiel “plidensigita soneto”? Ŝajne, tro pretendema aserto. Ĉu ĉi tie ni povus diri pri “delikate, zorge ĉize fabriki...”? Pri fabrikado — jes, kaj tre ofte mi vidas la aŭtoron, laŭ lia konfeso, “kun nedirebla peno elformi” el disaj frazoj la vican ekzempleron por rondigi la ciferon. Kvankam renkontiĝas vere brilaj facetitaj diamantoj, donacitaj de inspiro, ilin necesas pene traserĉi en la plenskatolo da ĵuĵuoj. Tamen al mi sufiĉis pacienco tralegi la libron tien kaj reen, notante rimarkindajn pecojn. Fine rezultis kvarono. Poste en la elektitaj mi serĉis memorindajn versojn, aforisme aŭ metafore fajlitajn, kiel la vasta mar’ tristigas la animon (Insulo roka), mi ĉiam revis vane kaj erare (Revo vana), dum strebe ni la vivon tranomadas (Malespera peto), tre grizaj falas flanken miaj haroj (Ĉe la barbiro) k.a. Tiel mi reduktis la selektaĵon ĝis sesono. Kaj finfine mi elektis pantunetojn, kie tiuj versoj estas ŝlos-malŝlosaj (t.e. unuaj-lastaj). Per tiu magia manipulo mi ricevis ĝuste la dekonon de evidentaj juveloj, respondaj al la formo kaj tuŝantaj la koron. Jen estas ili: Minacoj, Ĉiam, Efemeraĵoj, Pluva somero, Advento (I), Mallumaj matenoj, Drivanta folio, Strigospegula kvitanco, Kreskado (II), La pomo.

Se kompari pantuneton kun soneto, vere eblas trovi ian magian ligon. Tamen mi nomus la versaĵojn ne densigita soneto, sed duonigita, ĉar vere, estas nur sep senripetaj linioj. Jen kiel sonus la skeleta Drivanta folio:

Folio velka de l’ venteg’ portata,
ŝirita for de l’ arbo radikanta,
malpeza penso estas vi, ŝatata,
dum estas vi en la aer’ fluganta.
Vi ien falos grunden por putriĝo.
Vi timas ne la perdon de prestiĝo.
Kaj restos via fal’ malatentata.

Estas vere unu el la plej mirindaj pecoj. Kaj eĉ la abundo de la verbalaj rimoj, kiun mi nur lastmomente rimarkis, substrekas la impreson de melankolio, soleco, vako.

Tiuj ripetaj linioj tiom trudiĝis al la menso, ke mi nevole ekverkis la recenzon pantune. Kvankam eble ĝi rezultis parodio.

Kaj magie — ankaŭ en ĝi regas la soneta nombro dek kvar — tiom da strofoj, kiuj ankaŭ logike formas la sonetajn tezon, disvolvon, antitezon kaj sintezon aŭ konkludon:

Poetaj paĝoj sciu sin kontenti.
Jam estas du aŭ tri pli ol sufiĉaj
por montri formon. Sed por trajarcenti
je sentoj kaj je pensoj estu riĉaj.

Jam estas du aŭ tri pli ol sufiĉaj
por montri vin poeto kaj saĝulo.
Je sentoj kaj je pensoj estu riĉaj,
kaj vi eskapos famon de paĝulo.

Montrante vin poeto kaj saĝulo,
diskrete kaŝu la manion grafan.
Evitu duban famon de paĝulo,
sed fajlu trope la malkovron trafan.

Diskrete kaŝu la manion grafan.
Eble, versaĵo estas araj vortoj...
Sed en poemo fajlu penson trafan —
ĝi vizu en la poezi-pasportoj.

Poemo estas ne nur araj vortoj,
kaj nek membraro el apartaj versoj.
Kiel validas vizoj en pasportoj,
tiel inspir’ — al vortaj universoj.

Ne nur membrigo de apartaj versoj,
sed en la ocean’ de vortoj remo —
tiel inspir’ en vortaj universoj
densigas la kristalon de poemo.

La penso orientas longan remon
en vortoocean’ jarcentprofunda,
animo kristaligas la poemon,
sed ne martela bumda bumda bumda.

El vortoocean’ jarcentprofunda
emerĝas rimoj, versoj kaj sonetoj,
sed per la skua bumda bumda bumda
suspensiigas sonojn frapripetoj.

Sonaro tia estas ne soneto...
Dozeno da linioj kaj sep frazoj,
kaj ĉiu para bisas je ripeto
por sigeliĝi cerbe per l’ emfazoj.

Dozeno da linioj kaj sep frazoj
verdire kaŝas iom da mistiko.
Kaj tiuj ne dusencaj bisemfazoj
por la aŭtoro estas ja taktiko.

Kelkiuj havas iom da mistiko,
da tristo, da rutino kaj laciĝo.
Sed ofte riveliĝas nur taktiko
por pimpe vesti penson en negliĝo.

Senteblas am’ al viv’ kaj vivlaciĝo,
animon foje tuŝas, varmon donas...
kaj l’ agregaĵoj — pensoj en negliĝo
sur ĉiu liva paĝo sin proponas.

Mi la kritikojn malavare donas.
Pantuno mia iĝis pantunego.
Sed l’ inspirinto multe pli lakonas
(mi komplimentu tamen al l’ poego).

Pantuno mia iĝis pantunego.
La versoj nepre devus ne elcenti.
Mi sekvu la edifon de l’ poego:
“Saĝulo devas scii sin kontenti”.

Se la libro estas rimarkinde minora, do vere gaja legaĵo mi trovis la glosaron de propraj nomoj. Mi ne volas koni Musorgskon kaj Ĉajkovskon, kaj se ion diri pri Hujgo kaj Fongojto — tio ne nur strangas, sed eĉ obscenas... Kaj min tremigas la penso nomi mian edzinon Jelenino. Tre sprite mi trovis glosi pri Suno, Tero kaj Zamenhofo. Estas tre kortuŝe, ke inter la propraj nomoj troviĝas ankaŭ Pledo (por unueca lingvo) — evidenle amata vartita ido de l’ aŭtoro. Sed kial do mi ne trovis la nomojn de la nepino Ĉina, Esperanto, Nordo, kvartal’ Gotika? Mistiko!

Kaj se mi devus ion diri ankaŭ pri la agregaĵoj — nur ke ili elvokas forpuŝan senton, kvankam kreas necesan fonon por la pretendema libro.