Bonvena reeldono de interesa poezio

192 aŭgusto 2001

Malmalice, de Johán Valano,
(dua eldono) eld. IEM,Vieno 2001

recenzo de Mauro Nervi

La nomo de Johán Valano ne bezonas prezentojn en la esperanta medio, kaj estas ligita al fenomeno preskaŭ unika en nia literaturo: fakte la aŭtoro estas nia sola verkisto kies libroj furore vendiĝas; unu el liaj krimromanoj (Ĉu vi kuiras ĉine?) inaŭguris la faman Ĉu-serion, pasie legatan de multaj esperantistoj. Literaturaj snoboj povus plendi, ke krimromanoj estas niaj solaj amase vendataj tekstoj; sed mi emas pensi ke sukcesaj aŭtoroj ĉiam kaŝas talenton, alivorte iun ŝlosilon, per kiu ili komprenas kaj interpretas la kulturon de siaj legantoj. Certe tiu kvalito apartenas al Johán Valano.

Nun revenas ankaŭ kolekto de liaj poemoj, por firmigi tiun opinion. Ni havas ĉi-volume 28 poemojn, pri kies plejparto la aŭtoro siatempe ne celis publikigon; ilian formon, simplan kaj direktan laŭ supraĵa aspekto, oni dirus taŭga por tuja kompreno ankaŭ por legantoj, kiuj neniam okupiĝis pri literaturo. Tamen, tuj sub la krusto, oni perceptas ke Valano prilaboras la formon samstrebe kiel la enhavon. Jam lia dua poemo, verkita dum adoleskanteco, pruvas lian forman sentivon, montrante en nur tri versoj rimon enversan, kaj, tuj poste, radikan asonancon:

Ekdetrue en mallumo
venis
brue granda zumo,
prenis
brute en la fumo
vivojn de la ter'
(p. 12)

aŭ, en pli posta poemo:

alaŭdo
aŭdas la ĵuron
murmuran...
(p. 21 ).

Tiu esploro pri formo ŝajne naiva kaj preskaŭ spontanea karakterizas la valanan poezion. Al ĝi on ŝuldas ankaŭ tiun komplikan rimoskemon, kiun Vatré en sia enkonduko nomas aborta rimo kaj kies kaŝitan poluritecon Silfer prave substrekas en sia postparolo. Mi alpinglus rimarkon pri lia amo al aliteracioj (kp. Solena saluto, p. 43, kie aliteracio nestiĝas eĉ en la titolo) kaj pri la intenca, kuraĝa kaj kontraŭtendenca uzo de adasismoj (kp. Balado pri vespera amo, p. 57).

Same varias la enhavo. Ĝin modlas rememoro pri dummilitaj bomboj en la unua fazo, poste amo, aŭ sociaj temoj. Interese, ke erotika obsedo surprenas la formon de aŭda halucino en Ombroj dimanĉaj, laŭ procedo, kiun memorinde priskribis Roland Barthes en Fragmentoj de amparolo; la alternativo ĉeesto/malĉeesto etendiĝas ne nur en la spaco sed ankaŭ en la tempo en Senpoveco, en kiu la hodiaŭa ploro refrene kontrastas kun la strofa vojaĝo antaŭen al la estonteco. (Cetere, ankaŭ Spegule, p. 49, prezentas morton kiel tempokomfuzan fandaĵon de diversaj aĝoj). Sed ne nur erotiko: ne mankas socia kritiko, aŭ la aparta ĉarmo de noktaj antaŭurboj (Havena nokto, p. 39). Fine, la poeto amuzas la leganton per Stilekzercado inda je la tradicio de Raymond Queneau, kiu prilaboras laŭ diversaj stiloj kaj ritmoj ĉiutagan, ŝajne sensignifan mikroeventon.

La lingouzo estas senmakula, kion oni povis atendi de tia prozisto; la esprimmaniero estas simpla kaj direkta, ĝuebla ankaŭ por tiuj legantoj kiuj ne spertas pri literaturaj artifikoj. La volumon eldonis per profesieca kompetento Internacia Esperanto-Muzeo, kies meritoj en la aperigo de literaturaj originalaĵoj rimarkinde kreskis. Libro ankaŭ ekstere belaspekta, kiu diskonigos poeton ĝis nun popularan nur pro sia proza verkado, malgraŭ ĉeesto en EsperantaAntologio.

 

Reen al:

Malmalice Johán Valano Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo