Jankéus ne policisto sed instruisto

recenzo de Ilija Iliev

Memor' mortiga, de Sten Johansson, eld. Al-fab-et-o, Skövde 2003

Fojfoje en Literatura Foiro aperas noveloj de Sten Johansson aŭ recenzoj pri liaj verkoj. Kaj la legaĵoj ĉiam liveras al mi grandan plezuron, ĉar tiu ĉi konata aŭtoro rakontas agrable, interese, iam intrige. Lia esperanta lingvo legeblas facile, mankas pezaj longaj frazoj, mankas neologismoj. Kiel asertas en iu recenzo István Nemere, la romanoj de Sten Johansson, legiĝas tiel bonege, ke oni forgesas pri la lingvo.

Agrable impresis min lia krimromano Memor' mortiga. Evidente la detektiva temo estas preferata de la verkisto. Kiel en la antaŭaj krimromanoj (Falĉita kiel fojno, Trans maro kaj morto, Neĝo kaŝas nur...), ĉefaj roluloj en Memor' mortiga estas la detektivoj Roger Svetberg kaj Tom Jankéus. Ĉi-loke tamen Jankéus ne rolas kiel policisto sed kiel instruisto, kiu enmiksiĝas en pelmenon de emocioj, kulpo, mensogo kaj antaŭtimo .

Sten Johansson majstre enkondukas la leganton en la pezan kaj danĝeran policlaboron de komisaro Roger Svetberg kaj liaj kunlaborantoj, kiuj kune serĉas murdiston de kelkaj seriaj murdoj. Ĉefa metodo estas la pridemandado (murdenketo, kiel ŝatas diri la detektivoj) de atestantoj, parencoj, konatoj, najbaroj.

Ĉiu ĉapitro abundas je detektivenketoj. Post longa kaj streĉa serĉado, analizoj kaj komparoj de faktoj kaj eventoj la policistoj trovas la krimulon. Kiel iufoje okazas en la reala policlaboro, fine unu detektivo kaj la komisaro mem iĝas viktimoj de la murdisto.

Johansson dismetas la legaĵon en 14 ĉapitrojn, konstruante ilin tre originale. Antaŭ ĉiu laŭvica murdo li enlokigas unupaĝan ĉapitron, en kiu anonima krimulo malice monologas, evidente suferanta pro fikciaj malsanmemoroj. Dum li embuskas la viktimon, la murdisto elverŝas akrajn, kolerajn blasfemojn kontraŭ la murdoto.

En la verko delikate senteblas aludaj humuraĵoj, per kiuj la aŭtoro freŝigas la tekston, ja plenan de teruraĵoj. Tie kaj tie la leganto povas ĝueti belan priskribon de la hela, pura norda naturo.

Post la teksto de la romano, en la libro Sten Johanssonn aplikas koncizan glosaron de nevaste konataj vortoj kun indiko de la vortaroj en kiuj troveblas iliaj signifoj. La libreto entenas nur 80 paĝojn kaj legiĝas unuspire. Mi rekomendas la krimromanon Memor' mortiga al la ŝatantoj de tiuspeca literaturo.

 

Ilija Iliev

 

Reen al:

Memor' mortiga Sten Johansson Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo