Miĥalski, flirta papilio

recenzo de Nikolai Lozgaĉev
Eŭgeno Miĥalski Plena poemaro eld. FEL Antverpeno 1994

Jen venis donaco neatendita kaj trafa: delonge mi kolektadis poemojn de Miĥalski, sed nun ili kuŝas antaŭ mi kiel tuto en libro de Stafeto/FEL. Ve, en la soveta periodo ni ne povis eldoni la proletan poeton, pri kiu ni devus fieri. Ja Eŭgeno Miĥalski estas homo legenda en ambaŭ sencoj de la vorto. Li estas filo de la epoko, kaj la epoko reflektiĝis en liaj verkoj kun ĉiuj siaj ekstremoj. Tiu torenta epoko de la agonio de la Rusia Imperio kaj naskiĝo de la fenomeno Soveta Unio.

Li naskiĝis la 2lan de januaro 1897 en Ukrainio. A1 esperanto li konvertiĝis 1911 en gimnazia aĝo. Baldaŭ eksplodis la Mondmilito, kaj la revoluciaj eventoj trovis lin jam en la urbo Saratov, unu el la antaŭmilitaj centroj de la esperanto-movado en Ruslando. Laŭ lia iniciato junaj revoluciemaj esperantistoj komencis eldoni en 1918 la literatursocian revuon Libera Torento, sur kies paĝoj aperis la unuaj "programaj" versaĵoj de Miĥalski: Jam superfluas vortoj, Fajro kuracas, Torento kaj aliaj. Multaj el ili, kune kun tiuj de alia torentano, Poljakov, konsistigis la poemaron La unua ondo (1918).

En 1919 Mihalski revenas al Ukrainio. Nova kreimpulso, vivpasio manifestiĝas en la poemoj Papilio kaj Printempaĵoj (1919), kiuj aperis libroforme en 1922 sub la titolo Du poemoj. Miĥalski fariĝis rekonita juna kaj esperdona poeto. Komenciĝis nova periodo de maturiĝanta aktiva literatura agado, kunlaboro en pluraj esperantaj gazetoj. Kaj kiel krono de tiu laboro aperas la jubilea kolekto Prologo (1929). Fine de 1931 fondiĝis Internacia Asocio de Revoluciaj Verkistoj. En 1932 Miĥalski fariĝas ĝia organiza sekretario kaj eldonas sian proletan (ni diru: socirealisman) poemaron Fajro kuracas ĉe EKRE

Sed ni ne preterlasu la apogeon, kiu tamen iĝis Prologo. En ĝi Miĥalski metis en ciklojn poemojn de tre diversaj jaroj. Sed tie tute forestas proletaĵoj, kvankam duono da tiuj en Fajro kuracas datitas de 1917 ĝis 1924.

Ĉu pro konjunkturaj konsideroj ĉe SAT-eldonejo? Ĉu li dediĉis la jubilean libron al sia personeco, la poeta mio? Ajnokaze - tio estas ja nur prologo, la maturiĝo de 1' animo (eble por la matura klasbatalo):

Komencos mi sinceran retrospekton
de miaj pensoj dum junula aĝ'...

Sed kiel ofte okazas, tio, kio ŝajnas nur starto, estas vere la ĉefaĵo, la tuto de sincera juna animo, senpera revelacio pri la mondo kaj ties situo en ĝi.

Li aperas en la pia esperanta literaturo kiel poeto de "nudigita animo" (laŭ Emba). Lia inspiro fontas el amo, kaj ĝi samtempe estas la fina celo de la universa harmonio. Li aspiras al la lando de Amo kaj Vero kaj konstruas tiun universan templon, fordonante sin al ĝia servado:

kaj sakramentas mi dum la vespero,
mi nova, juna kaj onteca pastro,
virginon de 1' arĝenta astro
aspergas mi per spermo de 1' espero.

Kalocsay trovas en Prologo nur "kelkajn brilajn pensojn kaj bildojn, [kiujn]... oni devas eltrovi el inter perfortaj lingvoeksperimentoj kaj ekpoetaj mallertaĵoj". Sed Emba parolas pri "rapsodieca ritmo-konstruo". Se Kalocsay vidas en Fajro kuracas "krudan skemismon, kiu kelkfoje efikas perforta", Emba asertas, ke "liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo". Mi ne vidas en tio ion strangan. Tio nur pruvas, ke Miĥalski havas fortan individuan voĉon, ne limigeblan per la parnasa diapazono.

Ĝuste Mihalski unue enkondukis en la esperantan poezion la akcentan metrikon de Majakovskij (egaligata de Parnasa Gvidlibro al 1a libera), metrikon kiu baziĝas sur nombrado de akcentoj, ne reglamentanta la interakcentajn silabojn. Kaj eĉ la nombro de akcentoj en apudaj versoj povas varii. Ĝuste tiu metriko senĝene akceptas la disonancajn rimojn (tradicie nomataj "abortaj": krudpoeziis li, ritmŝire vortojn skandis). Legu la unikan poemon Ajno. Ĝi prologas per liberaj senritmaj versoj, pentrantaj tragikan filozofian dramon, kie la mondo estas scenejo, vivo estas rolo, amo estas senco. En la unua parto ni venas en la grizan banalecon ĉirkaŭaĵon. La ritmo akcentiĝas, aperas kripletaj rimoj:

Super urbo pendas nebulo peza,
lantemoj palpebrumas;
estas noktomezo
malluma...

Kaj poste ekfluas glata amfibraka rakonto sen rimaj kaj ritmaj ĝenoj. Do, ni vidas ĉi tie ne "poetajn mallertaĵojn", sed profundan (eĉ se subkonscian) poetan senton, scianta sone, lingve kaj poezie esprimi la animan staton. Necesas denove kaj per freŝa rigardo tralegi tiujn liniojn por adekvate pritaksi la lokon de Miĥalski en la esperanta poezio.

Post Prologo kaj Fajro kuracas aperis ankoraŭ libreto, Kantoj de amo kaj sopiro, laŭ takso de Auld "bagatelaj ampoemoj verkitaj dum lia ekstrema junaĝo" (en eseo el La Nica literatura revuo). Sed eble li tro rapidis taksi, ĉar tiam li "ne vidis" la verkon. En tiu, aperinta post Fajro kuracas, troveblas revelacioj, kiuj kontribuas al pli frua kompreno de la dramo de lia vivo kaj personeco.

Ekzemple, en poemo senpretende titolita Al virino, ni trovas:

Nu, oni min moku kaj ridu,
Kaj nomu "stultulo sen bazo';
Sed mi ne atentos kaj fidon
Ne perdos pro tiu ĉi frazo
De homa spirita malklero...

En tiu freneza tempo, eĉ al li, vere proleta poeto, unue provinta la metodon de "socialisma realismo", oni imputas foreston de ideologia bazo. Estas lia merito, ke li tamen konservis sian personecon en la kreado. Kaj kvankam li subiĝas al la influo de la socio per Fajro kuracas, tamen ial li eldonas siajn "senbazajn" verkojn:

Mi vojon daŭrigos, ĝis povos;
neniam.haltante dum iro,
mi serĉos kaj, eble, mi trovos...
Mi serĉos ĝis lasta viv-spiro
la landon de Amo kaj Vero...

Ege interesa estas la dua ciklo de la libro: Kantoj de sopir’; serĉado kaj rezigno. Unu poemo el ĝi ege frapis mian konscion; ĝi estas vera profetaĵo kaj aŭguro de lia propra sorto. Certe, ni, rigardante el la futuro, povas atribui neaplikeblan, malkovri neekzistantan. Estus tro, verŝajne, supozi (malgraŭ la emo) ke la dato estus mistifika. Kaj tio ne necesas... Ja kun paso de tempo oni povas trovi en propraj verkoj antaŭe ne konsciatan, aŭ ligi ilin kun novaj cirkonstancoj. Ja psikologiaj leĝoj restas la samaj, kaj restas la eco de vera arto: ĝia aplikeblo al ajna tempo.

Hom' ne povas resti longe sen idoloj,
detruinte unujn, kreas la aliajn...
Nur varias formoj, sed ne la simboloj,
kaj neniam oni venas finstacion...
Kaj mi seirĉas, volas trovi la eliron
por min liberigi je medio verma.
Ho, ĉu mi sukcesos venki la vampiron?
Aŭ min mem minacas la ekstermo...

Tian eliron kelkjare pli frue ne trovis lia adorata poezia majstro Majakovskij, kaj li en vivokot' pereis fine mem. Do, la publika apero de tiu poemo en lia fatala aĝo (37 jaroj), tri jarojn antaŭ la ekstermo, ĉiam restos por ni simbola. Jes, li pereis en 1938, kaj multon ni perdis el lia verkaro. Inter cetero la 1500-versan poemon Forĝejo de 1' homoj, pri kiu li skribis: mi montras, kiel en Sovetio oni edukas per laboro personojn, kiuj estas ĉu krimuloj, ĉu prostituinoj, ĉu politik-malamikoj. Eble iuj ligus tion kun la "apogeo" de lia kreado, sed mi opinias, ke apenaŭ tie troviĝus pli interesaj kaj valoraj malkovroj krom la "evoluinta tekniko kaj esprimpovo". Ja ni aprecas ion fontantan el la animo, sed ne florantan sub ideologia pluvo. Do, ni ne bedaŭru, ke ion ni perdis, sed ni aprecu la fenomenon Eugeno Miĥalski kaj legu la verkojn, kiujn li lasis al ni.

 

Reen al:

Plena poemaro Eŭgeno Miĥalski Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo