Laŭroj kaj bedaŭroj pro kanto pri Minotaŭro

Kanto pri Minotaŭro de Gerrit Berveling
eld. FEL, Antverpeno, 1993

recenzo de Christian Declerck

En sia interesa enkonduko al la poemaro de Berveling, Boulton klarigas, kial ŝi - iama ateisto - verkis antaŭparolon por libro de kleriko. Tiu nederlanda poeto ja estas pastoro, sed pastoro liberpensa, eĉ se apartena al iu eklezio, ĉar kiom eble sendogma. Rimarku lian emfazan insiston pri la temo samseksemo. Kvankam li regas siajn lingvon kaj arton, ŝi diras lin minora poeto. Ĉu nur kvante? Ne nur. Efektive, lia liriko estas tiel tembunta, tiom stilvaria, diversĝenra kaj diversforma, Biblio-inspirita aŭ idee tendenca, tiel socikritika, movad- kaj kredo-pria, virindefenda, por-okaza aŭ interpersona, kelkfoje pure anekdota aŭ eĉ aforisma, ke la akcento nur escepte kuŝas ĉe literatura belo. Ĉefrolas pensoj. Kaj Berveling pensas memstare: li kuraĝas preni proprajn starpunktojn kaj sondas la sencon de konataj diraĵoj (ekz. Nova ekzegezo pri Mateo).

Sciate, li retradukis la kvar evangeliojn de la Nova Testamento: la bona mesaĝo de Jesuo. Kial? Oni ja scias: multaj forlasas kristanismon, i.a. ĉar ili ne plu komprenas - same kiel la ekleziuloj mem - la sencon de la simboloj kaj bildoj, de metaforoj, alegorioj kaj paraboloj. Spurojn de tiu retraduko ni trovas ankaŭ en la poemaro. Sed ĉu la problemoj nun solviĝis? Aŭ ĉu ĉiu eklezio havu sian apartan Biblitradukon? Kaj kiom ili do fidindas? Vidu tiun intrigan poemon, La sekreto de Jesuo, cerbinvadan kaj cerbokupan, en kiu rolas Maria Magdalena. Ĉu ripeti la rimarkigon de Waringhien en Lingvo kaj vivo? Sur paĝo 288 li demandas sin: se oni uzas la Nazaretano, !a Kirenano, kial ne la Magdalanino? Ĉu ankaŭ Berveling cedas al okcidentaj kutimoj?

Per avizo Al kritikinto la aŭtoro anticipe defendas sin kontraŭ kritikontoj. Li fakte havas neligitan langon; senbaran, necenzuritan plumon. Li neniam uzas eŭfemismojn. Neniel pruda, li aŭdacas nomi la aĵojn per ilia nomo. Krom religio, Dio kaj Biblio, krom esperantismo, li tuŝas temojn aktualajn: medio, milito, la imunmalsano, feminismo; kaj temojn eternajn: morto, paco, juneco kaj junularo, lernantoj kaj studentoj, la generacia konflikto, studado, legimpresoj, vojaĝoj, scenoj el la homa vivo, historiaj okazaĵoj, trompo kaj ŝajnigoj; ne mankas eĉ bervalaj temoj. Sed Berveling prosperas plejofte en poemoj parolantaj, leterecaj, konversaciaj.

Pluraj poemoj estas, krom laŭ formo, malmulte poeziaj. Li sciigas, instruas, avertas, atentigas, surprizas, vekas, ŝokas rezonojn plektas; eble skuas, krias kaj ŝokas, sed rare vere delektas. Lingvaĵo ofte nuda, stilo iom kruda, iafoje ne finpolurita, pruvas ke pli gravas por li la enhavo ol pavado belpluma. Esence, lia poezio ne estas beletra, sed edifa, anekdota, doktrina. Ĝia stilo tamen estas intenca kaj senca trajto de ĉi pensiga versaro. Sed lia voĉo estas milda, neniam kondamna, ĉiam tre humana kaj homama. Kaj la vortelekto ofte trafas, kiel tiu bela kvalifiko de Eva: Eksrip.

Berveling komencas sian poemaron per epope-imita reatentigo pri la espero de Price-Heywood: Jen la verdikto verdira: la verda poet' epopeu! Sed daŭras lia propra provo apenaŭ pli ol du paĝojn. Ĝojigos Lin la sukceso de Montagut, Poemo de Utnoa. Lingve kaj enhave influita de la klasika kulturo, Berveling fojfoje lasas sin delogi al vort-orda tordo, prodaĵo eleganta en latino sed malpli en nia lingvo: Verdan lemej' idiomon...

Kiucele la unua kaj lasta strofoj de Ferio sur Kreto havu tiujn balbutajn silabripetajn versojn? Ĉu kant-imito?

Kelkaj kapricetoj: Vergilo, Horaco, Kamojso; filatelio (pro rimo, anstataŭ filatelo); neologismoj (gestikulo; komikso = bildstria rakonto; la termino nepre ne uziĝu por tuta bildrakonto, nur por tri-kvar-bilda strio komika, karikatura; tamen tiu vorto, singularo de pluralforma anglaĵo, estas malplaĉa); aidosulo = imunmalsanulo: ankaŭ aidoso ne plaĉas pro tiu akcenta doso kiu en aliaj radikoj egalas al dorso: esktradoso, endosi, paradoso, turnedoso. Preter du-tri negravaj preseraroj mirigas: kreviĝas (p. 63). Bedaŭrinde... aŭ ne? - la libro ne rubrikiĝis. La poemoj ne estas aranĝitaj laŭ iu ajn ordo. Verŝajne intence, por variigo. Sed kion faras kune, unu apud la alia, poemoj kiel tiuj de la paĝoj 40-41, 66-67, 68-69? Ĉu tiu ĥaoso estas laŭintenca aŭ senpripensa? Ĉu sur p. 125 William Auld bezonas tian litergrandecon? Ĉu la asterisko de p. 99 sendu al mankanta noto? Kaj kian signifon havas por legantoj tia senborda kaj sengrunda penseto? Cetere, dise en la libro iuj detaloj restas enigmoj sen klarigoj.

Karmemora Régulo juĝus la tipografion fuŝa. La titoloj estas presitaj jen en minuskloj jen en majuskloj (eĉ sur apudaj paĝoj: 76-77, 110-111, 120-121), jen kun, jen sen komenca majusklo (1819, 20-21, 102-103), jen kun unu granda komenclitero, jen kun pluraj vortkomencaj majuskloj. Tiu sama litertipa mikso konsekvence troviĝas en la enhavtabelo. Sed nekonsekvence aperas komencmajuskla titolo super senmajuskla poemo (85, 108) kaj dufoje majuskle la prepozicio en.

Oni ne havis ekologiajn konsiderojn, metante triversajn neniaĵojn sur apartajn paĝojn.

Ŝajnas al mi, ke Berveling, tre laborema intelektulo - instruisto, redaktoro, fervora tradukanto (fakulo pri klasikaj lingvoj, li planis gigantan traduktaskon) kaj verkemulo - inklinas iom tro rapide skribi, versi, verki - iel malzorgante pri detaletoj. Sed sendube, la tuto de lia produktado elvokas atentindan personecon. Nepre nova sonoro trasonas lian poezion. Kaj kvankam pli ofte li ne uzas rimojn, li majstras la versteĥnikon.

 

Reen al:

Kanto pri Minotaŭro Gerrit Berveling Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo