Zorgi kaj esperi

196 aprilo 2002

recenzo de Radojica Petrović

Mondoj, eld. KLEKS, Pollando 2001

Se la beletro esprimas la animon kaj signifas vivmaturecon de lingvo, tiam la esperantokomunumo povas kaj zorgi kaj esperi. Ĝia originala prozo ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝis, ne sufiĉe eliris la murojn de Esperantujo, ne submetiĝis vaste al la estetikaj kriterioj de la ekstera literatura mondo, nek konvinke pruvis sian konkurenckapablon kompare kun la naciaj beletroj. Tio gravas por lingvo kaj komunumo kun tiel ambiciaj celoj, finvenkismaj aŭ civitismaj - ne grave, kaj tial la esperantistoj devus zorgi. Sed estas kialo ankaŭ por esperi, ĉar esperanto havas animon kiu spiras tra sia, kia - tia, beletro havanta legantaron kaj ĉiam kreskantan kvaliton. La kialojn por zorgo kaj por espero bone ilustras la rakontokolekto Mondoj.

La libro entenas, sur siaj 216 paĝoj, 34 novdatajn novelojn de 30 aŭtoroj el 18 landoj de ĉiuj kontinentoj, inkluzive tiujn kiuj de longe pruvis sian verkmajstrecon, kaj same novicojn kiuj nur elprovas rakontmetion kaj sian talenton. Krom per siaj verkoj, ili estas prezentitaj per kelkaj biografiaj kaj karakteraj trajtoj titolpaĝe de ĉiu rakonto, kun skizita mapo de mondoparto en kiu la verkinto havas sian lokon aŭ vivovojon. La aranĝo estas simpatia, eĉ malgraŭ la nefidinda geografia scio de la aranĝinto, kiu la ĉefurbon de Taĝikio lokigas en sudorientan Azion, kaj eksan Jugoslavion (dek jarojn post ĝia morto) kelkfoje prezentas en ĝiaj malnovaj limoj. La belan eksteran aspekton, kun bonaj bindo kaj preso, malpliigas nepermeseblaj tajp- kaj preseraroj, kiuj kelkloke eĉ dubigas pri la lingvonivelo de la verkinto. Ekzemple, se Artur Arteev (p. 15) diras flui al malan direkton, ĉu temas pri gramatika aŭ tajpa eraro? Aŭ se Zora Heide (p. 75) aŭdas bruon de tirita ĉaro (ĉaro ja kutime bruas kiam tirata, kaj tirite silentiĝas), ĉu denove temas pri tajperaro, aŭ subkonscia influo de la kroata verba adjektivo pasiva?

La elektokriterio de la kompilintoj de Mondoj konfirmas, ke la esperantista novelproduktanto estas rara bonŝanculo por relative facile eniri la reprezentajn volumojn, kies legantoj favorinkline akceptas ĉion verkitan en la kara lingvo. Kaj la esperantista leganto estas bonŝanculo, kiu en unu volumo renkontas panoramon de diversaj rakontmotivoj, vivosituacioj, spertoj, streboj kaj etosoj el la tuta mondo, originale rakontitaj en la sama lingvo. En Mondoj abundas ankaŭ specifaj esperantujaj temoj. Tio siamaniere atestas iomgradan evoluon de tiu lingva komunumo kaj kultura medio, des pli ĉar la esperanto motivoj ĉi tie aperas ne nur kiel internaj specifaĵoj, sed plejparte kiel elementoj de la ĉiutaga vivo.

Tiel Spomenka Ŝtimec en Zagrebaj solistoj en Bonaero, vera perlo de la kolekto malgraŭ la ioma banaliĝo kaj perdita spiro en la meza parto, uzas la didaktikan matricon de esperanto-kurso por plekti plurfacetan historiou de handikapita burĝa knabo, lerte kaj sprite kunligante du relative proksimajn tempojn kaj du relative malproksimajn mondopartojn en rakonto pri la universaleco dc belarto kaj homaj karakteroj. Alia ekzemplo estas la vortfarada paralelo pomo-pomu jo -pomarbo / mono-monujo-monarbo ", sur kiu Koffi Gbeglo konstruas sian traktaĵon La monujoj senfloraj kaj senfoliaj, fakte anekdotaron pli ol rakonton, pri fendo inter la riĉaj kaj la malriĉaj en la subevoluinta Afriko renkonte kun la moderna civilizo. Lena Karpunina en La pluvo en Ĉenstoĥovo, kun simpla rakontprocedo laŭ naturalisma maniero, sed konvinka, kun homa varmo kaj fortaj sinceraj emocioj de plenspira esperantisto, restas firme en la reala vivo. Tute male, Georgo Handzlik en La tago de la Fina venko, ironiaĵo sen beletra valoro, fantaziumas kaj admonas pri iuj esperantistaj naivaĵoj kaj misagadoj. Kaj la eseo de Sten Johansson pri la eterna Akademia kaj eksterakademia temo vivo kaj morto de NEOLOGISMO eĉ ne apartenas al la proza kategorio dc rakonto.

Alia literatura spaco reprezentita en la volumo estas la tiel nomata sciencfikcio, kien verkistoj ofte fuĝas por konstrui rakontmotivojn ekster severaj kriterioj de kruda realaĵo, sed kun risko krei ne pli ol nekonvinkajn arbitraĵojn. Tiel Trevor Steele, per sia certagrade naiva etikumado sur la tereno de reenkorpiĝo (aŭ enkarniĝoj de memoj, kiel Steele mem diras) en Heinz estas mi, ne alproksimiĝs al la nivelo de sia novelaro el la vivo de aŭstraliaj aborigenoj Memori kaj forgesi (kiu povas farti tute bone inter samspecaj verkoj de ajna nacia prozo). Aliflanke, en futureca medio de viandoproduktado influata de bestprotektantoj, Jorge Camacho kreas alegorie interpreteblan satiron pri hipokriteco. Manuel de Seabra en La steloj, kiujn ni volas uzas la klasikan temon de hiperspacaj vojaĝoj por venigi al la demando pri la limo inter vivo kaj morto.

La ceteraj aŭtoroj same lokigas siajn rakontprocedurajn provojn inter tradiciaj formoj de realismo, kiel Vimala Devi (Reveno), kaj postmodernisma gurdado pri kiel verki rakonton, kie la rakonto mem fariĝas sia ĉefrolanto, kiel ĉe Carmel Mallia (La manuskripto - eble unu el la plej maturaj verkoj en la kolekto, se nur estus malpli da lingvaj erauoj kaj stilaj malglataĵoj cn ĝi, ekz.: dolĉaĵojn oni devas ... por konsciiĝi pri ĝia amareco anstataŭ ilia amareco, aŭ: tiu ŝtuparo ne ĉesis perfidi min, anstataŭ la evidenta defii min). Kelkfoje, kiel post la enkonduka kvazaŭrevelacia banalaĵo, ke printempe ĉio ŝajnas alia ol dum la ceteraj jarsezonoj en Specifa signo de Irena Łowińska, oni tutc perdas la emon plu legi. Tamen, Mondoj estas grava libro, leginda pro almenaŭ kelkaj literaturaj perloj, kaj sekvinda per novaj similaj eldonoj kiel instigo al esperanta rakontarta kreado sur la vojo al kapabliĝo elteni kriteriojn kiuj al esperanto garantius kvalifikon por la ambicia celo esti universala solvo por lingvaj baroj, aŭ esti portanto de siaspeca kulturo egala, aŭ eĉ supera, al la naciaj kulturoj.

 

 

Reen al:

Mondoj Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo