VIRO EN NIGRA MANTELO

VIRO EN NIGRA MANTELO kaj aliaj rakontoj de Barbara Sokalówna
eld. PEA - Varsovio 1984
recenzas Spomenka Ŝtimec

99 okt 1986

Barbara Sokalówna publikigis ĉe varsovia Ritmo sian unuan libron. La titolo elstarigas unu el la noveloj, Viro en nigra mantelo. Temas pri ok rakontoj el kiuj ses estas rakontataj per virina miformo. Kelkajn el ili jam povis legi la publiko de Hungara vivo kaj Pola Esperantisto inter 1976 kaj 1977.

En la centro de la aŭtorina intereso estas rilatoj inter virino kaj viro prilumataj el fantaziplena angulo. Ŝi ne lasas ilin agi laŭ politikaj aŭ ekonomiaj interplektiĝoj, pri kiuj la leganto apenaŭ ion ekscias: sufiĉas ilia emocia rilato seke aŭ ironie priskribata.

Fantazio al Barbara Sokalówna ne mankas. La hedera planto en La hedero postlasas ĉe sia dommastrino verdan makulon sur la vizaĝo detruante ŝian geedzecon. En Doktorino Emilia ia helpantino ĉe la geedza krizo fariĝas ĝia esenca disfaliga kaŭzo. Vilaĝo aŭ historio fonas respektive en La nokto de Neptuno kaj Rakonto pri episkopa palaco. La ceteraj noveloj okazas en urba medio. El ĝi Niobe helpvokas, surde kaj seneĥe por vivprotekto. La leganto, lacigita per nervoza sanserĉo, telefonado, trompo kaj seniluziiĝo, kun ŝato serĉas la frazojn kies pejzaĝo proponas ripozon: imagu fruoktobran tagon, kiu subite rompas oran polan aŭtunon. Ora aŭtuno estas kvazaŭ senlima balono, diafana. plena de koloraj folioj, ne defalintaj ankoraŭ de arboj, plena de birdoj, kiuj ankoraŭ ne forflugis, de ruĝaj pomoj sur branĉoj de pomujoj. Mi diris, ke ĝi estas balono: jes, tre delikata balono, ĉar sufiĉas unu frapo de ventego kaj pluvo por neniigi ĝin. Post unu malvarma tago, malluma, pluvoplena kaj ŝirata per vento, el la ora aŭtuno restas nur ĉifonoj de nebulo. (el Rakonto pri episkopa palaco).

La metaforaj ĉifonoj de nebulo kiuj restas el la ora tuto leviĝas el la paĝoj de la libro. Celante universalecon en siaj temoj la aŭtorino ne mistifikas siajn legantojn: la medio de ŝia literatura mondo restas pollanda. La geografiaj indikoj ne estas esprimitaj nur per sporadaj mencioj de Varsovio aŭ Krakovo sed ankaŭ laŭ la etoso orienteŭropa: Viro en nigra mantelo ne priŝtelas virinojn kiam estas la virintaga festo (tiu de la 8a de marto); knabinoj en la okupacia tempo ricevas klerigon per privataj lernogrupoj kompletoj; la malsanuloj el Saskia febre sekvas sciencajn atingaĵojn de iuj novaj Kopernikoj, ne malpli esperplene rigardante al transcenda meditado, al perektuŝa kuracado venanta el Anglio.

Librofine Barbara Sokalówna nepetite konfesas, ke ŝi skribis iom por distri sin, iom por konsoli. Ŝia postparolo el la jaro 1982 montras, ke la manuskripto kuŝis du jarojn antaŭ ol libroforme forlasi la eldoniston en 1984. Kiom da perdita tempo dum kiu la teksto maltrafis ege bezonatan lingvan konsilanton el iu alia lingva mondo. Eblas nur bedaŭri, ke la slava fantazio de la aŭtorino postlasis tiom da lingvaj pekoj. Domaĝe, ke neniu alilingvano konsilis pri la lingvo antaŭ ol la libro aperis antaŭ ni por malhelpi tion, kion okazis (tiele, p. 40), por malkonfuzigi salon kaj salonon (p. 87), por doni ĝustan lecionon pri la uzo de nek kaj pri la plej doloriga ĉapitro por ĉiuj slavoj - tiu pri la artikolo. Tiel la verbo vikendi (p. 46) eble reirus al iu alia lingva mondo, al kiu ĝi apartenas, kaj bruanta infere draŝmaŝino el p. 39 infere bruus laŭ pli plaĉa ritmo.

Por iu nova libro la aŭtorino kaj la eldonisto devus elekti severan lingvodraŝanton. Ĉu tiusencaj anoncoj de Esperanta Verkista Asocio estas promesplenaj?

Trovu iun pluvan posttagmezon kaj prenu tiun ĉi libron en la sinon. Por senti krean vibradon de virino kiu verkas en esperanto kaj por antaŭsenti Pollandon kiu survojis al nia komuna 1987.

 

Reen al:

Viro en nigra mantelo Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo