Nefermita letero de iu, ŝanĝinta opinion

La nokto de la Ezoko de Serĝo Elgo
eld. LF koop Prilly, 1992

recenzo de Judita Schiller

Kara Serĝo,

Ĵus mi finlegis vian Ezoko. Kial ne pli frue? La afero statas tiel, ke mi ne tre ŝatas krimromanojn. Sed mi devas konfesi: de Bureso ĝis Budapeŝto, kun "vi", oni la tempon forgesas...

Atentokapta, elana komenco. Kaj poste, per avara, de-paŝo-al-paŝa dozado de novaj informoj, alplekto de novaj fadenoj, vi firme tenas la atenton. "Kie kaj kiel tiuj fadenoj renkontiĝos?" - oni demandas sin, injektata jen per dramo de partizangrupo, jen malapero de personoj, jen Freud-e enigma metalgusto enbuŝa, jen ormoneroj de-kie-devenaj.

En flua, glata lingvo vi ĉion ĉi rakontas.

Plaĉis viaj bongustaj epitetoj kaj adjektoj: respektinda rektangula tablo, li abituriente ruĝiĝis, li relokis sian ribeleman hartufon.

Plaĉis kiel vi per sinonimoj, paraleloj, inversigoj, antonimoj kaj vortordo ludas, pentrante jen karakteron, jen etoson, jen pejzaĝon. Plej amuzis min tiusence la sceno en la aŭto-luejo (p. 54) kie vi per nur po unu frazo karakterizas vendiston kaj ĉefon, kaj jen

pretas atmosfero eleganta kaj, harmonie kun tio, malvarma: ...alvenis la altstatura, perfekte tajlorita, perfekte kravatita, perfekte hararanĝita Sinjoro Rinaldi, kvardekjara, tre afabla, tro afabla. Li, la mastro, kiu jam ĉeestas matene antaŭ la malfermo, Li, la mastro, kiu restas vespere post la lasta balaistino, la mastro, kiu kontrolas, kiu regas, kiu scias ĉion, la mastro, sen kiu la plej eta ŝanĝo ne povus okazi. Nu, la Mastro.

Viajn karakterizojn mi ankaŭ aliloke ŝatis. La personoj, priskribitaj per unu kurta alineo aŭ nur per frazo, staras vivaj antaŭ mi: Kramer, kun sia obstina hartufo, S-ro Peroto, sen la plej eta dubemo, Sinja, la sobre kombita, sobre vestita kaj la aliaj...

Humorojn, etosojn, pejzaĝpriskribojn mi ŝatis jam ĉe via "Paneo ". Ĉe La nokto de la Ezoko mi povis retrovi ilin. La malnova vilaĝa aŭtobuso ekzemple, viaprezente, akre venigis al mi en la memoron niajn postaĵmotorajn Ikarusojn de la 50-aj - 60-aj jaroj, aĉajn kaj kompatindajn sarmtempe: La buso ne malfruis. Ĝi estis antikva feraĉ-amaso kiun oni ne plu kuraĝus uzi en urbo. Kaj malgraŭ la malfermitaj vitroj ĝi estis kiel bakfomo kaj krome benzin-fetoris. La ŝoforo, ankaŭ konduktoro, rezignacie funkciigis la antikvaĵon, atendante la emeritecon. La propran kaj tiun de la buso...(p. 53).

Sukcesaj mi trovis ankaŭ la priskribojn pri la somera varmego kaj la sufero de naturo kaj homo pro ĝi. La tempesto, akompananta la agadon kaj sentiganta la kulminon, estis por mi - male - iom tro konata.

Plaĉis krome ke viaj rolantoj parolas vivan lingvon: ha!, ho!, ah! ĉe ili ne mankas se emocio tion postulas. Kaj ĉu ne? - kurtaj, elipsaj frazoj ofte diras pli ol longaj klarigoj: Silento. Revas Fredo. ...Fascinita. Paralizita li estas.

Post ĉio ĉi, mi eĉ ne povas pensi ke sekvaj stumbloj estas io alia ol bedaŭrindaj preseraroj: manko de litero (Ju pli maljuniĝis, de pli li ŝatis..., p. 45), pluso de tio (tiun krajonstrekon faris mian patro...,p. 67), malĝusta akuzativo (li ja bezonas helpobastono, p. 121; okazis aviad-atako stu nia taĉmenton, p. 125), iom nebula frazo (Vi probable havis amantinon, se ne edzinon, kaj vi ne atentus pri mia la juna, tro serioza studentino, p. 111), kiu probable devis tiel teksti: vi ne atentus pri mi, la juna, tro serioza studentino.

Kaj fine, mi diru kion mi ĉe vi inter la linioj trovis interesa.

La pensojn kiuj vin, Serĝo, certe delonge kaj daŭre pripensigas, kiuj estas tre gravaj por vi kaj kiujn - kvazaŭ elparolante el via romano vi celas transdoni al ni. Pensojn pri moralo, pri kontaktoformoj inter viro kaj virino, pri kredo kaj nekredo, pri lingvo, pri evoluo en la prijuĝo de historiaj eventoj kaj roloj, kaj la diverseco de la prijuĝaj vidpunktoj. Kaj mi ĝojas, tra tiuj pensoj ankaŭ vin nun iom pli bone ekkoni.

Kore salutas vin,
Judita

 

Reen al:

La nokto de la ezoko Serĝo Elgo Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo