Irite dirite

recenzo de Paul Gubbins

Padanaj rakontoj - Historioj de l' montoj kaj de l' Granda Rivero,
de C. C. Negro, eld. Al-fab-et-o, Skövde 2001

En ĉi fabeloj - tiel dorskovrile de Padanaj rakontoj - atendas vin ne nur elfoj, druidoj, feinoj, gnomoj, niksino kaj drako, sed krome vi renkontiĝos kun gorĝotranĉaj rabistoj, blagemaj vakeroj, nigrokula indianino, bonŝanca orserĉanto, !erta laktistino kaj multaj aliaj interesaj rolantoj.

Certe - kaj ĉiuj ĉi en sep diversaj rakontoj kaj nur 43 paĝoj. Kio signifas, ke funde konatiĝi kun unu aŭ alia apenaŭ eblas. La rolantoj preterpasas kiel arlekenoj - procesianoj, kiujn oni aplaŭdas, sed poste ne klare memoras, ĉar nuraj maskoj, ŝablonoj. La "lerta laktistino", ekzemple: al tiu estas dediĉita duonpaĝo - duonpaĝo, nur - en kiu evidentas, ke la laktistino malpli lertas ol krude trompas (p. 40). Iasence kiel la aŭtoro mem, kiu tiom promesas, maltiom liveras.

Aŭ alian rakonton prenu se vere eblas pri rakonto paroli: Lombarda libereco. Procesias unue Niksino (notu la majusklon - kial?), kiu nomiĝas Tessi; post nur unu paĝo kaj duono aperas la Elfo (majuskle) Gjuki; kompatinda Tessi, jam preterpasinta, rolon apenaŭ plu ludas; post plia paĝo ekvideblas nobelo (minuskle) Alberto kaj, tuj poste, la Imperiestro (majuskle) Frederiko La Ruĝbarbulo. La tuta procesio daŭras malpli ol kvar paĝojn (p.26-9): sinsekvo da nomoj por montri, ke tiel - pro prudentaj niksino kaj elfo - Lombardio sian liberecon gajnis. Tamen ĉu vere ĉiuj ĉi estaĵoj tiom seninteresas, tiom supraĵas, ke pri ili nenio krome dirindas? Kie la fokuso de la rakonto?

Do bedaŭrinda aŭtoro, kiu volas kredigi, ke ĉar la mondo ege ŝanĝiĝis post la Antikvaj Tempoj [majuskle] ...hodiaŭ oni pensas ke potenca aŭto gtavas pli ol Feino aŭ Elfo (p.16). Sincere: konatiĝinte kun Padanaj rakontoj, ankaŭ mi pensas, ke pli gravas potenca aŭto, ĉar la aŭtoro neniel konvinkas, ke feinoj, elfoj ks posedas ajnara signifon aktualan. Bedaŭrinde: ĉu ne mondo sen magio estas mondo sen genio?

Malgraŭ tio, ke Padanaj rakontoj estas dediĉitaj al ĉiuj infanoj de l' mondo de nul- ĝis centkvindekjaraj (p.2), tamen ili celas gejunulojn. La aŭtoro, ĉie sentebla en la rakontoj, admonas, ke lago estas tiel bela ke vi devus ĝin viziti kun viaj gepatroj (p.19). Eble infanoj - se tiuj ĉi anoj de holivuda aŭ eĉ post-holivuda generacio degnus sin forŝiri de siaj ekranoj por pasigi tempon kun niksinoj kaj elfoj - ne rimarkos stilan kuriozaĵon de la aŭtoro, kiu - eventuale pro influo de nacia lingvo - provas supozeble kapti... kion? Ekzotismon? Fremdecon? per foje ĝena ripetiĝo. Flar' flar, li sekvis la spuron ĝis la dua kaldrono... (p. l4); kaj tuj, kuru kuru, ,fuĝis serĉi kaŝejon... (p. 14); Kurinte kurinte, matene li alvenis... (p. 15): por mi - eble ne por aliaj - irite irite (ĉar tro tro).

Krome, tamen, la rakontoj estas verkitaj laŭ lingvo senriproĉa (se ne iom majusklema); plue, por infanoj, kiuj nenion scias pri arbalestoj, AVI (pala provo aktualigi la rakontojn), druidoj, freskoj, ktp, aperas utila glosaro (p.43). Pri granda literaturo ne temas (kion nenie pretendas la aŭtoro): tamen el Padanaj rakontoj profiton eltiros komencintoj kaj progresantoj en nia lingvo, kiuj deziras relative facilan, neniel postuleman legaĵon. La libro invitas al plia esplorado de la regiono - kulture kaj historie - tamen mapo estus bonvena, por ke eksteruloj orientiĝu en la valoj kaj la montoj de Svisio kaj de Norda Italio (por ne paroli pri Usono: vidu Mia praavo kun grandaj lipharoj). Resume: kolekto ne tute konvinka, kies eblecoj ne plene realiĝas; tamen kun foja ĉarmo kaj lingva fidindeco.

 

Reen al:

Padanaj rakontoj Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo