Ho, se jam ekzistus esperanta filmindustrio!

István Nemere: PIGRE PASAS LA NOKTO
eldonis Fenikso, Budapeŝto 1992

recenzo de Giorgio Silfer

Leginte la plej lastan romanon de István Nemere, oni bedaŭras ke preskaŭ ne ekzistas esperanto-kino; sed tuj konsolas la penso, ke Pigre pasas la nokto trovus facile la vojon al hungarlingva ekrano.

Ja la historio estas lerte dozita por Hungario. Ne nur pro la geografiaj referencoj, sed ankaŭ pro la ĉeesto de tipa socia aktualaĵo (la rilato kun la cigana minoritato), kaj la etaj grandaj detaloj kiujn nur hungaro, aŭ amanto de la hungara kino, kapablus fokusi. Sufiĉas mencii ke la du momentoj elektitaj por ekparoli pri la nudeco de virina korpo estas ambaŭ en rilato kun akvo, kaj ambaŭ klasike "hazardaj": senintenca kaŝrigardo tra la fenestro de banĉambro, kaj batalo por fermi fenestron dum subita nokta ŝtormo - kun la kutima efekto pro la adhero de malseka negliĝo sur ŝiaj belaj formoj... Sed kontraste al la prudo heredita de epoko kiu koncedis nur la bruston (tamen kian bruston!) de Marina Vlady sub varma duŝo, tra la rakonto filigranas la mezeŭropa psikologio: kiu malkovris, tra kaj trans Freud, ke virino estas homo pli karneca ol viro, kaj ke amoro situas en ŝia vivo kiel bezono eĉ fiziologie pli granda ol en lia vivo...

Kio paŭsas entute la kuriozon de la hungaraj moroj kompare kun okcidento: jen malfruaj kiel dece por periferia provinco, jen pli fruaj ol en la metropoloj.

Sed rilato inter Kata kaj Bernat estas ankaŭ plio, ne facile redonebla per kino. Tiu stato de bonfarto, de agrabla kunesto, kreskanta iom post iom, tagon post tago, kaj fine naskonta la Senton, aromas tra la paĝoj pli penetre ol eblus sur ekrano. Eble ankaŭ tial la moderna erotiko mutaciis: sur ekrano pli rekte prezenteblas la korpoj, ol la sensacoj. Kaj se pereblaj, tiuj sensacoj perdas je individueco, ĉar rekreitaj rapidvide, por kolektivo, pli ol por persona intelekta percepto. Ja eblas ke nur malmultajn ekscitas la verso de J. M. Serantes Cristal, sed ĝia erotiko nekredeble superas ĉian evidence body de Madonna: ...y mi boca cantó en tu boca - kaj mia buŝo kantis en via buŝo...

István Nemere proponas teknikajn novaĵojn (verdire ĉio estas novaĵo en nia modesta literaturo), kiel la interplekton de la rakonto kun fragmentoj de kronologie postmetenda proceso. Kaj li insistas pri La Domo, kiel centro de la vivo, ĉi-foje en pozitivo: la obseda superrealismo de Krokize de mia ĝardeno, jen magia jen amara, ĉi tie forestas. La protagonisto estas eĉ arkitekto; kio emfazas, interalie, la konstruan optimismon de lia vivhistorio...

Pozitiva ingredienco estas ankaŭ la lingvaĵo, pli zorgita ol kutime, kvankam stile iom malsupera al tiu en la citita Krokize...

Per sia titolo mem Pigre pasas la nokto ŝajnas elviciĝi el bela serio de priamaj romanoj, kiel tiuj de porvirina libroklubo. Sed ĝi enhavas multon interesan por kompreni la nunan Hungarion: ĝi sigelas la esperon de viro jam kvindekjara, kiu konstruas novan vivon ene de novaj cirkonstancoj. Kaj tiu optimismo, nepre necesa en la nuna Hungario, estas la sola plene esperanta originalaĵo (samtempe, la malplej aŭtenta hungaraĵo) en ĉi tiu, se ne ĉiam artnivela, certe ĉiam profesia verko.

 

Reen al:

Pigre pasas la nokto István Nemere Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo