Por trovi la eternon de l' momentoj

recenzo de Miĥail Povorin

Resonoj, de Nikola Pilev, eld. Sipka press, Haskovo 2004

Kio estas poezio? Tiu eterna demando ĝis nun ne havas definitivan respondon. Kaj eble estas bone, ke ĝi ne havas. Mi ne provu meti punkton pri tiu temo, sed unu afero tiurilate por mi delonge klaras. Se verkanto kapablas vidi ion priskribindan en tute ordinaraj aĵoj, tio, laŭ mi, jam certe estas paŝo al la poezio. En la animo de Nikola Pilev trovas resonon objektoj, personoj kaj eventoj plejparte tute ne eksterordinaraj kaj multfoje pritraktitaj antaŭe: la naturo, liaj gepatroj kaj filino, la patrio, la amata virino, la senhalta kuro de la vivo, la futuro... Sed pri ĉio ĉi li havas kelkajn novajn vortojn dirindajn. En tiuj vortoj senteblas varma bonkoreco kaj strebo, laŭ lia esprimo, enplanti bonon en la koron.

La verkojn akompanas kelkaj senartifikaj bildoj fare Maria Otershtad kaj Anton Petkov. La bildoj estas desegnitaj per minimumo da strekoj kaj bone kongruas kun la versa enhavo. Krom la pentristoj, en la komenco de la libro estas danke menciitaj ankaŭ dek tri geamikoj, kiuj morale kaj fuance helpis la aperigon de tiu ĉi poemaro.

La negranda libro enhavas tri partojn: La kreskado doloras, El la radiko, kaj Ŝi venas bona kaj sonora. Interalie, estas iom strange, ke tiuj titoloj ne estas menciitaj en la enhavlisto fine de la libro.

En la unua parto plejmultas lirikaj versaĵoj, bazitaj sur priskribo de pejzaĝoj. Kaj Alvoko malfermas por ĉi libro la temon de paco kaj interkompreno:
Malfermu pordojn ni al helo de la tagiĝo renoviga!
Purigu ni la rustajn stelojn kaj iru sur la voj' kunliga.

Tio tre memorigas ies malnovegan klasikaĵon, ĉu ne? La aŭtoro mem evidente konscias tion: la sekva versaĵo Renkontiĝo sonĝe estas eksplicite dediĉita al Antoni Grabowski. Tiun temon daŭrigas Adiaŭ, instruistoj (Al forpasintaj veteranoj).

En la dua parto estas dediĉoj al la patro, panjo kaj La blanka ĉerizarbo (Al mia filino Maria), laŭ mi la plej bonkvalita verko en tiu ĉi libro, preskaŭ senriproĉa forme. Eble estas ne hazarde, ke tuje sekvas Doloras mire, mencianta renkontiĝon kun nekonata homfrato-almozulo. Oni donacas florojn kurte priskribas tutan homan vivon. Kaj fine la aŭtoro venas (tamen per aliaj rimedoj) al la konkludo, al kiu jam venis en sia famega libro William Auld:

La homaro infanas
kaj tre lante kresketas.
ĝi la vivon profanas,
la militon ripetas.

Ĝuste pro tiu filozofia versaĵo, la titolo La kreskado doloras laŭ mi pli taŭgas por la dua parto. La tria parto ekskluzive konsistas el poemoj pri amo (birdo fajna, vundebla per rigardo ajna) kaj eĉ erotiko. Kortuŝas la junulece naiva Aŭtuna amo:

Mi tenas vian manon
samkiel etinfano
paseron tenas treme,
kaptinta ĝrin kun peno.

Interalie, ĉu ne estus pli ĝuste kaptinte? Jen venis tempo fari prilingvajn rimarkojn. La lingvaĵo de la aŭtoro estas simpla, kiel la tuta libro. Kelkaj esprimoj estas evidente malĝustaj: la direkto via, se vi ne trovos vin en drogon, sed ĉien min renkontus la demando, fleksanta korpo, vi alvenas kun blankaj hararoj. Cetere, jen ĉiuj pekoj, kiujn mi rimarkis. Male, al mi plaĉis la frazo: La tag' alhorizontas kun ĝibiĝinta dorso. Nekutima vortbildo! Kaj krome: Kun ŝtorma insisto ni sprintus [!] rivule sur voj' labirinta. Se temas pri preseraroj, ŝajne enestas nur unu, jam rimarkita kaj korektita permane (almenaŭ en mia ekzemplero kun aŭtografo).

La verstekniko de Nikola Pilev estas... mi diru: diversa. Mi jam menciis versaĵon, kiu al mi preskaŭ perfekte plaĉas tiurilate. Sed en multaj aliaj abundas abortaj rimoj (cetere, tipaj por ni, slavoj) kaj rompoj de la ritmo. Kelkaj estas eĉ tute senrimaj. Pro do mi ne kuraĝus atribui lian kreadon centprocente al iu poezia skolo.

Do, konklude, la poeto (laŭ mi ja sendube poeto!) evidente elspezis plurajn horojn kaj multe da animaj fortoj por doni al la esperantistaj poeziŝatantoj novae faskon da versforme esprimitaj sentoj kaj ideoj. Mi opinias, ke tiun kolekton de originale esperantaj poemoj certe indas akiri kaj pasigi unu horon, legante ĝin. Tiu horo povas iomete pliproksimigi legantojn al solvo de kelkaj eternaj problemoj, kvankam
...eble unu homa vivo ne sufiĉas
por forĝi la pesilon de la.sentoj,
por fari iujn homojn pli feliĉaj,
por trovi la eternon de l' momentoj.

 

 

Reen al:

Resonoj Nikola Pilev Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo