Kvardek jarojn poste

Johan Hammond Rosbach: SILKA KUSENO
Mendoservo Oy, Hyvinkää, 1991

recenzo de Antonio Valén

Jen malgranda libro kun tamen multaj rakontoj. Kutime ĉiu el ili longas apenaŭ du-tri pagojn: entute 18 rakontoj laŭlonge de 52 paĝoj. Simile al Bagatelaro, samtipa libro de la sama aŭtoro eldonita en 1951, la norvega verkisto tre ofte rolas (kaj esprimas siajn opiniojn) en la noveletoj, kvazaŭ temus pri propraj anekdotoj kaj viveroj. Ili tamen ne ĉiam kredeblas: preskaŭ ĉiuj rakontoj aksas ĉirkaŭ argumente tre neverŝajnaj koincid(ig)oj, kaj ege abundas agnicioj. Ja temas pri tute ordinaraj verkistaj artifikoj.

La lingvaĵo estas meza, nek elstara, nek riproĉinda. Ĝi plene normalas, kvankam sen plati, kaj tute oportunas por tia minora ĝenro. Tre verŝajne, la nura pretendo de Silka kuseno estas taŭgi kiel legajo por komencantoj. Tion ĝi sukcese atingas, ĉar la space-tempe limigitaj rakontoj-anekdotoj certe kapablas veki la atenton de niaj komencantoj kaj progresintoj. Aldone ĝi prezentas belan aspekton dank' al eleganta kaj zorga eldono preskaŭ sen preseraroj. Entute, plaĉa libro por viaj gelernantoj.

 

Reen al:

Silka kuseno Johan Hammond Rosbach Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo