Sonĝe forvagi... de l' gramatiko?

Julian Modest SONĜE VAGI
Pres-Esperanto, Sofio 1992

recenzo de Georges Lagrange

Sinjoro Julian Modest ne estas petolulo. Tion ni jam sciis pere de aliaj verkoj liaj. Oni eĉ povas nomi lin rekte pesimisto. Liaj noveloj en tiu libro pendolas inter du ĝenroj: la fantasto kaj la nigra realismo.

A1 la unua kategorio apartenas rakontoj kiel Sonĝe vagi (kiu donas al la tuta novelaro ĝian titolon), Kiu vi estas? Ina, en kiuj la personecoj disduoniĝas, disduobliĝas aŭ forvaporiĝas; al la dua apartenas Eta ŝerco, La forbruligo de la pontoj aŭ La surprizo, en kiuj realisme homaj rilatoj nepre finiĝas katastrofe. La procedo estas tiel konstanta, tiel principa, ke kiam oni eklegas ion, kio ŝajne rozkolore evoluas, kiel en Eta ŝerco Renkonto en sudlando, oni tuj demandas sin, kiel li faros por ĉion detrui en la tri lastaj linioj.

Esperanto intervenas en du el tiuj noveloj. Sed tio ne alportas pli da lumo. Mi konsentas ke la nuna mondo ne prezentas tre ĝojigajn bildojn, sed kial la homaj rilatoj, kial la intimeco en kiu povus resti iom da humaneco, kial eĉ tio estu tiel nigra kiel la ekstera mondo? Nu, tia estas Julian Modest. Oni iom pensas pri Kafka. Sed ne ĉiuj havas la staturon de Kafka... kaj tiukaze...

Certe la aŭtoro havas talenton. Lia stilo estas interesa, kun bonaj bildoj, kvankam oni foje retrovas ilin en pluraj noveloj, kiel la tegolkolora mantelo aŭ la ĉokoladkolora kostumo.

Cetere la libreto entenas normalan procenton da preseraroj kaj tio ne estus menciinda, se krome ne estus lingvaj kuriozaĵoj, pri kiuj oni honeste ne povas kulpigi la preskoboldon. Estas je la librofino menciite, ke redaktis Venelin Mitev (la aŭtoro de Tradukarto). Ĉu do lin ni devas akuzi? Mi ne scias. Sed kiam oni presas libron hodiaŭ, post unu jarcento da esperanto-literaturo, la leganto ne plu devas stumbli ĉe strangaĵoj, kiel ...ŝi preskaŭ ne svenis... por ...ŝi preskaŭ svenis. Unue oni supozas pri preseraro, sed post la tria aŭ kvara simila formo, oni devas agnoski, ke temas pri propra stilefekto de la aŭtoro, pri principo.

La manko de subjekto en subpropozicio: Dorina estis dekokjara, kiam edziniĝis, kvankam ne kutima, ne estas tre ĝena. Pli incita estas la tro oftaj eraroj pri transitiveco, kiu estas io ĉefa en la esperanta verbo-sistemo. Ĉagrenigis por ĉagrenis, edzita (?), edzinita (?) Nun ĉio en ŝi... timis lin (timigis), Necesas kelkajn tagojn....

Kaj kion pensi pri tiu strangaĵo: (p. 31 malsupre) Sinjoro Krak okazis preciza kaj postulema homo. Kaj fine mi esperas ke pri revenite hejmen (p. 38) kulpas la preskoboldo! ! !

Jes, sinjoro Modest estas interesa aŭtoro. Sed oni ŝatus iom pli da suno en liaj verkoj... kaj iom pli da respekto al la lingvo de Doktoro Zamenhof.

 

Reen al:

Sonĝe vagi Julian Modest Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo