Ĉu oni iru "tien"?

recenzo de Zlatoje Martinov

en revuo Literatrura Foiro 177/februaro 1999

Tien, de Johan Valano, eld. IEM, Vieno 1997

Ĉu ekzistas mondo pli bela ol ĉi tia en kiu ni vivas, mondo en kiu ĉesas ajna sufero, en kiu regas "trankvilo, ĝuo, artaj ĉefverkoj, anim-altiga muziko, profundaj amikaj renkontiĝoj, intensa kaj daŬra amosento, fizika kaj mensa plezuro ĉiaspeca?"

Konata "ĉu"-verkisto, Johan Valano ĉi foje kondukas nin, pere de siaj literaturaj herooj, en tian mondon, mondon paralelan, transan kaj ĉiukaze paradizan. En ĝin oni eniras tute hazarde (se hazardo entute ekzistas!), dum promeno montara, tra preciza loko en alta rokaro. Tion, kion oni vidas, estas preskaŭ neimageblaj bildoj plenplenaj je naturbeleco, homboneco, feliĉo kaj trankvilo. "Homo ne estas adaptita al manko de negativeco, mi ne eltenos tiom da belo, kaj bono malhelpas spiri", estas la unuaj vortoj de la rakontanto eniranta la malsufermondon.

En ĝi la homoj estas tute liberigitaj de zorgoj kaj suferoj, ili vivas trankvile kaj feliĉe. Ili tre gasteme bonvenigas forvagulojn el la sufermondo (ilia termino por nia mondo), ili scias aŭ almenaŭ konjektas la suferojn kaj dolorojn kaj tial petas ilin resti por ĉiam en la paradiza mondo. Kaj vere, ĉiu paŝo antaŭen alportas ion novan, profundecon de psika kvieto, mirindan sentovibran raviĝon pro mirigaj transformiĝoj de naturo, pejzaĝo kaj interhomaj rilatoj. Nome JUMO, iaspeca estro en la transa mondo klarigas, ke la gepatroj ĉi tie nutras siajn infanojn per plej delikataj homsentoj kaj eble pro tio la mondo paralela diferencas de sufermondo kaj eble tial en ĝi neniu suferas kaj neniu suferigas.

Sed la vizitantoj rimarkis ankaŭ grandajn ŝanĝojn en si mem, ili vidas la interligitajn retojn apartenantaj al la sferoj ama, dezira, tima, admira, fida, malama, malfida k.s. Ili vidas sian tutan antaŭan vivon, ĉiun, preskaŭ eran detalon, sukcesojn kaj malvenkojn, siajn fieraĵojn kaj hotindaĵojn; ĉio ĉi ŝvebas ĉirkaŭ ili, difinite perceptata. Ho, kia bela antaŭkondiĉo por mempsikoterapio!

Johan Valano majstre faras tian situacion ĝuste por enŝovi psikologion en la verkon. Kompreneble la Valana fikcia kreaĵo ne estas celo por si mem. Per faro de aliforma kaj alikvalita mistera mondo oni povas pli facile difini la nian. Oni povas pli konkrete analizi ĝiajn mankojn kaj malperfektojn. Korekti erarojn diversajn kaj multegajn, eviti mizerojn kaj malsekurojn, preventi suferojn kaj suferigojn, malfari la malbonajn farojn.

La aŭtora literatura mesaĝo sendube estas forte ligita kun lia verŝajna primonda opinio: eviti la terurojn senkialajn kaj suferigojn bestiajn, regu la harmonio interhoma, la amo eterna. Kvankam la temo estas fikcia, ŝajne neesperanteca, la aŭtoro ne forgesas la ideon Zamenhofan. Tre lerte li enŝovas esperanton en la romanon. Nome la rakontanto estas esperantisto, kiu eĉ verkas en tiu lingvo, sed ne altrudas ĝin al la amikoj. Tamen alveninte el la transmondo li laŭte sin demandas, eble d-ro Zamenhof foje iris TIEN. Je demando de lia amiko-psikologo, kial li tiel opinias, lia edzino simple eksplikas, ke temas pri la versoj, kiujn konas ĉiu esperantisto:

"al la mond' eterne militanta,
ĝi promesas sanktan harmonion."

Impresa estas la literatura vojo fari, pere de psikologiaj rimedoj, viglan fabulon kaj sendi seriozan kaj atentigan mesaĝon. Ĉiukaze romano kiun oni ĝue legos.

 

Reen al:

Tien Johán Valano Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo