Tunelo helnigra

recenzo de István Nemere

en revuo Literatura Foiro 176/decembro 1998

La tunelo, de Marco Picasso, eld. LF-koop, Svislando, 1998

Jes, tiu ĉi tunelo samtempe estas kaj hela, plena de lumo, kaj nigra, kiel la nokto. La aŭtoro kompreneble eluzis plene la eblon, ke la romano temas pri vera tunelo konstruota submonte por moderna aŭtoŝoseo.

Pri la temo nur tiom: la mezaĝa inĝeniero kaj geologo kontraŭas en sia firmao la senzorgan kaj rapidan konstruon de tunelo tra la Alpoj, ĉar laŭ lia opinio tiu geologia formacio minacas per disfalo kaj morto de laboristoj entunelaj. Neniu aŭskultas lin, kiam li hazarde renkontas Magda. Ankaŭ ŝi vivas en malbona geedzeco. Ilia vivo kunplektiĝas, sed ja ne tiel varmege kaj nedisigeble, kiel en usonaj filmoj. Ankaŭ la fino de la romano ne estas feliĉa, almenaŭ tiom, kiom volus la plimulto de la legantoj.

Min, kiel leganton - se verkisto ĝenerale scipovas ankoraŭ legi literaturon kiel simpla leganto, malhavanta la "internajn" vidpunktojn kaj komparemon - pleje interesis, kio okazos ne nur al la protagonistoj, sed kio al la naturo. Kvankam el la paĝoj de la romano senteblas la amo al naturo, kaj ĉiu kredas, ke la aŭtoro certe ne volas detrui ĝin, tamen iom malvarmas tiu ĉi romano. Malvarmas la amo prezentita ene, kaj tiu ĉiam denove aperanta sindeteno de la protagonisto kvazaŭ estus tiu de la aŭtoro. Kelkfoje jam komenciĝas io vere fajra, io vere pozitiva - kaj tiam Bruno retenas aŭ bremsas sin, kaj pro tio ankaŭ la leganto perdas sian inpeton.

Certe estas tiaj situacioj en la vivo de ni ĉiuj. Kaj en la romano mi trovis lokojn, kie mi ekkriis anime: "Jen, tion ankaŭ mi verkus samtiel!" - kion oni povas kompreni kiel laŭdon. Kaj kompreneble mi trovis lokojn, ne unu, kiun mi estus verkinta alimaniere. Se mi estus la aŭtoro - sed ja ne mi estas tiu.

Ĉiuokaze la duobleco de "La tunelo" ne nur ekzistas fizike sub la monto, sed estas tunelo ankaŭ en la sortoj de almenaŭ du homoj. Tunelo, kie oni perdiĝas en la ĉiutagoj... Tunelo, kiam oni kredas, ke vane pasas la tempo kaj ne alvenos feliĉaj tagoj, jaroj. Tunelo malhela, kiam oni vidas, ke malsukcesas la vivo kun tiu alia homo, foriĝis la revoj, restis nur la krudaĵo de la griza vivo.

Sed en tiuj sortotuneloj ofte helpas la amo, kaj helpas eĉ ties anstataŭo. Aŭ eĉ la kredo, ke ni renkontis iun amindan.

Ĉiuokaze "La tunelo" estas romano bone legebla, kaj ni diru: leginda. Se iu ŝatas la amromanojn, en kiuj okazas ankaŭ multe da aliaj aferoj, kie troviĝas iometa, bele desegnita, kaj ne tro forta naturdefendo, kaj hezitema amo - tiu nepre tralegu "La tunelo". Mi kredas, ke ĝi helpos al kelkaj eliri el siaj momentaj aŭ jam longe ekzistantaj sorto-tuneloj.

 

Reen al:

La tunelo Marco Picasso Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo