VERSO KAJ LARMO

VERSO KAJ LARMO de Eli Urbanová
eld. Artur E. Iltis
- Sarlando, 1986
recenzas Nicolino Rossi

102 mar 1987

Verso kaj larmo devus esti, laŭ redaktoraj intencoj, kolekto de la plej bono el la aŭtorina, longjara verkado poezia. Bedaŭrinde mi ne trovas la libron tiel reprezenta enhave, nek la tipografian veston tiom inda je tia celebrado. Elfalis pluraj poemoj bonstilaj el Nur tri koloroj kaj verŝajne samsorte suferis tiuj de El subaj fontoj... Nu, tamen la recenzanto juĝu la nunan kolekton...

Eli Urbanová estas aŭtorino sensiva, kiu majstre knedas sian lingvouzon poezian laŭ la bezonoj de la propra sentesprimivo. Emociplena kaj verva esprimo de amsopiroj, amdesapontoj, vivsuferoj kaj de tiu subtila primoko de l' vivtragedioj kaj elreviĝoj homaj, kiuj tiel elstare fajnigas ŝian prozodion. Urbanova ĉiam elegante regas la versteknikon je la servo de l' plej adekvata envortigo de ĉiu unuopa poemenhavo, kiu neniam banaliĝas, eĉ kiam temas pri ŝajna frivolaĵo.

Verso kaj larmo enhavas la poemojn de pli ol tridekjara verkado, do en tiu versekspozicio respeguliĝas la aŭtorina sentomodo ekde la vervaj kaj lumaj jaroj de l’ junaĝo ĝis la grizaj elreviĝoj de l’ matureco. Kiel ĉe ĉiu homo, kiu jarpeziĝinte la ĉirkaŭmondon kaj la propran memon aliperspektive alrigardas, ankaŭ ĉe Urbanová vibras iu poemliro diversa taŭ la epokoj de ŝia verkado.

Junaĝe ŝi multe amsopiris kaj revis, kaj pro l’ revoj suferis:

Ne, ne penetris mi pli funde
en ian fakon gravan,
nur en revregnon ravan;
meditis mi profunde.

(el Konfeso)

kaj

Knabin' kaj viro. Sperta viro.
Kia kontrasto - barb' kaj mamo!

(el Irante ĉirkaŭ bazaro)

sed mensekvilibre ŝi ankaŭ konscias pri sia virina, ordinara ĉiutageco:

Dum sobraj tagoj, cetere malmultaj,
mi estas homo preskaŭ tutnormala,
ĉar tre simila al edzinoj stultaj:

(el Dum sobraj tagoj)

Kaj restas al ŝi la tempo pri la ĉirkaŭmondo ekatenti, pri la homa sorto ekmediti, pri alies feliĉo envii kaj plusopiri al la propra, re- kaj foraperanta tra l’ jaroj, sed la vivo al ŝi sortobate la sombran vizaĝon almontras kaj ŝi, maturaĝe, kapablas ankoraŭ lirike sian suferon esprimi:

ĉu posttagmeze, ĉu vespere, nokte
kiam mi ploras, kaj mi ploras ofte,
tuj ĉiuj miaj karaj venas al mi,
neniam ĉesis sian Eli ami...

(el Kiam mi ploras)

Kaj la doloro kavalire jam pli ofte ŝin tra l' verkado akompanas:

doloro kion ajn mi faras,
kruela, eksterordinara...

(el Doloro)

Ĉu feliĉe, ĉu sufere, Eli Urbanová esprimas ĉiam lirike sian sentrealismon kaj ĉiam verselegante prilumas la facetojn de la amo, de tiu amo, kiu ĉe ŝi vestas la kolorojn de l’ pasio, de l' sekso, de la patrina tenero, de la edzina sindediĉo. Sed ŝia amverso disradias la aromon de prozodio estetike fajna, vortsonore alloga, ĉiam je la servo de la emocia kaj mensa esprimivo de la poetino.

 

Reen al:

Verso kaj larmo Eli Urbanová Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo