EL LIA ORA PLUMO

Trevor STEELE, Australia Felix, noveloj. IEM, Vieno, 1999. 134 paĝoj, 11,20 eŭroj.

Dum la lastaj jaroj, Trevor Steele longe kaj ŝate loĝis en diversaj eŭropaj landoj, ĉefe en

Litovujo, tamen li konstante saŭdadas al sia patrolando, eĉ se nur libre: "Sed mi scias, ke mi ĉiam reiros al Aŭstralio" (enkonduko). Eble tial oni facile spuras membiografiajn trajtojn en ĉiuj verkoj de la sudkontinenta verkisto. Australia Felix estas principe novelaro, sed ne ĉiu ero estas novelo, ĉar enestas ankaŭ mallongaj raportoj pri spertoj de Steele, ĉefe en Aŭstralio.

Almenaŭ duono de la noveloj temas pri "la duboj pri la konveneco de la propra vivmaniero" kaj pri "la preskaŭa ekstermo de la aborigenoj" dum la lastaj 200 jaroj kaj "la aktualaj sekvoj de tiu krimego" (enkonduko, p5-6). Alia grava kaj ŝatata temo estas la homaj sentoj kaj mondperceptoj, aparte dum infanaĝo (La raketo de Freddy revenas, La sunleviĝa ceremonio, Liberiga perspektivo).

Ankoraŭ tria temo tipa en la verkoj de Steele estas multflanka intereso pri la religia fenomeno.

Steele ĝuas naturan talenton por rakontado kaj tuj frandigas historion al la leganto, ekzemple per jena novel-komenco:

"Kun sonĝofrakasa forto la vekhorloĝo tondre eldormigis lin. Li ŝovis la manon sub la kusenon, kiu ŝajne eĉ ne iomete dampis la krudaĉan bruon, kaj preme fortondis la agresan muĝon. Neniam antaŭe li uzis vekhorloĝon; hieraŭ Glen sekrete montris al li kion fari." (p18)

Fakte ajna komenco en la kolekto taŭgus por montri la solidan metiismon de nia granda aŭstralia verkisto. Cetere oni ne rimarkas la poluradon far Steele sur sian verkon: jen la ŝajna simpleco de la arto kun majuskloj, de la grandaj artistoj. Oni ja divenas ke malgraŭ lia 'facileco' li tamen ne verkas kvazaŭ lakse, sed ja devas penadi super siaj kreaĵoj, male ili ne tiel bonege fluus...

La tekstoj efektive fluis sub miaj okuloj tute senĝene, preskau ŝvebe. Steele bonege regas ĉiujn trukojn de la metio, de la arto verki, t. e. ludado per perspektivoj, lerta ekspluatado de la latentoj de esperanto, majstra uzado de la libera nerekta stilo, kurtaj aŭ longaj frazoj taŭgaj al aparta ritmo de ĉiu rakontaĵo, tre trafa personigado de la roluloj per nerektaj diroj, oportunaj karikaturigoj, ironio aŭ sarkasmo en la dialogoj ktp. Subtila ironio ofte kunrolas, kaj ne malofte, leganto ridetas - kaj foje ankaŭ plenpulme ridegas: tio ja ne estas hazarda ĉe bona romanisto.

La roluloj estas vere tre bone skizitaj, kaj ili portretiĝas ne tiom per la aŭtoraj priskriboj, kiom per la propraj vortoj kaj agoj. Steele kapablas lerte vortigi la pensojn kaj eniri la menson de ĉiu rolulo (negrave pri aĝo, sekso ktp): jen lia atuto kiel romanisto, majstre en La Koroboria vespermanĝo - rakonto pri egoismoj -, kie li grade liveras informojn pri la roluloj kaj paralele ĉion prezentas el multaj rolulaj perspektivoj.

Steele tre zorgas pri la lingvaĵo en ĉiu sia verko, ankaŭ en Australia Felix. Prefere vidu kelkajn ekzemplojn kaj juĝu mem.

Jen familiare:

"Nu bone. Sed kion mi volas diri, estas, de kie vi ricevas vian apogon? Volas diri, kiuj estas viaj homoj kaj - se ne estas malĝentile, de kie venas via mono? Volas diri, ĉu la registaro subtenas vin?" (p41)

"Kar'lino, kiel vi trovis la ĝangaLan dieton?" incitete ridetis la Ministro.

- Nu, la kanguruvosta supo estis ne malbona...

- Aĉaĵo, laŭ mi! Mi preferus rapidservan ĉinaĵon kun multe da saŭco. Tony, kiom kostas ĉi tiu manĝi-danci-afero?

- Po kvindek.

- Merdo! Mi ne volus devi mem elpoŝigi tiom." (p98)

jen akĉente:

"Si mi ĝustej komprin's vin, nijaj nigrulaĉoj ĉijam vivijs in grigaĉo koj ĉijam vivoŭs." (p44) "Jis, sid kij'n ajn vi far's - trenvoĉis iu nazale - ili ĉijam far's il domo po'kej'n." (p43)

Aparte ekstreme sur paĝo 31:

"nij ĉiuŭj krejdas, kej sej ijuŭ ojn poŭvas troŭvi la poŭvran bastardon, tijuŭ ejstas vij."

Jen slange:

"- Tro da litoeventoj kun edzinoj de tepoj.

- Tepoj?

- Pardonu, Ministro, Tre Eminentaj Personoj." (p97-98)

Notinde, Steele sukcesas verki en eleganta esperanto per "la bona lingvo", nome preskaŭ sen neologismoj - sed eble, tio nenion diras: ja neologismemo ne implicas artismon kaj certe 'bona-lingvemo' ne signifas platon kaj malriĉon.

Ĉu mi risku anatemigan aserton? Jen ĝi: Trevor Steele estas eble la plej bona romanisto en esperanto. Nia alia pinta romanisto, Karolo Piĉ, konstante eksperimentemas (foje troe) kaj devigas la leganton batali kontraŭ la konstantaj piĉismoj - almenaŭ en la komenco. Sed kompense lia lingvaĵo belegas. Kredeble la rakontstilo de Piĉ rekte malsimilas tiun de Steele: la ĉeĥo ade pensas, kontemplas, observadas, elmensigas ideojn malrapide... kaj kontraste la aŭstraliano elrakontas verajn historiojn anstataŭ mense rondiradi la poton. Jen du universoj, du malsame alirendaj verkistoj. Ne temas pri tio, ke "lingva ĵonglado anstataŭas verkinspiron" (ie mi legis), sed ke Piĉ ricevas inspiron nur pere de lingva ĵonglado: Steele estas kerna romanisto; Piĉ estas poeto en prozo.

Se paroli pri ĉio, de Diego estas alia afero. Li fakte apenaŭ neologismemas (jes, jes, kredu!), kaj lia rego de la esperanta frazo, lia natura sento pri la ritmo kaj la melodio de nia lingvo vere majeste fluigas ĉion, kion li tuŝas. De Diego ne majstras pro siaj kelkaj neologismoj, sed pro sia brila esperanto. Ree kontraste, Steele preskaŭ sisteme evitas neologismojn, preferas verki en "la bona lingvo" - kaj ĝuste tie sidas lia merito, ke li kapablas eleganti per simplaĵo. Mi plene konsentas kun li kaj kun Piron pri la vera ekspluatado de la jama vort-trezoro.

Kaj nun unu fina rimarko: en la kolekto Australia Felix elstaras du iom longaj noveloj (fakte burĝonoj de plenaj romanoj): Por savi nigran animon kaj La Koroboria vespermanĝo. Ambaŭ tiel fajnas artisme kaj metie subtilas, ke mi preferas nenion malkovri el la enhavo. La plej bona omaĝo de legantoj al verkisto estu legado: frandu mem tiujn du elstarajn ekzemplojn de la rakont-arto en esperanto el la ora plumo de Trevor Steele. Kia lukso, havi lin inter niaj verkistoj!

Antonio VALÉN

 

Reen al:

Australia Felix Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo