el LG-48 p.6

Dormanta grafino (La) de Ivan ŜIRJAEV, eld. Pro Esperanto, Vieno, 1993 - 158p.

La reviviĝo de Ivan Ŝirjaev

Ie en la sepdekaj jaroj mi prenis en la manojn tiun brilan selekton el la Esperantaj noveloj 33 Rakontoj, tre kompetente kompilita de Reto Rossetti en la jaro 1964. En ĝia aŭtorindekso mi vidis Ivan Ŝirjaev-on, almenaŭ laŭnome konata pro lia ampleksa antaŭlaboro por Enciklopedio de Esperanto. Li estis reprezentita per Venĝo. Tiun ĉi pecon mi eklegis. La surprize agrablan frapegon, kiun ĝi donis sur mian korpon, mi ankoraŭ hodiaŭ sentas. Kia majstra rakonto!

Mi komencis fosi, por trovi aliajn tekstojn liajn. Evidentiĝis, ke enlibre aperis liaj noveloj i.a. en Sep Rakontoj (1-a eldono 1906, 2-a eldono 1908) kaj En la Vagono (1937), kies enhavoj samgrade ravis min. Unu problemo estis solvenda: ili jam delonge elĉerpiĝis. Venis kuraĝa fantaziaĵo. Kial ne kolekti ĉiujn liajn prozaĵojn kaj kunmeti en unu volumon? Tio restis ie tre malantaŭe sub mia cerbujo. Sed miraklo transformis la utopion. Herbert Mayer, la direktoro de Esperanto-Muzeo en Vieno kaj la estro de la eldonejo Pro Esperanto decidis publici en 4 volumoj la kompletan originalan verkaron de la ruso.

Mayer estis bonŝanca, ĉar la manuskripta heredaĵo de Ŝirjaev migris post lia morto en 1933 al la biblioteko de Aŭstrio. La editoro posedis, se tiel diri, la necesan materialon en sia propra domo: 2 romanojn kaj ĉirkaŭ 35 novelojn. El ĉi tiuj li prenis 12 por volumo I La dormanta grafino, kiu intertempe aperis kaj pri kiu mi nun estas recenzanta. Kvar el ili jam publikiĝis en antaŭaj broŝuroj, la aliaj estas al mi nekonataj, ĉar nur ekzistas en manskribaĵoj en Esperanto-Muzeo aŭ troviĝas ie en ne plu alireblaj revuoj.

Ĉiuj eroj bildigas antaŭ ni tiun senfine vastan rusan imperion, kie la naturo pompas kaj ankoraŭ plene regas kaj destinas la agadon de la homoj. En la kortuŝa Tjuva Ŝirjaev notis:

Ŝujga, unu el la plej kurbaĵaj riveroj, en tiu ĉi parto de sia fluo kvazaŭ faras escepton kaj en spaco de pli ol duonversto portas siajn nigrajn akvojn en tute rekta direkto suden. Ĝia dekstra bordo, sur kiu staris la vilaĝo, estis alta, jen ŝtona, jen sabla kaj preskaŭ tute kovrita de densaj arbaroj, kies fino ne estis videbla eĉ de la plej altaj preĝejturoj kaj perdiĝis el okuloj post la horizonto. La maldekstra - estis tute kontraŭa: malalta, iafoje marĉa kaj tranĉita en ĉiuj direktoj de multaj riveretoj malgrandaj. Ĉiujare printempe ĝi estis superakvata je grandega spaco kaj prezentis vere iluzion de maro. Printempe iafoje tre longe kovris ĝin akvo, pro tio tiu ĉi loko ne estis kulturebla. Kuraĝe oni povas diri, ke neniam ankoraŭ ies plugilo maltrankviligis ĝian virgecon. La loko estis tute ne loĝatigita kaj prezentis bonegan rifuĝejon por birdoj kaj ankoraŭ pli bonegan falĉkampon. Delonge tiu ĉi loko altiris la atenton de ĉasistoj, kiuj amase sin direktis dum somero tien kun espero je ĉasaĵo, - ĝi delonge altiris al si ankaŭ min, sed ne pro sia riĉeco kaj diverseco, en tiu ĉi regno fabela de herboj kaj floroj mi revis delonge ripozi de kelkjara seninterrompa oficservo kaj kompletigi mian negrandan herbarion.

Meze en tiu mondo en iu vilaĝo, kampara budo aŭ nobeldomo okazas konfliktoj inter loĝantoj. La aŭtoro tiel precize kaj ame pentras la pejzaĝojn kaj tiel profunde siajn heroojn, ke mi sentas la nerezisteblan emon, vojaĝi tien, por mem travivi la atmosferon de tia senkomplika perdita paradizo. Tie la ritmo de la vivo ankoraŭ malrapidas, tie la malmultuloj devas precipe okupiĝi pri la bazaj postuloj de la ekzistado: akiro de nutraĵo, prizorgo de dometo, atento pri la sano.

 

La malferma historio La dormanta grafino montras bienon, kie vidiĝas kazo de enterigo de ŝajnmortinto. En Gru gru ni legas pri la flegado kaj konduto de malsovaĝigita gruo. La peko de Kain priskribas, plej forta flanko de Ŝirjaev, nekutiman viron, metinta sur sin punon pro neevitebla krimo. Tiu Kain alvenas en iu vilaĝo kaj la anoj amasiĝas por rigardi lin.

Mi trovis lin sidanta apud la preĝejo meze de densa, ankoraŭ ne falĉita, herbo. Li sidis senmove, kurbiĝinte, etendinte antaŭen la piedojn kaj metinte sur ilin la manojn. Li estis ankoraŭ sufiĉe juna homo de tridek jaroj proksimume, tre maldika, longpieda, kun sunbrunigita, malgrasa vizaĝo polvokovrita kaj portanta klarajn signojn de iaj netolereblaj suferoj. Liajn okulojn mi ne povis trarigardi, ĉar ili estis ĉiam fiksitaj malsupren al unu punkto.

Sed nek la senmoveco de la nekonato, nek lia enigmoplena enpensiĝemo estis tiom atentindaj kaj mirindaj, kiom liaj ambaŭ manoj. Mi nevole terurtremis, kiam mi ekvidis ilin. La fingroj de ambaŭ manoj, kun tre longaj, delonge ne tranĉitaj ungoj, rektigitaj kaj neflekseblaj, kiel hakpecoj de arbobranĉo, estis seninterrompe kovritaj (de la malsupro ĝis la supro) de ringoj feraj, kupraj eĉ arĝentaj de plej diversaj dikeco kaj valoro, komencante de malpeza kaj maldika kuprofadena ringeto, metita sur la ekstremaĵon de la malgranda fingro, ĝis dika fera ringo de falĉilo, metita en la malsupron de la dikfingro. Estis tuj rimarkeble, ke tiuj ĉi ringoj estis metitaj sur la fingrojn jam delonge kaj kaŭzis senĉese netolereblajn suferojn, ĉar la plimulto de ili jam profunde eniĝis en la haŭton kaj estis ĉirkaŭitaj de abscesaĵoj kaj pusaĵoj. Nur sur unu - la meza fingro de la dekstra mano - mi kalkulis ok tiajn diversformajn kaj diversmetalajn 'ornamaĵojn' dolorigajn.

Ankaŭ en Tjuva, Mi ne ŝatas la printempon kaj Tra la loko ensorĉita ni troviĝas plene en la homrara naturo. De tempo al tempo mi devis pensi pri la parenca mondo de Stellan Engholm, trankvila kaj maldense loĝata, sed ĉe Ŝirjaev pli praa, pli rudimenta. Mi komencis bone kompreni la tie naskitojn, neniam povantaj forgesi tiun teron. Foririntoj estis ofte kvazaŭ returne tiritaj al ĝi. Solĉeniĉin perdis sian krean inspiron post la elmigro, la filino de Stalin, malgraŭ ĉio, revenis al la patrina grundo, la rusa edzino de Ivon (vidu ĉe Lanti) freneziĝis en Francio pro ĝia perdo, ankaŭ Ĥoĥlov nepris lasi sian edzinon, por reiri al la patrio.

Feliĉe la brila Venĝo trovis lokon en la unua volumo. Per ĝi ni enpaŝas alian, kvankam tute rusortodoksan, medion. Ĝi ludas nur interne de episkopa palaco. Ni sekvas tie aventurojn de la moŝta kato. Neĝojiga scenaro, cetere, ĉar la dorlotita besto orfiĝas post la morto de sia mastro.

La koresponda poemciklo de Karolo Piĉ Amkonfeso al Henrieta jam antaŭis sian kontraŭparton en la simile trista Stranga knabinaĉo. Ĝi estas dramo pere de leteroj, skribita de la ĉefrolulo Zygmunt alterne al sia amatino kaj amiko. Li amas kaj ekspluatas knabinon kaj post akiro de pli riĉa ino simple forŝovas la unuan. Sen komento Ŝirjaev ĥirurge nudigas la karakteron de la skribanto. La verkisto, eble pro sia profesia laboro kiel pastro aŭdis tiom da interhomaj intimaĵoj, ke li pli kaj pli seniluziiĝis pri tiu animala speco. Normalaj, simpatiaj uloj ne abundas en liaj rakontoj, sed liaj kreitoj bedaŭrinde terure realas kaj tre rekoneblas. Avareco, ŭaluzo, malsano, ne-atento liveras la cementon al lia novelarto.

Oktobra Revolucio formis kvazaŭ akvodislimon en la rusa beletro. Literaturistoj staris antaŭ decida elekto: ili povis rifuzi la revolucion aŭ akcepti ĝin. Tiuj ĉi, la konsentantoj, opiniis, ke la stilo ankaŭ bezonas modernigon. La stilo devus speguli la metodojn de la sovetia socia progreso. Utiligado de kompleksaj kompilaĵoj, fragmentado de prozeroj, sinsekvo de diversaj ĝenroj, ĉio en unu romano. Jen la nova koncepto. Modelas por tio en nia belliteraturo Varankin kun sia Metropoliteno. Male al Ŝirjaev. Tiu ĉi rifuzanto restis ĉe la klasika tradicio. Rakontoj rektliniaj kun kapo kaj vosto, sen saltoj el la kadro, sobraj kaj malpatosaj. Konsekvence ĉe li nenian spuron de bolŝevikismo. Ni devas esti ĝojaj, ke la deknaŭjarcenta rusa skolo estas enbedigita en Esperanto per tia koloso kiel Ŝirjaev.

legita de Ed BORSBOOM

 

Reen al:

La Dormanta grafino Ivan Ŝirjaev Ĉefpaĝo originala literaturo