KAJ KIU PRAVAS

Eugène de ZILAH: Kaj kiu pravas - memorspertoj. Originalaj akvareloj de KAVLAN. Pro Esperanto, Vieno. 2002. 360p. 24 eŭroj.

Sub tiu titolo, citaĵo de KALOCSAY, Eŭgeno de ZILAH plu meandrumas laŭ sia vivo, kvazaŭ daŭrigante Vivi sur barko, ĉifoje pli alfonten. Tio fariĝas ĝenro ne malofta en Esperantujo; iu padumas, alia riverumis, SÉBERT la balistikisto bedaŭrinde neniam 'trajektoriumis'...

Ĉu romano ? Ne, laŭ Eŭgeno, ĉar "romano lerte respektas la imagon de la leganto", li mem diras. Tio tute ne konvinkas min; li scias tion respekti: lia lasta ĉapitro, Otelo, konsistigas spirhaltigan unuarangan novelon, kiu lasas daŭran spuron en nia animo, kaj kapablas konservi parton de sia mistero eĉ post la malnodiĝo de la intrigo. Oni daŭre demandas sin, kio konscie, sed ankaŭ nekonscie svarmis en la kapoj de la kvar roluloj? Oni neniam ĝisfunde scios, cetere kiel la veraj rolintoj mem. Sed tiu okazaĵo estas vera fonto de pensaj kaj sentaj kirloj.

Ĉu aŭtobiografio? Ankaŭ ne: "pli ia eseo filozofia, ia analizo", li diras, "surbaze de propraj vivospertoj". Mi aldonus: esearo, analizaro; pluralo nepras.

La esenco (ĉu aŭdaci tiun vorton, pri verko, kiu tiel bone klarigas la filozofion de SARTRE fine mi ĉi-tie komprenis Sartre !) estas do pripensadoj vekitaj de la ĉefaj eventoj de lia itinero. Do io pli proksima de MONTAIGNE ol de ROUSSEAU. Kaj ni ne forgesu, ke Eŭgeno estas mem profesia fiiozofo. Kiam li filozofe kritikas, li lertas kiel rabeno; vidu lian analizadon de la Stacioj de Kristo, aŭ lian komparon de la Dek Ordonoj kun ilia katolika kateĥisma versio: vera regalo. Lia temaro? Ĉio vivapartena: amo (laŭlonge de la verko), afto kaj artaĵoj (La Katedralo), filozofio (ĉapitro Sartre kaj la tuta libro), politiko (Francio unue), religio (Kazuoj kaj pentoj, La granda tago), sociaj rilatoj (Inesa), sekso (Kamasutra pokero, Apologio de l'sekso), eĉ tradukarto, pri kiu li donas brilan demonstron tra lia traduko de teksto de VIAN, kies misatakon al Sartre li ĝuste vipas en tri vortoj: "li boksas subzonen". Ĉar stile Eŭgeno havas la talenton de trafaj esprimoj, ekz. pri haroj mallongaj: "stople tondita hararo", pli elegante ol la kutima prozeca aludo al broso ! Pti genia imitisto de pentraĵoj: "se oni admiras lin, oni admiras Vermeer". Pri Alzaco: "pilko en sangaj matĉoj tablotenisaj inter Francio kaj Germanio".

Kio riproĉinda en tiu densega libro ? Nu, bagateloj: foje nesufiĉa uzo de majuskloj: kio estas "buro"? (Boer); "skarponstrata"? (propra nomo de strato); eble troa uzo de ŝatataj ĉevaletoj: "kozo", "kazuo", "hahai", "hihii"... Abundas referencoj, tamen neniam pedantaj, ĉiam konvenaj al la diro kaj tempo. Nur unu estas erara, pro banala pluma misatento ("humani nil a me alienum puto" estas Terencia, ne Sofokla). "Sed mi tedas la leganton... ", diras li iam. Nu, malofte, Eŭgeno, vere malofte; eble per troaj etnolingvaj citaĵoj (feliĉe tradukitaj!) anglaj, francaj, grekaj, latinaj, hungaraj aŭ sanskritaj. Tamen tio foje utilas: li ellatine tradukis la katolikan nuptopreĝon; mi volis kompari tion kun la sama teksto en la du belegaj katolikaj meslibroj, kiujn mi ĵus fiere aĉetis kun antaŭĝuo pro ilia bibliofila beleco. Miro! Tio ne troveblas en ili: geedziĝo estas sakramento, kaj Esperanto, agnoskita taŭga por ordinara meso, ne estas akceptata de la katolika Eklezio por sakramenta meso, kiel klarigite en l' antaŭparolo de tiuj du verkoj el Vatikano. Dankon, Eŭgeno, ke vi tiel nerekte instruis, ke Papo salutas en lingvo konsiderata nekonvena por sakramentoj. Mistera afero, la katolika Eklezio...

Eble venos kelkaj riproĉoj pri troa abundo da erotikaĵoj; sed, ĉu ni ne jam vivas en la 21a jarcento? Ĉu vere oni povas sincere nun kulpigi iun, ke li priskribas aferojn, kiujn ni ĉiuj faris, faras aŭ faros, reale aŭ enpense? Verŝajne la plej laŭtaj protestantoj estos la plej avidaj legantoj...

Kompare kun Vivi sur barko la tono fariĝis pli serioza, kvankam la stilo estas same brila kaj la majstrado de la lingvo ankoraŭ pli evidentas. La kutimaj spiritaj ŝablonajoj de niaj esperantaj tekstoj ne troviĝas en la skriboj de Eŭgeno; mi ripetos (pardonu) mian diron pri Vivi sur barko: entene tio ne ŝajnas libro de esperantisto, sed de nacilingva aŭtoro...

Kiam oni ekprenis tiun eldonajon, kun ĝiaj belaj artbildoj de KAVLAN, oni ne povas lasi ĝin, oni ĝisfine legas. Sed unu paŝo plua estas nun farita al nediskreteco; foje oni sentas rilate personojn ian ĝenon, kvazaŭ oni senintence vidis intiman scenon tra aperturo de ne tutfermita pordo... Bona flanko de l' afero estas, ke tio vekas fratecan senton al tiuj personoj mem: favora bilanco!

Mi iel sentas, ke tiu "anabazo", tiu reveno al origino, ne finiĝis kun tiu verko; "se Dio volos", kiel diras la islamanoj, venos tria libro, ankoraŭ pli elkora, celanta ankoraŭ pli profunde en la tempon kaj l' animon. Ek ! Eŭgeno.

Jean-Luc TORTEL

 

Reen al:

Kaj kiu pravas Eugène de Zilah Ĉefpaĝo originala literaturo