MODESTAJ VIVOJ

Mistera lumo, de Julian MODEST, estas aro da noveloj, do neeblas kaj senutilas resumi la rakontojn, des pli, ke tiuj, kiel ofte okazas ĉe noveloj, estas fragmentaj, misteraj, ambiguaj, milde aŭ kruele emociigaj, lulaj, senkonkludaj, aŭ kies konkludo dependas de la leganto, de ĉies aparta koro. Ili, kiel ofte la bona literaturo, lasas la leganton libera senti, interpreti, juĝi la okazaĵojn, la sentojn, la konkludendaĵojn tiel, kiel li volas. Momentoj el emocio, tuŝaĵoj kiuj surmetas sin en la koron, kaj kiuj mistere emas resti tie.

Tiuj rakontoj estas esence faritaj el memoroj, jam la agordo estas donita de tio. Tintas la eta mistera penetranta muziko, kiu parolas pri la tristoj de la mondo kaj pri fuŝitaj vivoj, kiu diras kiel oni preterpasas valorojn, kiel koroj sangas sensange, kiu rakontas kiel homoj malkovras kiom modesta estas la prezo de la homa vivo, eĉ kiam rasismo ne senvalorigas ĝin.

En Julian Modest estas atento al la homoj kaj iliaj konfuzaj, de ili nekonataj, sentoj, al tiaj ŝanceliĝaj est-eroj, al tiuj rev-eroj kiaj estas la homaj individuoj. Atento al la homoj, sed ankaŭ al la aĵoj, ĉar ĉe li la aĵoj estas kiel pecoj de karno mem, plenaj je sango; ili foje parolas anstataŭ la neesprimitaj sentoj, ĉar tiuj ĉi tro profundas por ke la spirito trovu ilin.

La stilo de Julian Modest, sufiĉe simpla sed sentema kaj esprimoplena, estas sperte efika. Li lerte, kvazaŭ senintence, kiel ne tuŝante, vadas en la labirintaj svagecoj de la animo kaj subkonscio. Ĉar la modestuloj ne ploras, ne klarigas al si kio okazas, kio "konsciiĝas' en siaj subkonscioj, kie nur senĉese revenas memoroj, iaj memoroj. Malgraŭ sia naiva, foje ne klariganta, ettuŝa rakontado, ia Modest-a romantismo eligas la tutan doloron de la mondo kaj ĝian tutan seniluziiĝon.

Kelkaj detaloj, agrablaj, sentigas nin, ke oni estas en orienta Eŭropo: Bulgarujo (la aŭtoro estas bulgaro), aŭ Hungarujo (la noveloj estis verkitaj en Hungarujo).

Nur unu aferon mi ne laŭdos en ĝi, ĉar mi tute samopinias tiurilate kun Claude PIRON en lia la bona lingvo: tio estas la uzo senutila, senfrukta, neniel ajn pravigebla, de la tiel diritaj "neologismoj". Ĉar kion alportas "friska" anstataŭ 'malvarmeta'?! "frida" anstataŭ 'malvarma', magra" anstataŭ 'malgrasa', "olda" anstataŭ 'maljuna' aŭ 'malnova', kaj krome - vorto dusenca - "povra" anstataŭ 'kompatinda'. Tute nenio (krom la devigo al ne latinida aŭ ne anglosaksa leganto serĉi en dika vortaro, kaj tio estas malkongrua kun la spirito kaj koncepto (kaj virto) de Esperanto. En la pasintaj generacioj, la bazinstruistoj diradis hontige (kaj hontinde, ni nun opinias) al siaj junaj lernantoj, ke eldiri vorton en kampara dialekto estis "direkti piedbaton al Francio", nu uzi senprave tiajn "neologismojn" (eĉ la vorto estas neesperanta) estas kiel direkti piedbaton al Esperanto. Tamen kelkaj neologismoj efektiviĝis riĉigaj kaj pravigeblaj, ekzemple "akceli", multe pli simpla ol "plirapidigi", aŭ "tenere"; sed oni plu atendas novajn vortojn el neeŭropaj lingvoj (ili iom pravigus tian vortkreadon).

Por ne fini per kritikaj vortoj mi citos du geniajn frazojn el la libro:

"El iliaj brustoj la koroj kvazaŭ forflugus kiel du alaŭdoj."

"Sub la silka robo, ŝiaj maltrankvilaj manoj varmas kiel du bulketoj ĵus bakitaj."

Tiu ĉi modesta libro entenas sorĉopovon. Legu ĝin kaj poste, ĝin ferminte, homoj, aĵoj, momentoj, frazoj de la libro ne lasos vin, nek vian subkonscion.

Roland PLATTEAU

Julian MODEST: Mistera lumo. Hungara Esperanto-Asocio, 1987, 90 paĝoj.

 

 

Reen al:

Mistera lumo Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo