KVAZAŬ SOBRA HISTORIA RAPORTO

Trevor STEELE: Neniu ajn papilio, romano. Vieno, IEM, 2000, 338p.

Antaŭ pluraj jaroj Trevor STEELE eldonigis sian romanon Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen. Traleginte la manuskripton, mi opiniis ke la verko bezonas multe pli da prilaboro, kaj mi konsilis al Trevor ke li profunde reverku la romanon. Diversaj recenzistoj samopiniis kun mi pri tio. Trevor enkoren prenis la konsilon, kaj nun ni havas plene reviziitan, pligrandigitan, kaj multe pli bonan version - efektive, mi aŭdacas nomi ĝin lia plej bona verko ĝis nun. Tio estas granda laŭdo, ĉar Trevor estas ĝenerala agnoskata kiel inter niaj plej bonaj prozverkistoj, kaj mi eĉ opinias ke Neniu ajn papilio estas kelkrilate la plej bone verkita romano ĝis nun aperinta en Esperanto.

La intrigo en ĉi tiu romano estas jena: Aŭstraliano niaepoka veturas al Germanio serĉante literaturajn tekstojn el la tujpostmilita periodo. Li renkontas virinon kiu interesigas lin pri konito sia, anglo nomita Mark Bryant, kiun ŝi konis en 1968-69. Mark Bryant estis dungita kiel direktoro de la institucio Sankta Mikaelo, kiu siavice estis entrepreno subtenata de angla mecenatino Carolynne Beauchamp. Sankta Mikaelo estis azilo por pretervivintaj viktimoj de la naziaj koncentrejoj, precipe de Bergen-Belsen. En la azilo loĝis aro da senŝtataj viroj kiuj pro krimkarieroj ne estis resendeblaj al siaj originaj landoj; nek liberigeblaj en Germanio mem. Estus domaĝe, se tiu azilo, kaj ĝiaj enloĝantoj forgesiĝus - sed Mark Bryant postlasis amason da taglibroj, raportoj, kaj leteroj, kiujn historiisto povus utiligi...

Nia aŭstraliano legas la postlasitajn verkojn de Mark Bryant, kaj decidas verki la historion. Li ankaŭ intervjuas plurajn personojn kiuj konis Mark Bryant-on, kaj kiuj povas informi pli pri li kaj lia laborado. Neniu ajn papilio estas supozeble la rezultinta historio. Ni legas ĉerpaĵojn el la taglibroj kaj aliaj skribaĵoj de Mark Bryant, kun intermetitaj raportoj pri la intervjuoj faritaj de la aŭstraliana verkanto. Tiel ni legas ne nur pri la eventoj laŭ la vidpunkto de Mark Bryant, sed ankaŭ laŭ la (postaj) vidpunktoj de kelkaj aliaj partoprenintoj en la eventoj.

La tuto estas, kompreneble, romano - verkita kvazaŭ sobra historia raporto, laŭ maniero simila al tiu kiun Trevor Steele konigis en sia unua granda verko Sed nur fragmento. Neniu ajn papilio estas pli kontentiga ol Sed nur fragmento, ĉar la teksto fluas pli rapide kaj multe pli glate, kaj la leganto neniam oscedas pro tro da detaligado. Krome, la rolantoj en la rakonto estas pli fajne ĉizitaj; efektive, oni preskaŭ kredas persone koni kelkajn el ili, finleginte la libron. La ĉapitro en kiu Carolynne Beauchamp unue aperas estas tiom komika, ke oni ne povas ne ridi dum oni legas ĝin. Ĝi bone reliefigas la karakteron de tiu "mecenatino", kaj lasas la impreson en la menso - impreson kiu estas memorenda se oni volas kompreni la tragedian faton de Mark Bryant.

Kelkaj recenzistoj rimarkigis pri diversaj teknikaj mankoj en la presita libro. EI ili plej grava estas la ĝene granda nombro da komposteraroj. Dirindas ke ili preskaŭ neniam malfaciligas la komprenon - kaj kie la kompreno ja estas iom malfaciligita de ili, iometo da cerbumado rapide solvas la problemon. Ion similan mi devas diri pri la manko de akuzativigo de propraj nomoj. Trevor ĉiam lasas proprajn nomojn nemodifitaj, eĉ kiam ili facile povus ricevi '-n' aŭ '-on' kiam akuzativaj. Ankaŭ tio kelkloke povas dummomente konfuzi la leganton, sed la kunteksto ĉiam ebligas diveni kiu estas la subjekto kaj kiu la objekto de la koncerna verbo. Tamen, ja vere estus pli bone se...

Pluraj trevorismoj ĝojigas aŭ malĝojigas la leganton, laŭ oni persona prefero. Kiel oni scias per la antaŭaj verkoj de Trevor Steele, li majstras pri la reprodukto de preskaŭkompreneblaĵoj dirataj de personoj kiuj nur parte mastras la lingvon en kiu ili parolas. Ekzemple, ruso diras al Mark Bryant:

"Mi skribi ramana. Tre bŭona ramana, tre interjesa. Sed mia girmanlingva nje pirfjekta. Vi tre bŭone girmanskribi, s-ro Mark. Eble vi ĥelpi por min?"

Ĉeĥa azilano diras:

"Mi pensas unua fojo, ke li ne plaĉas miaj magazinoj el Danmark. Mi diras, s-ro Mark, vi viro sen virino, eble vi plaĉi rigardi bela bildo."

Kiom ofte ni legas, per Interreto, similkvalitaĵojn de 'Esperantistoj' kies entuziasmo enmondigi retpaĝon multe superas ilian kapablon sin esprimi en Esperanto! Ke Trevor Steele kapablas tiel bele reprodukti tiajn lingvaĵojn en la parolado de siaj ne-bone-edukitaj rolantoj, estas bona indiko de lia verktalento.

Se vi scivolas pri la deveno de la titolo de la libro: Neniu ajn papilio, ĝi aludas al komento farita de unu el la ekskaptitoj en Sankta Mikaelo. Mark Bryant parolas kun Jakub, kiu verkas en noveletoj pri siaj spertoj en Bergen-Belsen:

[Mark:] "Sed kion vi volas diri, estas... nu, ŝajnas al mi, ke viaj kreaj talentoj povus aldirektiĝi al... nu, pli feliĉaj temoj. Volas diri, la homoj ĉi tie jam spertis multe da hororo kaj malfeliĉo en la vivo."

"Afi, vi preferus ke mi skribu pri trilantaj birdetoj kaj buntaj papilioj, S-ro Bryant?"

"Nu, ne nepre..."

"S-ro Bryant, apenaŭ estis papilioj en Bergen-Belsen." Mi ne bone sekvis lian pensosalton, kaj mi aldonis komenton, "Jakub, mi tre bedaŭras, ke vi devis trasuferi tion..."

"Ni diru simple, ke mi naskiĝis en malĝustan generacion, en malĝustan lokon je malĝusta tempo."

"Jes, mia generacio havas neniun ideon, kiel tiam estis."

"Pardonu refoje mian severecon, sed ŝajnas al mi, ke via generacio vivas en kokono, izolita de la realo. Diru, ĉu vi vere kredas, ke la universo estas baze amikema al homoj, kompata?"

Jakub bone demandas, kaj tia demando estas temo pritraktata diversreponde tra la romano. Efektive, la valideco de religiaj vidpunktoj estas severe ekzamenata; fidele al la vero, Trevor Steele finfine ne pretendas solvi tiun tiklan enigmon pri la celo de la homa vivo kaj la naturo de ekzisto en la universo.

Recenzo povas nur ebligi gustumeti tre poke la ampleksan romanon kiu estas Neniu ajn papilio. Mi ne menciis la amintrigon inter Mark Bryant kaj du el la virinoj, kiu ankaŭ estas bele priskribita; nek la kuriozegajn agojn de iuj el la ekskaptitoj, ankaŭ tre versimile priverkitajn. Legu mem, ĝuu, kaj pensu.

Donald BROADRIBB

 

Reen al:

: Neniu ajn papilio, romano Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo