Eugène de Zilah:
NEMERE, LA PROFESIULO

el LA GAZETO – n-ro 122 – januaro 2006

Eĉ televidilo povas, foje, inspiri ideojn. Limakis sur la ekrano unuela programo "literatura". Generinto de la t.n. "nova romano", Alain ROBBE-GRILLET, ĉantis la gloron de sia arto kaj gutigis galon sur la vulgaran literaturon, kies ĉefa difekto estas ke ĝi bone vendiĝas kaj, ankaŭ en nia tempo "en kiu oni ne plu legadas", legiĝas de amasoj. La malbona mono forpelas la bonan; la malbona literaturo de furoraĵoj forpelas la bonan de ’veraj’ verkistoj.

Sed kio do estas "bona" literaturo? Ĉu vere nur tio kio ankoraŭ povas stimuli la lacajn cerboĉelojn de maljunaj intelektuloj kiuj jam tro legis kaj tro longe vivis? Poetoj, verkistoj, dum jarmiloj estis bardoj de siaj popoloj. Karolo PIĈ opiniis ke literaturo kiu ne havas ĉiujn ĝenrojn kaj ĉiajn legantarojn, pereos. Kaj li provis per ’detektivromano’, tio estas per libro el la ĝenro porkonsuma, per libro kiun oni legas en la metroo, en la necesejo, dum soleca manĝado, kaj kiun oni forĵetas post ĝuado kvazaŭ kondomon. Sed ĉu iu el ni iam forĵetis La Litomiŝla Tombejoon? Aŭ Ĉu...-libron de Johano VALANO? Eble la esperanta literaturo ne obeas al la samaj reguloj kiel la etnolingvaj. Piĉ kaj Valano-Piron probable pravas: nur post ĝuado per la simpla "bona lingvo", esperantoj alvenas al la kapablo taksi sian literaturon.

Po kiom da "komencantoj", po kiom da "progresantoj", ekzistas ĉe ni unu leganto juĝkapabla? Ĉu po dek, ĉu po cent? En etnolingvoj, komencantoj kaj progresantoj estas infanoj kaj junuloj; plejmulto da esperantoj ’progresantaj’ estas... jam nejunaj. Libroj por infanoj, libroj por junuloj ne taŭgas al iliaj gustoj. Ni tre bezonas bonajn legaĵojn en nia lingvo, kiuj ne estas kulture tro postulemaj: krimromanojn, sekslibrojn, aventuraĵojn. Tiajn, kiajn, pro ilia enhavo realisma oni ne emas enmanigi al juna legantaro. Tiajn, el kiaj oni povas multe multe legi en malmulte da tempo. Ne gravas, ĉu oni forgesas la enhavon post la legado; gravas nur atentokapta legado.

La problemo estas, ke tiajn facilajn kaj interesajn librojn nur veraj profesiuloj povas verki. Kaj mi konas nur unu verkiston esperantan kies panodona laboro estas verkado: István NEMERE-on. La aliaj vivtenas sin per emeritsalajroj, instruado, universitataj laboroj kaj baŝibozukado. Ni do havas ununuran profesian verkiston kapablan verkadi librojn kiajn ni tiom multe bezonas, kaj tiu ĉi verkisto apenaŭ elmergiĝas el la stako de kalumniaj insultoj per kiuj lin superŝutis kolegoj malpli, aŭ tute ne, produktivaj.

Mi malŝaltis la televidilon, iris ĉe mian librobretaron kaj el inter dudeko da esperantaj libroj, kiujn Nemere verkis inter la 1981a kaj 2002a mi elektis unu por ĝin relegi malrapide, por ĝin pritaksi senantaŭjuĝe. Mi elektis la libron kiu, laŭ miaj kriterioj eble eksmodaj, pleje similis al "konsumsocia libro", krimromanon titolitan Nesto de viperoj. La libron eldonis Impeto, en MOSKVO, en 1994, kvin jarojn post la Malta Diktato.

La rakonto estas simpla kaj laŭplane akorda kun la internacia skemo de tiaj romanoj. Estas krimo, enketanta policisto, aro da gesuspektatoj, sekvosignoj kaj spuroj, situacio-renversiĝoj kaj suspenso. Memkompreneble, mi ne diros kiu(j) estas la murdinto(j). La enigmo estas inteligente kaj profesie konstruita. La tuta veneno, kiel decas, estas en la vosto. Sed ĉu mi vere forigus ĉiujn kialojn legi tiun ĉi libron se mi rakontus ĝiajn agaĵojn? Ĉu ĝia "vivefekto" konsistas nur el suspenso? Ĝin relegante mi konvinkiĝis ke ĝi valoras relegon.

La scenejo kaj la personoj estas baspaj 1), plej verŝajne nord-eŭropaj. Tion ĉi atestas la propraj nomoj: Kars KOLLER (policisto), Lina BRENT (ina policisto), TURNER (policisto), Theo VELMER (fama verkisto), s-ro ROTTEN, f ino NICOLLE, s-ro REET kaj la aliaj; ankaŭ la riĉa domo kun ĉambristino (Betty BESS), kuiristino (Mathilde TERSTEN) kaj enmigrinta ĝardenisto (Tomar).

Sed la aŭtoro (nevidebla kaj neenmiksiĝanta atestanto pri agoj kaj aĵoj), kiu rakontas, ne estas samkulturano de siaj personoj. Ni ja scias kio li estas: hungara verkisto sin vivtenanta per sia plumo, aŭtoro de ĉirkaŭ 200 libroj en la hungara kaj de 27 tradukaĵoj el la pola en la hungaran 2). Li naskiĝis en 1944. La komenciĝo de lia kariero okazis jam en forta blovo de atlantikaj ventoj kaj sub lia rigardo suferis lia lando pro malsanoj kaŭzitaj de socisistemo forpasanta. Ĉiuj kondiĉoj estis kunigitaj por ke li entuziasme aliĝu al la armeo de malŝatantoj de la klasika eŭropa civilizacio. Tamen sufiĉas legi liajn esperantajn librojn por ke evidentiĝu ke tio ĉi ne okazis. En Nesto de viperoj ĉiuj rolantoj estas ’okcidentaj’ burĝoj, la policistoj same kiel la suspektatoj. La pripentro Ensoreska de iliaj kondutoj, kiu donas beletran valoron al libro teorie ne postulante tiaĵon, estas latenta, sed drasta kritiko de konsumsociaj idealoj ŝprucadas ĉie el inter la linioj.

La parfumo de ajlo

Nemere sprite atakadas la histeriajn kampanjojn de la konsumsocio kontraŭ naturaj odoroj per metodo ekspresionisma konsistanta en karikatura rakonto pri minoraj aspektoj de kritikindaj faktoj.

Inter la suspektatoj troviĝas "beluĝistana" gastlaboristo: Tomar. La lando nomita "Beluĝistano" 3) troviĝas ie en Hindio ĉar la fama verkisto Theo Velmer ellernis la lingvon dum siaj veturesploroj en Hindio. Etnaj karakterizadoj estas volonte malprecizaj ĉe Nemere, almenaŭ en Nesto de viperoj. Ne gravas do ĉu Tomar JAWAHAL PINTENNARAS estas "beluĝo" aŭ beluĉo, gravas ke li nutras sin, kiel suduloj kutime faras, abunde uzante ajlon. La odoro de ajlo starigas veran muron inter li kaj ĉiuj aliaj personoj. La en si mem agrabla odoro de hindiaj spicoj ŝajne kaŭzis svenojn kaj kapdolorojn ĉe anglaj sinjorinoj sed ĝenerale ne ĝenis la sinjorojn kaj tute ne la soldatojn britajn. Cetere, antaŭ kvar jarcentoj, ĝi ĝenis neniun. HENRI la 4-a, franca reĝo renesanca, haladzis ajloodoron pli ol Tomar kaj la tuta kortego klopodis haladzi same. En la romano "la ĝardeniston ĉirkaŭe defendis malbonodora murego" 4) kiu retropaŝigis eĉ la policistojn.

Nemere prezentas tiun ĉi odoron kvazaŭ ĝi timigus pli ol lepro. La negativan sintenon de burĝa socio al malriĉaj fremduloj, kiujn, pro ilia malriĉeco, oni prenas por stultaj brutoj kaj malbonuloj, substrekas, prezentas kaj reprezentas la ajloodora Tomar. Neniam temas pri li, sen temi samtempe pri ajlo. La histerian kontraŭstaron de baspa socio al fumado kaj drinkado simiadas, ĉe Nemere, la kontraŭstaro nekonscia de la personoj al la ajloparfumo. La avataroj de ajloflarado ĉirkaŭ Tomar donas sociologian dimension al la libro, faras el ĝi ion pli ol krimromano. Mi legis la libron unuafoje antaŭ deko da jaroj kaj ĵuse antaŭ relegado mi memoris nur pri tiu ĉi ajloodoro.

Amo kaj amoro

Neniu beletra priskribo pri amoro en la libro, memkompreneble, la scenejo ja estas en ia protektorato de tio kion Peter BROWNE nomas "Granda Baspio", tie kie regas baspaj moroj. Sed sen la hontinda, kaŝenda kaj danĝera seksa agado nenio, eĉ ne krimo, povas okazi. La fumekrano antaŭ la okuloj de bonfidaj legantoj estas ĝuste la konviko, ke la motivo de iu ajn murdo devas esti seksala aŭ monala. Do, en la libro, temas pri amoro nur alude.

En la eduklingvo de la aŭtoro, la hungara, ekzistas, kiel en la esperanta, du vortoj por esprimi la semantikan kampon de la franca "amour" kiu signifas kaj "am"-on kaj "amor"-on: "szeretet" kaj "szerelem". Bedaŭrinde ili ne dividas la semantikan kampon same kiel "amo" kaj "amoro". "Szerelem" ne povas ekzisti sen "szeretet"; dum en la nuna eŭfemisma uzado "amoro" ja povas esti sen "amo". Sed, se tiu ĉi uzado estas prava, kian utilon havus la verboj "seksumi", "koiti" kaj eĉ "f..."? Nemere ne estas dupo. Malantaŭ la konceptoj baspaj de siaj personoj staras la aŭtoro kun siaj konvinkoj pri la vera geedza amo. Giorgio SILFER iam rimarkigis, ke nur en la hungara poezio estas kutime verki ampoemojn al sia edzino. Nemere reprenas ekspresionisme kaj lakone la kutimajn priskribojn de internaj konfliktoj de baspaj paroj:

" - Ne, - flustris Klara tute neniigita. Ĉio ĉi estis tro multe por ŝi samtempe. Sed Velmer fariĝis ĉiam pli gaja, eble ankaŭ pro tio, ĉar li vidis la suferon de Klara. Nun li finfine povis repagi ĉion tion, kion dum jaroj li estis devigata suferi pro ŝi. Kaj li tute ne sekretis tiun senton. En la duonlumo Klara rigardis sian edzon. Velmer jam estis fremdulo, tre fremda viro. Nun precipe. La nokto donis kadron al tiu ĉi stranga bildo de sorto. Du homoj dentŝirantaj unu la alian rande de senmova, neuzata naĝbaseno, inter nigriĝinta herbejo kaj samtiel nigraj arbustoj. Ili sentas-rigardas unu la alian, dume per tuta volo kaj korpo volus venĝi" (p. 118)

Kontraste kun tiu ĉi ’realo’, la intrigon de la tuta libro paralelas la Sento kiu disvolviĝas inter la policisto kaj la policistino. Ambaŭ jam spertis la baspan geedziĝon, la kuniĝon de du egalrajtaj homoj por prave koiti kaj por kunhelpe akiri komforton kaj havaĵojn. Ambaŭ alvenis al la konkludo, ke pli bone vivi sola, ol en tia paro. Tamen, ambaŭ nekonscie esperas, ke geedziĝo povus esti io alia. Ili eĉ scias, ke "malnove" ĝi estis io alia. Ili scias kion ili gajnis pro la moderna moralo, sed ili konfuze sentas ke ili ankaŭ perdis ion, ion multe pli gravan, sed ili ne scias, ne komprenas, kion.

Elpensi kaj verki

Dum la problemo de "vera paro" nur paralelas la intrigon de la romano, la duobleco de literatura kreado enteksiĝas en ĝin. Verkisto estas elpensanto, inventanto, de eventoj okazantaj en imagita mondo kunteksta; li ankaŭ estas raportoskribanto pri tiuj eventoj kaj mondo. Sed ne nur verkistoj imagadas kuntekstajn mondojn al eventoj; ni ĉiuj faras tion ĉi. Tiel funkcias la homa menso. Aldone, oni ofte imagas ke ekzistas ia ’reala’ mondo kiu estus pli ol kunteksto de eventoj. Tiam la mondo imagita de artisto fariĝas falsaĵo, misformadaĵo de 1a t.n. ’reala’ mondo, kaj ne, simple, unuela mondo ebla. La beletro ŝanĝos aplikopunkton, kaj la arto fariĝos ne la inventado de evento-mondoj, sed la raportado pri tiuj ĉi. La verkisto ne plu estos tiu kiu inventas mondojn, sed tiu kiu lerte manipuladas frazojn.

En Nesto de viperoj, la frazmanipulanto estas disigita de la inventanto de rakontoj. Ekzistas en la libro du homoj kiuj opinias sin verkisto de la sama verkaro. Nemere portas la internan konflikton de ĉiu verkisto en mondon imagitan de romano. Li donas la pli belan (la malpli malbelan) rolon al la imaganto de mondoj. Se oni konas la konfliktojn kiujn li havis kun la verkista baŝibozukaro de sia lando, tiu ĉi disduigo de verkisto ekhavas etikan dimension. Se temus pri ekskurso, pri digresio malhavebla, tia parentezo estus konstrudifekto en la romano. Sed la disduigo de unu verkisto en du homojn estas precize unu el la moviloj de la agado. La arta valoro de la romano gajnas unu plian poenton.

Se en tiel mallonga (nur 180-paĝa) romano mi povas trovi tiel rapide temojn tiel interesajn, ekster la intereso de la atendita krimenigmo mem, ĉu mi ne rajtas supozi ke la verko havas literaturan valoron? Fakte, Nesto de viperoj estas leginda eĉ fare de tiuj, kiujn krimenigmoj ne interesas.

La lingvo de Nemere

La temoj de Nemere estas facile alireblaj, interesaj kaj amuzaj. La lingvaĵo de la aŭtoro estas simpla kaj bona, tamen li feliĉe transpasas la limojn de la baspiĝinta kongreso-lingvo. Nu, ankaŭ li ne kuraĝas uzadi la ciumadon tie kie ĝi taŭgus, sed plejofte li metas siajn eventojn en mediojn kie ĝia foresto ŝajnas preskaŭ natura. En Nesto de Viperoj ne estas bestoj alparolataj nek interbabilantaj infanoj, tiel la banala urbaneca viumado ŝajnas preskaŭ ĉiam natura. La personoj ja povus esti anglaj. Nemere mem ne estas anglalingvano kaj mi certas ke li majstras ĉiajn nuancojn de la ciumado kvankam mi ankoraŭ ne legis iun el liaj hungarlingvaj libroj. Aliflanke, lia stilo ne elmontras emojn al sklava, malriĉiga imitado de la angla. Ŝajne li ne havas lingvistikan motivon por igi defektivaj 5) ĉiujn esperantajn verbojn. La ciumado ne ekzistas en lia idiolekto pro banalaj motivoj ekzistalaj: li ne volas trudi lingvon nekutiman en UEA-rondoj al sia legantaro pri kies lingva kapablo li havas tre modestan opinion. Sed la neutiligado de la dua persono de la singularo estas la nura baspa trajto de lia lingvaĵo. En ĉiuj aliaj okazoj li klopodas konservi la sendefektivan regulecon de la lingvo, nome:

- li ne uzadas "fakultativan akuzativon", eĉ ne je propraj nomoj, ekzemple, li diras:
"La posedanto de la vilao mortis, sed ja tio ne interesas Tomar-on" 6);

- li konscias pri la graveco de la la gramatika naturo de radikoj. Li diras ekzemple. "ĉefulo" 7),

en kio li pravas kontraŭ Zamenhofo mem, ĉar la radiko "ĉef " estas adjektiva. Tamen lia instinkto diktas al li nenion sistemecigi, do li ankaŭ uzas la zamenhofan "ĉefo" 8) -on;

-li elprofitas la latentaĵojn de la lingvo kun senĝeneco de denaska parolanto de aglutina lingvo. Ekzemple, la adverbo "malnove", eble hungarismo, bone ŝtopas truon en la fontolingva konceptoreto. Kio okazis "malnove", okazis antaŭ tio, kio okazis ’ĵuse’ kaj post tio, kio okazis ’prae’. Kiam li diras: "romanojn jam malnove verkitajn.." 9), li certe estas pli logika, ol tiuj kiuj dirus: "romanojn jam delonge verkitajn...". Unu el la ĉarmoj de la esperanta literaturo estas ĝuste tiu ĉi eblo inventadi, preter la ofte nelogika uzado, novajn, pli logikajn formojn.

- Li uzadas kunmetitajn kaj apudmetitajn verbojn tre kompreneblajn ĉiufoje, kiam li bezonas ilin. Sten JOHANSSON afable primokis la farmanieron de Nemere en Pasteĉo. Mi ne primokus ĝin. Nur al baspaj oreloj de baspaj aŭtoroj "sonas fremdige, nenature" 10) ĉio kio ne ekzistas en la angla. Ne pro tio ke ni ne trovas en esperanta-angla vortaro, ekzemple, la vortojn "dentŝirantaj", "ŝerce-soldate", "sentas-rigardas" kaj "timzorgis", ke ili estas neologismoj aŭ nekompreneblaĵoj. Cetere ankaŭ la verbaj apudmetaĵoj faritaj de Johansson por pastiĉi Nemere'n ("fuĝis-kaŝiĝis", "ekparolis-sufloris", "ekstaris-saltis") 11) ne estas por nebaspaj oreloj fremdigaj kaj/aŭ nenaturaj. Oni ne rajtas konfuzi tion kio estas internacia, kun tio kio estas angla. Se sinceraj esperantistoj estus certaj ke la angla estas taŭga internacia lingvo, ili esprimadus sin en la angla anstataŭ la esperanta. La tre granda plimulto da esperantoj ne estas denaskaj anglalingvanoj, kial oni devus senigi ilin de fajnaĵoj por ili rekte kompreneblaj? Kial ne lasi ilin diri en la esperanta ĉion kion ili kapablas diri en siaj etnaj lingvoj? Tiel longe kiel ili restas en la limoj de la Fundamento, kompreneble. Nu, mi ne memoras pri vere ŝoka verba apudmetaĵo en Nesto de Viperoj: aŭ ne ekzistas tiaĵo en tiu ĉi libro, aŭ, se tamen ekzistas, ĝi ne sufiĉe ŝokis min.

Ĉar mi forte konsilas tiun ĉi libron (kaj ankaŭ la aliajn) de Nemere al ĉiuj progresantoj, mi devas rimarkigi, ke ekzistas en ĝi kelkaj (ne multaj!) tajperaroj, kelkaj solecismoj ("faldita virino" anstataŭ "faltiĝinta virino", "elpresis" anstataŭ "elpremis" k.a.), kelkaj nedifinitaj neologismoj ("parkano", "noteso") kiujn oni povas diveni en kunteksto kaj kelkaj malglataĵoj ("malmultlaboremmova", "sportita" ktp.). Vi konas mian opinion ofte esprimitan pri tiuj ĉi kozoj: verkisto ne respondecas pri tiaj aferoj. Verkisto responsas pri sia stilo kaj sia rakonto; relegado kaj korektado estas laboro de eldonisto. Etnolingvaj eldonistoj havas profesiajn relegistojn. István Nemere estas nia sola profesia verkisto, almenaŭ li rajtus havi profesiajn relegistojn se tiaj ekzistas en Esperantio.

1. B.A.S.P.-a = blankula angla-saksa protestanta; kulture subigita al la nord-atlantik-borda konsumsocia civilizacio.

2. A. KORĴENKOV: Historio de Esperanto, p. 123.

3. Beluĉolando (Beluĉistano) estas regiono rajdanta la landlimon inter Pakistano kaj Irano kie vivas Beluĉoj parolantaj beluĉe.

4. NEMERE: Nesto de viperoj, Impeto, Moskvo, 1994, p. 23.

5. En gramatiko, "defektiva" diriĝas pri verboj kiuj malhavas certajn konjugaciajn formojn (modojn, tempojn, personojn). En la franca choir, gésir, quérir estas defektivaj. En la esperanta pro strukturaj kialoj, ne ekzistas verboj defektivaj. Ĉirilate PAG danĝere eraras.

6. Istvan NEMERE: Nesto de viperoj, Impeto, Moskvo, 1994, p. 66.

7. s. sl. p. 57

8. István NEMERE: Nesto de viperoj, Impeto, Moskvo, 1994, p. 71.

9. s. sl. p. 21.

10. Paul GUBBINS: Traduko bezonas kuntekston, Literatura Foiro, n-ro 218, temas pri ciumado en tradukaĵo de Mikaelo POVORIN.

11. Sten JOHANSSON: Pasteĉo, Bero, Rotterdam 2005, ilustraĵoj de Niko VOLOŜIN, pp. 88, 90, 90.

 

 

 

Reen al:

Nesto de viperoj István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo