Ordeno - Edeno

'laika' recenzo

Karolo PIĈ, Ordeno de verkistoj, Iltis, Saarbrücken, Germanio 1997, 382p, 37 eŭroj

Eniri paradizon ne estas facila afero. Admirantoj de Karolo Piĉ, la neforgesebla litomiŝlano, devis atendi ja longe ĝis la apero de ties romano Ordeno de verkistoj. Ma nun la orlojeto ab la Sankta Ana aŭdigis ne funebralon kaj vealon, sed kanton de jubilo, ĉar aperis nova verko de tiu ĉi majstro de la vorto kaj majstro de Esperanto.

Kutima eksteraĵo, enhavo tamen malkutima. Kurte kaj koncize, temas pri iu Masono (Maslon, ĉu ia 'alter ego' de la aŭtoro?), ĉefio kaj litomiŝlano, kiu elmigris Kanaden por tie serĉi kaj trovi siajn feliĉon kaj fortunon. Lin ekspronis la ideo fondi kolektivon da geverkistoj, kies elkluda okupiĝo estos varti kaj promovi la stilistikon de Esperanto, ĝiajn lingvistikon kaj ĝeneralan bezonegatan prestiĝon, produktante seninterrompan fluon da libroj.

Tiucele oni aĉetas la ekspiaristan monafiejon, kiu tiele fariĝos ĝuste malmonaĥejo (la kialojn vi trovos abunde priskribitaj en la libro mem). La konsisto de la partoprenantoj, la ordenanoj, aspektas kiel prima bando. Ja geilia vivhistorio garantias tute kaj komplete nekonvencian kunvivadon.

Tia nova libro pertentas komparojn kun 'la Litomiŝla' kaj 'la Mortsonorilo'. Temas, tamen, pri io tute nova kaj et pluraj vidpunktoj ne jam legita. La litomiŝlalo estis introspekta, iel nereala kaj emfaze fikcia; la ordenalon karakterizas zorgoj kaj glektoj pro io tre reala kiu tuŝas nin Esperantistojn, ĉiujn. La tombejalo kuris de idilio rekte tra la infero al maltriumfo, kiu samtempe tamen tute ne estis defeto; la verkistalon ne obhantas metafizikaj konsideroj, ĝi ne pensigas pri homo baldaŭ mortonta.

La mortsonorilalo estas detektivromano, iel leĝera kaj ŝerceske serioza; la nuna tomo enhavas la plej diversajn humorojn kaj humurojn, kiuj igas min supozi, ke dum la verkado, Piĉ troviĝis fizike en sia lando, sed spirite en propra mondo ultralibera.

Ma sat kaj sufiĉe pri diferencoj. Se troviĝus tro da tiaj, oni pows iam eĉ ekdubi, ĉu ĝin verkis la sama homo. La amojn de Piĉ konsistigas la Lingvo, la Urbo kaj la Virino.

Lia romano konsistas, se diri fakte kaj ekzakte, el aro da mininoveloj al kiuj tamen ne mankas liga kohero. Ene de tiuj parvaj mondoj frapas la longeco de la frazoj. La Litomiŝlalo svarmis per frazetoj, formike kurtaj kaj anhelaj, aspiraj. La ordeno enhavas frazojn, averaĝe longajn, kiuj imponas kvazaŭ plenmatura grapolo, defalonta se neniu venos ĝin rikolti. Kostis al la verkinto elkrei tion, kostos al ni (ja energion kaj dediĉitecon) legi ĉion tion. Sed kio jam perditas, se konsideri la lingvajn trezorojn kiujn Piĉ elminis antaŭ niaj okuloj. En la Interna Vivo de Esperanto, la Internalo, li profetas, ke Esperanto ensuĉos en sin la tutan leksikon okcidenteŭropan. Hik, en sia majstraĵo, li suriris tiun vojon kun nekredeblaj aŭdaco kaj elano. Iujn tio povos ŝoki kaj bloki, aliujn ĝi ligos kaj instigos.

Ampleksa glosaro, profunda gemujo, kludas la libron per celtrafaj eksplikoj pri ĉio sciinda kaj ekscienda.

Dialogoj, monologoj, filozofiadoj; ĉi triopon garnas priskriboj pri la urbo Litomiŝlo, kiuj randas, nerare, hantajn memorojn pri la aliaj verkareroj, pri iamaj tempoj, halucinoj kaj aliaj meluzinoj. La plej granda parto, nulmen, deruliĝas kvazaŭ filmo en la koro kaj interno de la ekspiaristejo.

En la litomiŝla tombejo ne mankis priskriboj de sekse spicitaj senoj, scenoj kaj scenejoj. En la nuna verko ne statas alie. Iujn tio naŭzos kaj taŭzos, aliujn tio rekte ĝojigos; nam Piĉ estis aŭtoro, kiu eĉ el tio faris arton. Aperas ne nur teneroj kaj karesoj, sed ankaŭ verberoj, vituperoj kaj karnodresoj. Ŝajnas al mi, ke tiaj aferoj estis por li ia ekzerco plietendigi la priskribajn eblojn de Esperanto. Priskriboj de fizika diboĉado ebligis al li diboĉi ankaŭ lingve. Li celis do pli alten kaj per tio pafe trafe konvinkas.

Se iu prudas, tiu transsaltu la koncernajn paĝojn kiuj troviĝas dissemitaj tra la verko. Apliku krajonon redan kaj sangean aŭ alikoloran, se vi volas esti pli milda kaj afabla.

Sondi majstron, sondi ties verkojn estas tasko malfacila. Multaj homoj lin pritaksas el sia larĝa perspektivo, foje prave, alifoje kaj tro ofte bedaŭrinde. Mia granda deziro estas, ke oni iam akceptos Piĉ kiel homon kiu estis ĉiel sincera, fidela kaj energie laboranta amanto de nia lingvo kiu per siaj ekzemploj en la verkado kritike kaj praktike helpis pluporti la torĉon al la generacioj de la oso kaj malhieraŭo.

Antônio de RUIJTER

 

Reen al:

Ordeno de verkistoj Karolo Pič Ĉefpaĝo originala literaturo