MOZAIKO IOMETE MISDEZAJNITA

(Recenzo pri Versa neversa mozaiko de Jan WERNER.)

La libreto kun 116 paĝoj / A5, entenas riĉan kaj fosindan mozaikon. Jen la enhavo: Originalaj versoj (7), Tradukitaj versoj (36), Melodrama adapto (1), Tradukitaj mikroformoj (12), Tradukita prozo (6), Originala prozo (7), konciza epilogo (1) – en la krampoj estas la respektiva nombro elkalkulita de la recenzanto. La tempa spano de la verkoj superas 50 jarojn, de la 1950aj jaroj ĝis 2011.

Kiel aŭtoro, tradukinto, kompilinto kaj eldoninto, Jan Werner deklaris en la fino de la libro:

“La volumo Versa neversa mozaiko ne estas produkto konsistigita plane, sed kolekto de ie-tie trovitaj ‘literaturaĵoj’, ĉu en jam historiaj notkajeroj, ĉu en persona komputilo.”


“Mia tradukado de poezio neniam estis anticipe programata, sed fontis el la admiro al la strukturo de Esperanto... Elekto de poemoj, plejparte de ĉeĥaj poetoj, okazadis sen iu anticipa plano...

“Parto de la prozaj eroj estas lingve ekzercaj tradukoj...”

La senplaneco plaĉas al mi kaj eble aliaj legantoj, ĉar ni multaj esperantoŝatantoj sed ne iaj istoj preferas trakti Esperanton kiel distraĵon – per Esperanto ni distras nin mem aŭ distras aliajn. Plejofte ni verkas aŭ tradukas sen celo, nek por famo nek por mono. Ĉu iam Esperanto povus porti al ni kaj famon kaj monon? La situacion de Esperanto-libroj S-ro Werner komprenas tre klare, do komence de la libro li indikis ke la eldono estas etkvanta nekomerca por la geamikoj de la aŭtoro kaj tradukinto.

Evidente, mia nomo ne troviĝas en lia amikar-listo, ĉar mi ricevis tiun ĉi libron ne rekte de s-ro Werner – tio estas ŝerco; neniu povas aŭ devas koni ĉiujn. Ne grave. Kun grandaj plezuro kaj estimo mi eklegis la libron tuj post la ricevo kaj provis trovi distraĵojn. Feliĉe, sur la paĝo 24a, aperis tradukita poemo kiu min ĝojigis:

Jindřich M. Nezval
Mi kaj la hundo


Ŝi klinis sin al sia karulo
kaj tenere karesis lian hararon
ĝili levis al ŝi brilantajn okulojn
kaj ŝajnis al mi
ke ĝili ridetas je ŝi feliĉege

kaj mi ankaŭ sentoĝue ridetis
kiam mi karesis
almenaŭ per vido
ŝiajn mirindajn preskaŭ nudigitajn
intimajn ĉarmojn
ni feliĉaj do ridetis ambaŭ
mi kaj la hundo
(2003)

Kial la supra poeziaĵo min allogas? Nu, kiam la libro min atingis, mi ĵus finlegis Kien la Poezio? de Brendon Clark (1957, THE ESPERANTO PUBLISHING COMPANY LTD., Rickmansworth, Herts., Anglujo). Tiun ĉi eble s-ro Werner estus leginta antaŭ ol li verkis la “originalajn versojn” aŭ tradukis tiom da poemoj de ĉeĥaj nuntempaj poetoj. Scivolema mi sentis ke la traduko baze respondas al la principoj, kiujn Brendon Clark skribas en sia libro:

“Sumigante per kelkaj frazoj la principojn, kiuj nun gvidas min kiam mi verkas aŭ tradukas la poezion, mi celas jene:

1. Laŭeble eviti ĉion kio iras en la direkto al aparta Esperanta dialekto por la poezio, precipe la elizion kaj nebezonatajn neologismojn.

2. Laŭeble eviti neregulecon ĉe ritmo kaj rimo.

3. Nepre taksi la ideojn super la formo aŭ mekaniko...”


Rimarkeblas, ke en la poemo ne estas aparta Esperanta dialekto, balbutigaj elizioj, cerbumigaj rimoj kaj palaj aŭ ĉifrokodeskaj ideoj. La frazoj estas proze fluaj kaj la ideoj prezentiĝas per vigla sceno: geviroj kaj hundo kun mienoj kaj kondutoj ne nur diversaj sed ankaŭ samtempe similaj – tia konfuza okazo vidigas kaj konsciigas la delikatajn rilatojn inter homo kaj homo, inter homo kaj besto... Nun multaj homoj emas intimi pli kun bestoj ol kun homoj, kion la poemeto pentras tuŝebla kaj flarebla.

Foj-refoje la poemon mi legis kaj maĉis. Iuj duboj aperis al mi: “ĝili” estas neologismo? senritmaj vortlinioj poemon konsistigas? en PIV ekzistas la vorto prozpoemo? kia estas lama verso, blanka verso, libera poemo...? ĉu la traduko estas fidela?

La ĉeĥa lingvo kuŝas ekster mia scipordo. Mi ne kapablas kompari la tradukon kun la originala, do mi mutas pri la tekstoj.

For de la originalaj, en Esperanto la temoj de aliaj poemoj estas laŭdindaj, ekz. pri kursanino, amiko, amikeco, amatino, karulino, rozo, herbo... tiaj bagatelaĵoj povas veki simpatiojn ĉe la legantoj. Male, la grandiozaj kiel paco, ismo, religio ktp restas tro malproksimaj de ni; kiaj ajn sloganoj en la poezia formo jam tute ne funkcias en la nuna mondo. Poetoj, kiel ordinaruloj, povas pensi nur pri siaj sentoj ĉiutagaj kaj nur tio interesas la legantojn. Tiun ĉi flankon konsiderante, mi opinias ke “sen iu anticipa plano” de s-ro Werner estis atenteme planita.

Krom poemoj, la 12 Tradukitaj mikroformoj estas legindaj. Ne gravas ĉu ili estas mikronoveloj aŭ mikroprozoj. La kelkliniaj kozoj donas al ni minutajn plezurojn iafoje kvazaŭ biero – agrable varma aŭ malvarmeta. Tiaj pecoj estas konformaj al ĉi-epoka viva ritmo.

Nun temas pri la prozo originala kaj tradukita. Ĉi tie ni devas distingi prozon disde aliaj “literaturaĵoj”. Fakte, ĉe s-ro Werner, iuj el la prozo estas eseoj. Tio ne estas lia peko. Laŭ PIV:

proz/o
Ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro.
proza
1 Rilata al prozo. 2 Ne prezentanta poeziecon, noblecon, idealajn trajtojn.
prozaĵo
Peco verkita en prozo.

Bedaŭrinde, same kiel en la angla («Prose is ordinary written language, in contrast to poetry»), ŝajnas ke krom poemo aŭ poeziaĵo ĉiuj aliaj verkaĵoj apartenas al prozo. Sed verŝajne, ĉe UEA kaj iuj gazetoj eseo ne estas prozo; prozo estas novelo. Ĉu en Esperantujo necesus preciza difino de prozo? Laŭ la ĉina ĝi havas relative distingeblan sencon: prozo, literatura ĝenro alia ol poeziaĵo, novelo, teatraĵo kaj eseo. Jes, ankaŭ tiu ĉi difino estas ne tro sendependa, sed iom pli preciza ol la PIVa. La ecoj de poeziaĵo, teatraĵo kaj eseo aspektas evidentaj disde prozo. Iam estas malsimple diferencigi novelon kaj prozon. Kutime, novelo konsistas el objektiva priskribado de okazintaĵo kun intrigo, dum prozo, el subjektiva pensado pri historio kun fadeno. Mi ne havas la memfidon solvi la longdaŭran konfuzitecon per koncepto. Ni rigardu la jenajn du konkretajn ekzemplojn, kiujn mi provizore skribis:

Novelo:
Mi mortigis muŝon pro amo. Tiun tagon estis varme. Sen vento. Mi kuŝis sub arbego por ĝui ombron. Zumado aŭdeblis. Dormema mi prenis la sonon por tiu de aviadilo. Paco regas ĉe ni. Ne falos bomboj. Mi eksonĝis. Belulino sidiĝis sur min kaj min ekkisis. Responde al ŝi, mi malfermis la buŝon kaj suĉis ŝian langon... Kia gusto! Ho, mi manĝis muŝon viva.

Prozo:
Muŝo mortis en amora incidento hieraŭ. Tio ne estis hazarda evento. Multaj dormemuloj ofte prenas muŝon por aviadilo. Ĉu la muŝo estas aviadilo? En la formo ili similas, jes, sed fakte inter ili troviĝas granda diferenco. Unue, la muŝo estas insekto pli fekunda ol la homo...
Aviadilo iam ial iel povas nin mortigi sed muŝo neniam, nenial, neniel. La muŝo estas nia amiko, ni devas domaĝi la vivon de la amiko. Tion kompreninte, nun mi dormas kun gaza masko portata sur la nazo kaj buŝo.

Ho ve, por ni nefakuloj diskutado pri prozo, novelo kaj eseo estas tro malfacila. Lasu la salaton al la Akademio.

Jen alia internacia problemo. Sur p. 34 troviĝas la suba dialoga fragmento:

Peer: Kion tenus vi propone
kiel doton?
Ingrid: Hegsted bienon –
kaj cetere pli aldone.

Ĉu similaj esprimoj kiel “Hegsted bieno” estas normaj en Esperanto? En la tuta mondo – ĉe komencantoj kaj ĉe profesoroj, en libroj, gazetoj kaj interreto, ĉie niaj okuloj trafas furorajn kunmetitajn o-vortojn kiaj estas Esperanto Kurso, Huadu Hotelo, Haikou Urbo, MBA Programo, Pekino Universitato, Parolado Ekzerco, Bell Kompanio...

Mi ne volas fari mian recenzon eseego; aliaj interesaj kaj diskutindaj esprimoj kiel ekz. «ĉi foje (p. 37)» aŭ «ĉifoje», «ĉi-foje», “konfuza” aŭ “konfuziga (p. 97, 110)”, “la rozo sopiranta / deziris povi tion vivanta (p. 16)” ktp estu topikoj de esploristoj.

MAO Zifu

 

Reen al:

Versa neversa mozaiko Jan WERNER Ĉefpaĝo originala literaturo